UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

May 21, 2008

Juvelo de Izraela Demokracio kaj Religia Tolerado

Misisitoj disdonis la Novan Testamenton, oni brulis ĝin

Ortodoksaj judaj studentoj forbrulis centojn da ekzempleroj de la Nova Testamento - informis marde presagencio AP.

Uzi Aharon, la vic-urbestro de la enloĝita per ĉrk. 30 mil da homoj urbo, Or Jehuda, en la centra Izraelo diris, ke antaŭ nelonge agis tie kristanaj misiistoj, kiuj disdonadis Novan Testamenton kaj aliajn materialojn.

Ĉar iuj enloĝantoj plendis pro tiu akcio, Aharon eksplikis ke pasintan ĵaŭdon li ĉirkaŭveturis tutan ĉirkauaĵon per aŭtomobilo kun la megafono kaj apelaciis por redoni tiujn materialojn. Studentaro de la religia lernejo, kolektis ilin irante de unu pordo al la alia.

Ĉiujn tiujn librojn kaj materialojn oni kune metis sur la ŝtiparon kaj ekbruligis sur la placo proksima al la sinagogo - li aldonis.

Laŭ la marda eldono de la israela tagĵurnalo "Maariv" en tiu ĉi publika bruligo partoprenis centoj da judaj studentoj. Tamen, Aharon mem diris al la AP, ke estis nur kelkaj personoj, kaj li mem ne ĉeestis.

Aharon substrekis, ke li bedaŭras, ke oni bruligis la librojn. Li tamen pravigis tion per la "ordono" de bruligado de la materialoj instigantaj judojn ŝanĝi ties religion.

"Memkompreneble mi tutcerte ne kondamnas bruligadon de la libroj. Mi kondamnas tiujn ĉi kiuj ilin disdonadis" - substrekis Aharon.

Policio ankoraŭ ĝis nun ne komentis pri tiu ĉi afero...

Fonto de la informo: PAP

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.