Nova metodo fari kaj stori hidrogenon el etkostaj materialoj.
Aŭskultu disaŭdigon de la Esperanta Retradio ĉe la adreso:http://peranto.posterous.com/hidrogeno-el-formika-acido/http://peranto.posterous.com/hidrogeno-el-formika-acido/
Antaŭ nelonge mi raportis ĉi tie pri la evolulaboroj de granda germana aŭtomobilkonzerno rilate al la uzo de hidrogeno kiel fuelo por aŭtomobiloj. La celo estas bruligi hidrogenon en t. n. fuelaj ĉeloj por ricevi elektron por la elektromotoroj de la aŭtomobiloj. Hidrogeno ja estas principe la ideala gaso, ĉar ĝi ne damaĝas la klimaton. Sed necesas densigi resp. likvigi ĝin por esti ekonomie uzebla. Tio ĝis nun kaŭzis altajn kostojn kaj estis tre malpraktika precipe por mobila uzo.
Sed nun esploristoj de la nordgermana Leibniz-instituto en Rostock eltrovis eblecon ĉerpi hidrogenon el facile transportebla likvaĵo, nome formika acido. La ĥemie ligita hidrogeno estas elprenebla helpe de katalizilo el fero. En unu litro da formika acido troviĝas 53 gramoj da hidrogeno kio korespondas al 600 kubaj metroj da hidrogena gaso. La kataliza procezo okazas ĉe ĉambraj temp...sekvu ĉi tie por pli
Por legi la ceteron de ĉi tiu artikolo kaj aŭdi plej novan disaŭdigon fare de S-ro, Anton Oberndorfer, en vere belprononcata kaj belstila Esperanto iru rekten al la fonto mem ĉe la Esperanta Retradio:
No comments:
Post a Comment
Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.