UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

May 31, 2008

Germanoj persekutas sian Slavan malplimulton.

Elpoligis: Zbigniew Wybraniec
El unu el inter la plej grandaj polaj retejoj Wirtualna Polska www.wp.pl

Germanoj persekutas siajn Slavojn
PAP 07:13

Preskaŭ duono da milo de la Luzitanaj Serboj kaj iliaj subtenantoj manifestis en Berlino kontraŭ limigado de la financado de iliaj institucioj per la federacia registaro de Germanio kaj landaj registaroj de Brandenburgio kaj Saksonio, kiujn (de tre antikvaj pra-pra tempoj) enloĝas tiu ĉi, nun, plej malgranda el inter la Slavaj nacioj de Eŭropo.

La protestantoj - kies parto estis vestinta la tradiciajn Luzitanajn popolvestojn - trailis tra la aleo "Unter der Linden" ĝis la, Brandenburga Pordego. Ili portis siajn, blu-blank-ruĝajn, flagojn, kaj la flagopanelojn kaj panelojn kun surskriboj, ia. "Ni postulas honestan financadon", "finon al la mortiga malsatigado de Serbaj kulturaj havaĵoj" kaj ankaŭ "Ĉesu detruadon de la Serba kulturo"

Ĝi estas la unua tia manifestacio en la ĉefurbo de Germanio. Sendepende de ties rezulto ni ne subiĝos kaj ni plu batalos - diris prezidanto de la Asocio de la Luzitanaj Serboj "Domowina" Jan Nuk. Laŭ lia opinio, antaŭanoncataj per federacia registaro kaj registaroj de la asociaj landoj, financaj tranĉoj je la alteco de ,ĉrk. 1 mln da eŭroj povas gvidi al likvido de iu el inter tre malmultaj jam kulturaj Serbaj institucioj en Luzitanio.

Nuk aldonis ke se la federacia registaro ignoros tiun proteston, estas planataj pluaj agadoj en la defendo de tiu ĉi plej malgranda Slava nacio de Eŭropo. Luzitanoj volas ĝise iri kun siaj plendoj kaj problemoj tutvojen ĝis "Bundestag" mem, kaj se tio ĉi ankaŭ okazos senrezulta, ili turniĝos al siaj plej proksimaj najbaroj - Pollando kaj Ĉeĥio.

Ni jam preparis la memorandon, kiun ni dissendis al ĉiuj eŭropaj diplomataj reprezentataj en Berlin. Manko de kompreno pri niaj bezonoj estos la evidenta memkulpiĝo de la Germana registaro, kiu - ankaŭ pere de la medioj de amaskomunikado relaciantaj pri la demonstracio - respeguliĝos en tuta la Eŭropo - deklaris la prezidanto de "Domowina".

Laŭ la opinio de la ĉefredaktoro de la, eldonata en "Chociebuz-Cottbus", Serbluzitania semajngazeto "Nowy Casnik" Gregor Wieczorek, la demnstracio povas sukcesi. Luzitanoj ne demonstras, se ili vere ne devas. Tiu ĉi nia protesto estos tutcerte rimarkita, ankaŭ per la delegitoj al la federacia parlamento, el inter kiuj ne ĉiuj ja estas subtenantaj de la limigo de financado de la Serbaj institucioj - diris Wieczorek.

Apude de la plej granda organizo de la Luzitanaj Serboj (en Esperanto nomataj ankaŭ, Luzitanaj Sorboj) partoprenis anakŭ reprezentantoj de la antaŭ nelonge estiĝinta Serboluzitania Nacia Subtenantaro (Partio) - siglita kiel (SNP) en Esperanto. Tiu ĉi organizo iras kun siaj postuloj pluen ol "Domowina", kiu postulas retenon de financado el la buĝeto je la ĝisnuna nivelo - ĉrk. 16,4 mln eŭro. SNP volas tamen pligrandigon de la subteno ĝis la nivelo de 30 mln euro kaj anakaŭ postulas, ke la naciaj malplimultoj ricevu, ĉiuj po unu, lokojn el la havantaj pozicioj de la Federacia Respubliko de Germanio en la Eŭropa parlamento.

Ni ankaŭ volas havi, simile kiel la Dana malplimulto en "Schlezwik-Holschtyn, niajn reprezentantojn en parlamentoj de ĉiuj asociaj landoj - diris al la raportistoj Marek Chełchowski z el SNP.

Laŭ la prezidanto de "Domowina", en Germanio loĝas nuntempe ĉrk. 60 mil da Serboluzitanoj. Du trionoj el inter ili enloĝigas, Saksonion, limantan kun Pollando. En la federacia konstitucio estas enskribo, ke la Luzitana Serbo estas tiu ĉi kiu sentas sin tiu esti, kaj mankas iu devo de la registrado konfirmanta nombrojn de nia malplimulto - eksplikas Nuk. Li aldonas ke en la ĉiutaga vivo ĉrk, 25 mil da enloĝantoj de Saksonio kaj Brandenburgio komunikiĝas en la Luzitana Serba lingvo - tre simila al la Pola kaj Ĉeĥa lingvoj.

Plej vivaj estas la Serbaj tradicioj kaj organizoj en la ĉirkauaĵoj de Budziszyn (Bautzen) kaj Chroscica (Crostwitz). En tiu ĉi lasta loko funkcias, inter aliaj, la fundamenta lernejo, stratoj kaj institucioj havas dulingajn nomojn, kaj ĉrk. 80% da enloĝantoj uzas ĉiutage la lingvon de tiu ĉi malplimulto.

En Chroscica fortan influon havas ankaŭ la Katolika Eklezio. Eksa parohestro de tiea paroho, sac. Marcin Salowski substrekas ke, tra multaj jarcentoj lia nacio rezistis intensajn provojn de germanigo. Ni estis ĉi tie, ni estas, kaj ni estos. Eĉ jam, Martin Luter, decidis en la XVI-a jarcento ke, mankas bezono traduki la Sanktan Skribaĵon al la lingvo Luzitana, ĉar "tiu ĉi nacio pereos". Kiel tio ĉi videbas li eraris - li argumentas.

En Chroscica troviĝas ankaŭ nura sur la teritorio de Germanio monumento al la Polaj soldatoj, batalpereintoj dum la batalo apud Budziszyn en Aprilo de la 1945 jaro. Tiun ĉi lokon vizitis ankaŭ kardinalo Karol Wojtyla, antaŭ ol iĝi la papo. Li estis ĉi tie, ni kune preĝis ĉe la monumento al viaj soldatoj. Kiam kardinal Wojtyla estiĝis papo, en lia beno "urbi et orbi" aperis ankaŭ la Luzitana lingvo. Kaj ĝis nun ĝi tie estas - rimarkige indikis sac. Salowski. (ula).

1 comment:

  1. Jen... Ankoraŭ kelkajn jarojn pli longe kaj ni, Poloj, ankaŭ iros manifesti al Brukselo, kontraŭ tranĉado de financado de niaj lingvo kaj kulturo, en nia propra, Pola teritorio. Sed kredeble, multe pli amase... Pli kaj pli multaj Eŭruniaj operaciantoj jam nun ja arogas al si la rajton (plurloke) banicii uzon de Pola lingvo per ties Polaj dungitoj sub diferencaj, nekredeble idiotaj pretekstoj... Ĝi okazas ankaŭ plej ofte en la institucioj operaciantaj en Pollando en la Germana kaj Angla lingvoj. Neniuj aliaj lingvoj estas la same traktataj, pro iu speciala, Eŭrunia kialo...

    ReplyDelete

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.