UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Iom pri ni


La Praktiko estas eldonaĵo de la esperantlingva branĉo de la Universala Vivo Ligo (Universal Life League). Tiu ĉi blogo-vitrino estas la novaĵejo kie vi trovos, interesaĵojn kaj artikolojn pri la UVL,  Esperlando, kaj ĝenerale, de la Eo-movado, krom la principaj aferoj kiel menciitaj ĉe nia ĉefa trilingva portalo Universal Life League, ĉe la adreso: http://www.wiedy.net/

Tiu ĉi trilinga Portalo estas nun la ĉefa elektronika publikaĵo de la Universala Vivo Ligo. Ni pritraktas en ĉiuj niaj publikaĵoj - inter aliaj - la problemojn kaj solvojn pri la alternativaj energioj, ties fontoj, rimedoj kaj aplikado. Ni pritraktas ankaŭ la preparemon kaj travivismon, preparantajn siajn sekvantojn travivi laŭeble bonstate, eĉ en plej malfacilaj kaj ekstremaj vivkondiĉoj en la eventualeco de naturaj kataklismoj kaj katastrofaj eventoj kaŭze de la homo mem (militoj, revolucioj, terorismo) kaj de la naturo: (kiel, ekz. milito, kun ĉiuj ties konsekvencoj, tertremoj, inundoj, fajregoj, ktp, ks)...

La Praktiko, estas sendependa esperantlingva blogo en la zono de la libereco de la sinesprimo kaj la solidareco de la libereco kaj reciproka helpado, enkadre de la strukturo de la trilingva: Universal Life League - Powszechne Stowarzyszenie Życia - Universala Vivo Ligo

Ni celas evoluigi manierojn uzi, produkti, disvolvi, kaj propagi vaste kiel tio ĉi nur eblas, la informojn kaj instruojn pri la alternativaj energifontoj, rimedoj kaj manieroj akiri kaj uzi energion per la alternativaj metodoj kaj rimedoj, ktp...

Ĉiuspecaj plurfakaj studoj, kaj esploroj teĥnikaj kaj sciencaj, estas niaj interesoj enkadre de la funkciado de UVL. Ĉio tio, brakon ĉe la brako, kun praktika aplikado de Esperanto en funkciado de la UVL... La Universala Vivo Ligo volas evoluigi sistemon de la kooperativaj centroj kaj konsilioj, kun la konsilantoj povontaj oferi diversajn servojn en formo de la, planoj, desegnoj, receptoj, interretaj ligiloj, konsiloj, kaj diversaj aliaj helpiloj, ankaŭ en la ILo - Esperanto. 

Se vi volus kontaktiĝi kun ni, aŭ eventuale aliĝi, bonvolu skribi mesaĝon al administranto de La Praktiko: esperioster@gmail.com, (nepre aldonante "al la praktiko" en la mesaĝa temo), Evidente. por povi aktive partopreni oni devas membriĝi al tiu ĉi blogo-vitrino La Praktiko. 

Ni invitas vin ankaŭ viziti nian ĉefportalon, Universal Life League, ĉe la adreso: http://www.wiedy.net/

Alternative: 
Se vi scias la Anglan, iru al la blogo ĉi tie: http://thepracticality.blogspot.com/
Se vi scias la Polan, trovu la pollingvan blogon ĉi tie: http://praktycznosc.blogspot.com