UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Konsiloj k Projektoj


Esperantigis: Zbigniew Wybraniec

(De la tradukinto). Mi prezentas ĉi tiun paĝon kiel la unua el projekto-serio pri la praktika agado kaj konsilado de la Universala Vivo Ligo en Esperanto. Ĉar en laboro de ĉiu aŭtoro kiu prezentas siajn verkojn senpage al la publiko la sola pago estas la respondo de la legantoj, mi petas lasi siajn komentojn por ke mi povu pli facile orientiĝi kiel plibonigadi tiun  ĉi servon. Adiciaj bildoj kaj desegnoj estas inkludotaj en la libro aktuale verkata kaj baldaŭ eldonota per la Interreta presejo "Lulu". Ĝi estas titolita: "La Mirindaj Alternativoj".

VAPORUMA  MALVARMIGADO

Bazo.
Multe da post rikolta perdo de fruktoj kaj legomoj en la disvolviĝantaj landoj okazas pro manko de ĝustaj konserveblecoj. Dum kiam konservado per malvarmigado estas la plej bona metodo de konservado de fruktoj kaj legomoj, ĝi estas tamen multkosta por aĉeti kaj uzi. En la konsekvenco de tio ĉi, en la disvolviĝantaj landoj ekzistas granda intereso pri simplaj, malaltkostaj alternativoj, el inter kiuj multaj uzas simplan teĥnologian principon de malvarmigado pro emisio de akvovaporo kiu estas simpla kaj ne bezonas iun ajn eksteran energi-liveron.
Baza principo apogiĝas je la fizika principo de la malvarmiĝado pro vaporado de akvo. Kiam akvo elvaporas el iu materialo - aŭ medio - ĝi eltiras energion el ties ĉirkaŭaĵo kio produktas konsiderinde altan malvarmigan efekton.
Vaporiga malvarmigado okazas tiam kiam la aero - kiu tamen ne povas esti troe humida - trapasas tra malseka sufaco. Ju pli rapide tio ĉi okazas des pli granda estas la malvarmiga efekto. La efektiveco de la elvaporiga malvarmigilo dependas de la humideco de la ĉirkaŭa aero. Tre seka aero povas absorbi multe da humideco, do tiam okazas ankaŭ pli granda malvarmiga efekto. En maloftaj ekstremaj kazoj, kiam ĉirkaŭanta aero estas tutsaturita per akvo, elvaporado de akvo ne okazas kaj do, ankaŭ malvarmigado tiam ne okazas.
Plej ofte, la elvaporiga malvarmigujo estas farita el la poroza materialo kiu estas akvumata. Varmega, seka aero trapasas tra tiu materialo. La akvo elvaporas en la aeron pliigante la humidecon kaj samtempe reduktante la temperaturon de la aero.
Ekzistas multaj diferencaj tipoj de la elvaporigaj malvarmigiloj. La desegno de ili dependas ĉefe de la materialoj atingeblaj surloke kaj postuloj de la uzantoj. Kelke da ekzemploj de la elvaporigaj desegnotipoj estas priskribitaj sube.


Desegno de la vaporumaj malvarmigaj potoj

Ekzistas simplaj desegnoj de la vaporumaj potoj kiujn oni povas uzi hejme. La plej baza desegno konsistas el la poto-konservujo metita enen de iu pli granda poto kiu enhavas la akvon. La ena poto konservas la nutraĵon, kiu estas tenata en malvarmo.
Unu el inter la adaptoj de la desegnotipo kun la duobla poto estas Janata malvarmigilo, „Janata Cooler” prilaborita per „Food & Nutrition Board of India”. En tiu ĉi desegno la kolekta poto-konservujo estas metita en la fajanca bovlo el argilaĵo enhavanta la akvon. Tiu ĉi poto estas tiam kovrita per la humida ŝtofo kies malsupra rando estas enmergita en la akvorezervujon.
La akvo altirata supren de la ŝtofo per kapilara akcio elvaporas, tenante la konservujan poton esti malvarma. La bovlo estas metita sur la malseka sablo, por izoli ĝin de la varma grundo.
Mohammed Bah Abba, la instrustruisto en Nigerio, prilaboris la etskalan konservujon “pot'-en-pot'” sistemon kiu uzas du potojn kun iomete diferencaj grandecoj. La malpli granda poto estas metita enen de la pli granda poto kaj la interspaco inter ambaŭ la potoj estas plenigita per la sablo akvumata per la akvo.
Mohammed gajnis la prezon „ Rolex 200 Award for Enterprise” por sia desegno. Pluaj detaloj estas (angle) en „Number 4 Volume 27 Oct/ Dec 2000 of Appropriate Technology.
En Sudano. „Practical Action and the Woman’s Association for Earthenware Manufacturing” expermentis kun la desegno de Mohammed Bah Abba. La celo de la eksperimentado estis malkovri kiel efektiva kaj ekonomika estas la nutraĵ-konservujo de la Zeer-a tipo pri konservado de la manĝaĵoj.

"Zeer" estas arablingva nomo por la grandaj potoj uzataj por konservi manĝaĵojn"
 1. La rezultoj estas montritaj ĉe la Desegno 1: „A „Janata Cooler Illustration: Practical Action / Neil Noble. Wet cloth Storage pot Wet sand Earthenware bowl filled with water Evaporative cooling Practical Action”.
2. La sube sekvanta tabulo montras longecon de la vendaja freŝdaŭro de la terproduktoj sen uzi la Zeer, kaj la vendeja freŝdaŭro de la terproduktaĵoj kun la uzado de la Zeer malvarm-konservujo:
  • Tomatoj 2 tagoj – en Zeer, 20 tagoj: 
  • „Guavas” 2 tagoj - en Zeer, 20 tagoj 
  • „Rocket” 1 tagoj - en Zeer, 5 tagoj 
  • „Okra” 4 tagoj - en Zeer, 17 tagoj 
  • Karotoj 4 tagoj - en Zeer, 20 tagoj  
* En la supra tabulo la pozicio 1 estas por por la normala freŝdaŭro de la legomoj kaj manĝaĵoj, ankaŭ, ĉar mi nek scias, nek mi povis trovi, Esperanto aŭ Polajn egalvaloraĵojn por la nomoj de la menciitaj legomoj, mi lasas iliajn originale donitajn Anglajn nomojn.

"En rezulto de la testado, la Virina Asocio por Manufakturo de la Fajancaĵoj, (Women’s Association for Earthenware Manufacturing) komencis produkti kaj merkati la potojn specifajn por konservado de la manĝaĵoj."

Bambua malvarmigujo 
La bazo de la malvarmigujo estas farita el la larĝdiametra pleto kiu enhavas la akvon. En tiu ĉi pleto estas metitaj brikoj kaj la melfermpletita cilindro el bambuo aŭ simila materialo estas metita sur la supro de la brikoj. Peco de la sakŝtofo (aŭ tendoŝtofo) estas ĉirkaŭvolvita ĉirkaŭ la bambua framo, certigite ke la malsupra ŝtofoparto estas enmergita en la akvon por allasi la akvon esti altirata supern de la cilindrovando. La manĝaĵo estas tenata en tiu cilindro fermata per la kovrilkapo fermanta ties supron.
La „Almirah” malvarmigujo 
La „Almirah” estas pli evoluita malvarmigilo kiu konsistas el la ligna framo kovrita per la ŝtofo (plej bonas la fortika, longeltena kaj akvosorbiva lina aŭ kanaba ŝtofo). La porakvaj pletoj troviĝas ĉe la bazo kaj supro de la framo en kiun enmerĝigas la ŝtofo, kio tenas ĝin malseka. La ĉarnirita pordo kaj internaj bretoj ebligas facilan atingeblecon de formetitaj tien grundproduktaĵoj (manĝaĵoj).
Lignokarba malvarmigujo
La lignokarba malvarmigujo estas farita el la malferma ligna framo kies materialo estas lignopecoj proksimume 50mm x 25mm (2” x 1”) en la tranĉvido, kaj laŭvola longeco.. Tre simplan pordon oni faras simple pendigante unu flankon de la framo (je ŝnuroj, ks). Tiu ĉi framo estas kovrita per la neto kaj interne, kaj ekstere, postlasante tiel la interspacon de 25mm (1”) kiu estas plenigita per pecoj de la lignokarbo. La lingnokarbo estas priŝprucata per la akvo, kaj kiam ĝi estas malseka ĝi provizas la vaporuman malvarmigadon. Tuta tiu ĉi framkonstruaĵo estas muntita ekstere de domo, sur la paliso kun la metala konuso (direktita malsupren per ties oblikva fino) por malkuraĝigi ratojn, musojn kaj aliajn ĝenulojn kaj pestojn atingi ĝin. Kovru ankaŭ parton de la paliso per bona kovro de iu graso por preventi mimerkojn kaj alian insektan peston atingi la manĝaĵon. La supra parto estas kutime solida kaj kovrita per pajlotegmento, kun trapendanta randaĵo (overhang), kaj eventuala densa netaĵo, por malkuraĝigi kaj delogi flugantajn insektojn (Ne montrita en la Desegno. 2).
Ĉiuj la malvarmigaj ĉambroj (malvarmigejoj) devus esti poziciitaj en la obraj lokoj. Ekspono al la vento helpos la malvarmigan efekton. Aerfluo povas esti kreita artifike per la uzo de kamentubo. Por la ekzemplo: uzante la elektran mini-ventumilon aŭ la oleolampon por krei la aerofluon tra la kamantubo – la rezultiĝanta sufiĉe alta transtiro de la aero altirias pli malvarman aeron en la kabineton situitan sub la kamentubo. La „Bhartya” malvarmiga kabineto usas tiun principon por teni malvarma sian enhavon. Drat-netaj bretoj kaj/aŭ truoj en la fundo de tia suprenigita kabineto certigas la liberan transmoviĝadon de la malvarma arero tra la formetita tie manĝaĵo.
3 Staciotipaj malvarmigaj ĉambroj
„The Indian Agricultural Research Institute” evoluigis la malvarmigan sistemon kiu povas esti konstruita en iu ajn parto de la ŝtato uzante la loke akireblajn materialojn.
La baa strukturo de la malvarmiga ĉambro povas esti farita el la brikoj kaj la rivera sablo, kun la kovro farita el la kano, pajlo aŭ alia plant-materialo kaj sakoj aŭ ŝtofo. Devas esti tie ankaŭ iu proksima fonto de la akvo. La konstruo estas relative simpla. Unue estas konstruata la planko el unu tavolo de brikoj, post tio ĉi estas konstruita ĉirkaŭ rando de la konstruita planko, vando el la briko kiu enhavas interspacon de ĉirkaŭ 75mm (3") inter ambaŭ - la ena kaj la ekstera - vandoj. Tu ĉi interspaco estas plenigita per la sablo. Ĉirkaŭ 400 brikoj estas bezonaj por fari la ĉambron laŭ la dimenzioj montritaj en la Desegno. 3 kiu havas la kapaciton de ĉirkaŭ 100 kg. La kovro por tiu ĉi ĉambro estas farita el kanoj ckovritaj per la sak-ŝtofo, ĉio tio estas muntita je la bambua framo.
Tuta tiu strukturo devus esti protektata de la suno per konstruo de la tegmento por provizi la ombron. Post la finkonstruo, la vandoj, planko, sablo kaj la interspaco kune kun la kovro estas ĝisfunde saturitaj par la akvo. Kiam la ĉambro estas jam tute malseka, la priŝprucado per akvo du foje tage estas sufiĉa por teni konstanta la humidecon kaj temperaturon de tiu ĉi malvarmiga formet-ĉambro. Simpla aŭtomatigita gut-akvuma sistemo de akvumado povas esti aldonita kiel montrita en la Desegno 3
La „Naya”, kela formetejo
„Practical Action Nepal” has been sukcese ransperis la malvarmigejan teĥnologion similan al la desegno de „Indian Agricultural Research Institute” speciale al la kampaj regionoj. Ĝi estas nomata: „Naya Cellar Storage” kaj ĝi estis originale desegnita per: Dro. Gyan Shresthra, el „Green Energy Mission” kaj S-ro, Joshi. Ĝi estas relative facile adapti tiun ĉi desegnon per la uzanto mem al siaj postuloj kaj la konstruaĵo estas farita el la loke atingeblaj materialoj. La rezultoj estis speciale kuraĝigataj por la lokaj kamparaj manĝaĵ-produktantoj kiuj havis aŭ nur etan, aŭ eĉ tute neniun enspezeblecon kaj tute ne povis akiri la multkostajn komercajn malvarmigilojn (fridujojn aŭ glciŝrankojn).
La sekvaj bazmaterialoj estas postulataj por konstrui tiun kelon-konservejon nomatan: „Nava” (Nava Cellar Storage) pr la llvaporiga malvarmigado laŭ „Practical Action”
  1. Brikoj: 1200-1500
  2. Sablo: 400-500 Kilogramoj (880 Ib – 110 lb)
  3. Plasta hoso (Polythene hose): 6 meters (26’)
  4. Akvocisterno: 100 litra kapacito (22 gal)
  5. Bambuo/alia ligno: 1.82 metroj (6’) du pecoj kaj 2.15 metroj (7') du pecoj
  6. Pajlo - 2 faskoj
  7. Sakoj
Konstrudetaloj
Elektu malgrandan pecon da grundo ĉirkaŭ 1.52 kvadratajn meterojn (5'x 5') fruntantan for de la suno aŭ ie kien la suno ne prilumas senpere.. Tiu ĉi grundopeco devus esti iomete deklivita tiel ke la grundakvo povu forflui kaj ke ĝi ne povu enflui en la ĉambron. La grandeco de la formetaja ĉambro povas esti varia, por taŭgi postulojn de la uzanto. Ju pli granda estu la volumo formetota, des pli granda estos grandeco de la ĉambro. Normale: 1.22.x 0.92 m (3'x 4') rektangula senmortera (senpistuja) ŝtona aŭ brika strukturo estas konstruita ĝis la alteco de ĉirkaŭ 1.22 m (3'). La tavolo de sablo, ĉirkaŭ 25mm (1") dika estas disigita sur la grundo en la loko kie la ĉambro estas konstruota kaj la tavolo de brikoj aŭ ŝtonoj estas surmetita sur la salo.
Ĉambro kun duoblaj vandoj estas kreita el la brikoj. La interspacoj inter la ekstera kaj la ena vandoj de la ĉambro estas larĝa je ĉirkaŭ 125 mm (5"). Tiu ĉi kavaĵo inter tiuj ĉi du vandoj estas plenigita per pura sablo. Ĝi devus esti sen la huma grundo por certiĝi pri sekureco de la organikaj malpuraĵoj. Alte densa, polietilena (plasta) hoso kun la pino-dimeniaj truetoj faritaj laŭlonge de ties longeco devus esti metita sur la sablo laŭlonge de la intervanda spaco, en iu ĉi interspaco. La akvo estas ŝtope blokita ĉe lafino, tiel ke la akvo liberigita an ĝin el la cisterno disiĝas tra tiuj truetoj kaj tenas la sablon humida. Pajlotegmento subtenata per kvar bambuaj palisoj estas konstruita super la malvarmiga ĉambro.
Por teni la sablon esti humida, la cirkulado de la aero ĉirkaŭ la ĉambro devas esti senĝena. La aero estas malvarmigata ĉirkaŭ la ĉambroper la efekto de la akvo elvaporiĝanta el la porohavaj brikoj kaj la sablo, tiel plilongigante la vendej-daŭron de la mangaĝĵj formetitaj kaj konservataj en ĝi. Sakoj kaj bambuo estas uzataj por kovri tiun ĉi ĉambron kiu estas tenata malseka (humida) per la priŝprucado per akvo.
Uzado.
Por preventi damaĝon al la fruktoj kaj legomoj ili devus esti singarde formetitaj en la bambuaj aŭ plastaj netaj petoj/korboj. La pletoj/korboj havas subtenilojn (gambojn) tiel ke ilia enhavo estas tenata super de planko de la ĉambro. Akvofluo en la hoso bezonas esti ankaŭ reguligebla en la respondo al ŝanĝoj de la ekstera temperaturo por allasi ke la kondiĉoj en la ĉambro restu konstantaj.
En unu el inter la vilaĝoj de Nepalo kie la „Practical Action Nepal” estis instalinta la sunan sekigilon, „Satso”, unu juna patrino ankaŭ havis la „Naya” tipan malvarmigejon en kiun ŝi bonsukcese formetadis brasikojn kaj la zingibron ĝis ĉrkaŭ 2 semajnojn pli longe ol ŝi povis tion faris sen tiu ĉi malvarmĉambro. Ŝi suzis la loke atingeblajn ŝtonojn el la riveroj por konstrui la vandojn, kaj kovris la ĉambron per la peco de la sako sack mutita je kruckonstruaĵo (framo) el la bambuo.
Referencoj kaj plua lekturo
  • Cooling your cucumbers Appropriate Technology Journal Volume 24, Number 1 June
  • 1997 page 27Kitchen Trails, Food Chain, Number 18 July 1996, ITDG
  • Cooling without Power, Food Chain, Number 12 July 1994, ITDG
  • Keep it Cool: Quality Maintenance of Vegetables and Fruit During Storage, AT Source Volume 19
Numero 2
  • Village-level Technology for Better Life & Higher Income, UNICEF havas du paĝojn priskribantajn la elvaporigan lignokarban malvarmigilon.
  • Appropriate Village Technology for Basic Services, UNICEF
  • Tomato and Fruit Processing, Preserving and Packaging, la ekzemplo de vilaĝa fabriko, Guus de Klein, TOOL. En tiu libro estas priskribo de la lignokarba elvaporiga malvarmigejo.
• The Centre for Alternative Technology havas la faldfolion titolitan "Green Refrigeration".Verda Malvarmigado. Ĝi provizas uzeblan informon pri la plej bonaj desegnoj de la standardaj glaciŝrankoj.
Evaporative cooling Practical Action 5
• Changing Villages: Rural News and Views Vol. 14, No 2 April-June 1995, Consortium on
Rural Technology (CORT)
Uzeblaj kontaktoj
Mr. Mohammed Bah Abba
Jigawa State Polytechnic Collage of Business and Management Studies
Sani Abacha Way
P.M.B 7040
Dutse
Jigawa State
Nigeria
Indian Agricultural Research Institute
Pusa Campus
New Delhi - 110 012
India
Tel: 91-11-25733375, 91-11-25733367
Fax: 91-11-25766420, 91-11-25851719
E-mail: bic@iari.res.in
Website: http://www.iaripusa.org/
Practical Action
The Schumacher Centre for Technology and Development
Bourton-on-Dunsmore
Warwickshire, CV23 9QZ
United Kingdom
Tel: +44 (0)1926 634400
Fax: +44 (0)1926 634401
infoserv@practicalaction.org.uk
www.PracticalAction.org
This Technical Brief was compiled by Neil Noble for Practical Action.

==========================================================================
-->

Faru tion Mem (FTM)Akvo-Desaliga Aparato

1. Idea bazo

Por la tipa kampara familio en disvolviĝanta lando, la mem-sufiĉeco ĉe tial taskoj kiel bakado de pano kaj konstruado de simplaj domoj estas sinsekve transperata tra la generacioj, de unuj al la aliaj. Tamen kelkaj bazaj bezon-solvoj, kiel la sekura por trinki akvo, ofte postrestas ne konataj kaj ne atingeblaj. Lastjare, “CMS” enkondukis, tra tiu ĉi retejo (oni parolas pri la retejo de “Practical Action”) la Hejme Faratan Biologian Filtron, kiu ebligas al familioj iĝi memsufiĉaj pri la purigado de malpura akvo. La desegno estis prilaborita kaj disvolvita tiel ke la familioj povu sendepende far siajn proprajn altkvalitajn filtrojn sen la bezono por fabrike faritaj ŝtalaj muldiloj aŭ elekstera helpo. Tuta helpo kiu estas bezona estas la ideo kaj detaloj de ties desegno, kiu estas sufiĉe simplaj por disiĝi nur kiel la “buŝ-telefono” aŭ la onidiro.
Por la plimulto da homoj kun tia problemo, ĝi estas vera barierorompa ideo kiun ili tre bezonas. Sed por kelkiuj aliaj mankas eĉ la riverakvo por ĝin trinki, ili trinkas akvon el la putoj kiuj foje enhavas akvon tro salan por ĝin sekure trinki, kaj la salo ne povas esti forigita de ĝi per filtroj. Tial oni desegnis tiun ĉi desegnaĵon por la familioj por ke ili povu iĝi memsufiĉaj pri desaligado de akvo por siaj bezonoj enkadre de siaj ofte treege limigitaj financaj kaj materiaj stringaĵoj.
2. Enkonduko
La FTM Desaliga Unuo estas por la homoj kiuj havas por trinki nur la salan akvon esti akirebla. Ĝi estis desegnita por ebligi familiojn vivantajn en la ŝlim-vandaj, sekherbo-tegmentitaj kabanoj en la desertaj lokoj de Pakistano, ke ili povu esti memsufiĉaj pri desaligado de sia akvo el putoj. Ni ellasas tiun ĉi desegnon en la espero ke la homoj kiu tion bezonas esti senpage kaj libere instruataj en la aliaj lokoj ĉirkaŭ la mondo, inicie per la evoluigaj organizoj, kaj jen poste unuj per la aliaj.
Por tiuj ĉi kiuj vivas en la ekspodivaj vivkondiĉoj, aŭ kie problemo estas la korupto, iĝi memsufiĉa en novaj vivarenoj provizas vivgravan stabilecon. Per desegni novajn manierojn kaj vojojn iĝi memsufiĉaj kaj peri tiujn ideojn al la aliaj, ni ankaŭ transperas iomon da bonegaj valoroj. Popoloj malkovras kaŝitan valoron en tio ĉi kion ili jam havas, kaj povas plu kreski en sia digno kaj forto dum kiam transperi pluen al aliaj siajn novajn kapablecojn kaj lertecojn. Pro enkonduki nenion plu krom nur la ĝusta ideo, ni helpas homojn iĝi ankaŭ malpli dependaj de la eleksteraj materialoj kaj rimedoj.
Tiaj ideoj oferas la maloftan oportunecon por la homoj en malpli industriigitaj landoj por plibonigi ties cirkumstancojn sen envolviĝi en la malavantaĝiga parto de la monda komercado.
3. Financa resumo de la FTM Desaliga Unuo.
  • Uzado kostoj                                              £0
  • Inicia elspezo per persono                           £2*
  • Ĉiujara kosto de konservado per persono   £2*
  • Taga produktokapablo per persono            4 litroj*
* Bazita je la prezoj kaj klimato en la sudo de Pakistano en la jaro 2006. La ĉiujara konservadkosto estas kalkulita por la plastfolioj (polythene) kiuj devas esti ŝanĝataj. Laborkostoj ne eksistas ĉar la familio povas fari la konstrulaboron kaj la konservajn laborojn per si mem.

Iĝi memsufiĉaj pri la desaligado de akvo estas jam nun reale atingebla ebleco por la homoj kun eĉ tre malmulaj rimedoj.

4. Metodo
Vitro, lignaj framoj kaj duon-trapasigaj membranoj estas plejofte tro altkostaj por familioj por allasi al si sendepende. Sen tiuj materialoj, la nura postrestanta metodo por desaligi la akvon estas kiel priskribita en la travivistaj (preparitulaj) manliroj: suna distilado uzante la (polythene) plastfoliojn. Tio ĉi estas kutmime farita per verŝado de la sala akvo je la vegetaĵoj metitaj en la truon faritan en la grundo kun la plasta folio kovranta ĝin. Iu konvena ŝtono estas metita en la centro de la plasto tiel ke la kondensaĵo-gutoj kolektiĝantaj sur la suba flanko kunkuros al la centro kaj gutfalos en la kolektan poton metitan sub la ŝtono.

La ideo-desegno de la desaliga elfosaĵo el la travivista (preparista) manlibro

Ni prenis tiun ĉi desegnon kaj evoluigis ĝin pluen enkadre de la financaj kaj cirkumstancaj stringaĵoj de la homoj kiuj bezonas ĝin en la dezertaj regionoj en la sudo de Pakistano. Ni kontrolis pri la lokaj, allaseblaj al si per la malriĉaj homoj konstruteknikoj kaj la grandecoj, formo kaj tipoj de la plastaj folioj kiuj estas ekonomie allaseblaj ĉe la loka merkato. Tre maldika (polythene) plastfolio en la rolaĵoj 54 colojn (pli-malpli 5m) larĝaj kaj 100m longaj kostas £0.20/m. La lokuloj konstruas per la ŝlimbrikoj (argilaj brikoj) kaj la ŝlima mortero kaj, nur tre porokaze, per la fajrobakitaj brikoj. Scienco kaj la provo-kaj-eraro metodoj estis aplikitaj por trovi la facilan por fari kaj efikan desegnon kiu povus esti la plej uzebla por la homoj bezonantaj procesi sian propran trinkeblan akvon.

La ideodesegno de la FTM desaliga unuo.
5. Konstrua Resumo
Por plenaj instrukcioj vidu Construction Manual for DIY Desalination Unit.ĉe la retejo de (Practical Action) .
Ĉiuj vandoj estas faritaj el la brikoj, kiuj estas ŝlimkovritaj kaj ĉio estas kovrita per la malsekigita gazetpapero por protekti la plastajn folojn..
La vaporiga pajno estas alĝustigita ĝisebene per lignaj ŝtipoj kaj korda signovico kaj ĉio estas ebenigata uzante travideblan hoson kun la akvo en ĝi kiel la gaŭĝo. Plastfolioj estas kunigitaj per la linio de krampoj el la normala krapilo por papero (ofica paper-krampilo). Ĉiuj kunigaĵoj troviĝas super de la akvoniivelo, do ili ne likas. La plastfolioj estas tenataj en sia loko per unu aŭ du kontinuaj linioj de brikoj.
6. Ekonomiaj kaj praktikaj avantaĝoj de tiu ĉi desaliga maniero
  • Ĝi funkcias nur je la sunenergio.
  • Ĝi ne uzas la multkostan brulaĵon por transporti la akvon
  • Ĝi ne uzas la multkostan brulaĵon por transporti la ekipaĵon 
  • Ĝi uzas nur 10m2 da (polythene) plastfolio por 1,000 litroj da akvo (malpli ol 3% da kosto de la boteligado de la minerala akvo)

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.