UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

May 11, 2008

Esperlando, nun 3 lingva, alternativa portalo

Mi ĵus finis parton de laboroj pri la baza skeleto de la, trilingva nun, versio de Esperlando. Ĝi estas nun legebla en: Esperanto, Angla kaj Pola lingvoj. Mi ĝojos pri ĉiu eventuala kunlaboro pri ties kunredaktado en iu ajn el inter tiuj tri lingvoj. Mi provis desegni ĝin tiel ke ĝi servu precipe ĉiujn tiujn esperantistojn kiuj interesiĝas pri la scienc-teknikaj flankoj de la Esperanto movado kaj uzado de Esperanto en la praktika vivo. Se vi posedas, aŭ povas verki, iujn materialojn utiligeblajn en Esperlando bonvolu sendi ilin al unu el inter la adresoj prezentitaj ĉe tiu retejo. Jen la adreso: http://www.esperlando.com/

Esperlando temas speciale pri la alternativaj energioj, ties fontoj kaj esplorado, kaj pri ĉiuj manieroj produkti ilin kaj uzi se eblas, plej bone mem farite, hejme. Krome, ankaŭ aliaj temoj pri bonaj, alternativaj solvoj en la homa vivo. Ĉar tamen la ĉefadministranto de Esperlando - tio estas mi - estas entute senigita de ajna intereso pri iuj ajn "politike korektaj" temoj, vi tute certe ne trovos ilin ĉe tiu retejo.

Mi inkludis nun ankaŭ interesan artikolon pri la nova, interesa, speciale al la Slavoj, interlingvista projekto, la Inter-Slava Universala Lingvo - "Slovio". Mi mem trovas ĝin esti interesa kaj intriganta. Speciale tial, ke mi trovis per si mem ke la pretendoj de "Slovio" movadanoj ke komprenas ĝin ĉiuj Slavoj, tute ne estas troigitaj. Mem estante Polo, do evidente ankaŭ Slavo, mi elspezis neniun tempon por ĝin lerni, kaj mi vere, bonege komprenis ĝin sen ajna studo, post nur iom pli singarda tralego. Jen do io vere interesa por la eksperiment-emuloj...

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.