UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

May 17, 2008

Internacia Centro de la Kulturoj



'ICK: ESPERANTO
ponto inter la kulturoj!'
Internacia Centro de la Kulturoj
MCKultur - ICK
en Krakovo
Ni uzas Esperanton kiel ponton
inter la kulturoj de la mondo kaj la pola socio.
Wykorzystujemy esperanto jako pomost
między kulturami świata a polskim społeczeństwem

ICK estis fondita en majo 2005. Dum sia 3-jara ekzisto g'i organizis por la vasta pola publiko pli ol 30 E-arang'ojn, inter ili 17 koncertojn de E-muziko. La arang'ojn c'eestis entute kelkaj miloj da personoj. La esperantlingvaj programoj, arang'itaj lau' difinitaj reguloj, okazadis en kulturcentroj, lernejoj kaj en publikaj arang'oj de Sudpollando. Ili estis interpretataj en la polan lingvon.
C'iujn programojn prezentis eksterlandaj esperantistoj, kies talentoj kaj scioj estis alte taksataj de la pola publiko.

Post la trijaraj bonegaj spertoj ni povas konsili al esperantistoj:
NE FERMU VIAJN E-GASTOJN EN E-KLUBOJ!
Ili povas montradi la praktikan valoron de Esperanto c'ie, kie ili estas! Kaj c'iuj: la spektantoj kaj la prelegantoj au' artistoj mem, g'uas tion!

La Jubilea solenaj'o
La Jubilea solenaj'o okazos hodiau', je la 18-a horo, en la plej fama restoracio de la lando, la historia ejo "Wierzynek", c'e la krakova C'efplaco. Partoprenos g'in neesperantistaj kaj esperantistaj kunlaborantoj de ICK, same kiel esperantistoj-gastoj.
Okazos kvizo pri ICK, prelego de Maria Majerczak pri la trijara agado, kun fotoj, muziko, interesaj'oj, anekdotoj.
TRI samtempaj E-arang'oj en Krakovo
Dum 15-17 majo, en Krakovo, okazas ankau' (la jam antau'e anoncitaj de la Novaj'servo de Pola Sekcio de ILEI) jenaj prestig'aj g'eneralaj arang'oj kun Esperanto:
- LA LERNEJA ART-KONKURSO 'PROKSIMIG'U AL LA MONDO!' - 15 majo,
- LA SCIENC-FESTIVALO - 15 -17 majo. E-o estas prezentata dum la horoj 11.00-17.00, sur la C'efplaco.
Krakova kulturo
Lokaj kaj aliurbaj esperantistoj g'uos ankau' erojn de la kulturo de la Eu'ropa Kultururbo:
- post la solenaj'o en "Wierzynek', la Nokton de Muzeoj (muzeoj estas malfermitaj, kaj amasoj da homoj vizitas ilin senpage);
- sabatan vespere, spektaklon en la J.Słowacki-Teatro (operejo tute simila al tiuj de Milano kaj Parizo).
Pli da informoj trovig'as en la Kalendaro de Krakovaj E-Arang'oj, en: http://www.esperanto-reto.org .
Informojn pri la agado de ICK oni povas legi en 'Internacia Pedagogia Revuo', 'La Ondo de Esperanto', en mesag'oj de la Novaj'servo de Pola Sekcio de ILEI dissendataj lau' nom-listo, en diversaj retaj diskutlistoj k.a.
Plena informo kun multaj fotoj aperos en speciala libreto prilaborota post kelkaj monatoj. Tie estos menciitaj la nomoj kaj la kontribuo de c'iuj eksterlandaj esperantistoj, kiuj kunlaboris/-as kun ni.
Dum la lastaj tri jaroj kun ICK kunlaboris ankau' kelkaj dekoj da neesperantistoj kaj esperantistoj en Pollando. Dum diversaj momentoj plej multe kontribuis organize: Wieslawa Graglewska, Aleksandra Traczyk kaj Magdalena Tatara.
Maria Majerczak, direktorino de ICK, kaj kunlaborantoj

1 comment:

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.