UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Dec 25, 2008

Madoff-a Piramido - Rezulto de Globalismo

Oni ne povas trovi 50 miliardoj dolarojn el la piramido de Dro. Bernard Madoff
(Leĝgazeto/24.12..2008, horo.06:00)

Nombro de la damaĝitoj, do tiuj ĉi kiuj ekkredis, ke senkonsidere de komercdemando ĉe la akcimerkato oni povas atingi dekkelprocentajn perjarajn profitojn el siaj investoj, ĉiutage kreskas el la praktika vidpunkto.
Nombro da institucioj kaj grandaj individuaj investantoj, tiaj kiel la reĝisoro Steven Spielberg, la fimproduktisto Jeffrey Katzbenberg, magnato ĉe la merkato de senmoveblaj valoraĵoj Edward Blumenfield ĉu eldonisto, Mortimer Zuckerman, enhavigas pli ol 80 poziciojn.
Ĝenerala nombro de la damaĝitoj estas multe pli granda, ĉar lokigis sian monon en la konstruita per Madoff financa maŝino ekz. membroj de la judaj kluboj funkciantaj en Usono, kaj ankaŭ individuaj investuloj el Hispanio. Ili faris tion kutime investante tra la perantoj, fiundaĵoj kiuj laŭvice investis la monon en la piramido konata kiel “Bernard L. Madoff Investment Securities”.
- Dum la tempoj de libera trafluo de la kapitalo, kiam mono ne scias la landlimojn, ankaŭ la trompoj estas globalaj – rimarkigas okcidentaj komentistoj kaj substrekas ke dum multaj jaroj neniu interesiĝis pri metodoj de funkciado de la piramido, spite de tio ĉi ke, - kiel hodiaŭ diras la amasmedioj – jam de certa tempo aperadis atentigaj danĝersignaloj.
Pro investi en la investaĵoj de Bernard L. Madoff Investment Securities suferis finance la bonkonataj bankoj – inter aliaj: HSBC, Fortis, UniCredit, Santander – multnombraj usonaj karitaj organizoj, speciale la judaj, kiel ankaŭ la arabaj investintoj.
Suferis ankaŭ reputacio de la bankoj, kiuj lokigis monon de sia klientaro en la piramido de Bernard Madoff.
“Se vi ne plene komprenas la instrumenton, en kiu vi volas investi, ne aĉetu ĝin” tiun ĉi eldiron de la prezidanto de la banko Santander citas medioj kaj substrekas, ke kiam tiu banko gajnadis premiojn, ĝi elaĉetis tutpaĝajn reklamojn. Hodiaŭ la sama banko konstatas ke ĝi ne estos kompensanta al sia klientaro ties damaĝojn ligitajn kun la Madoff-a piramido. La klientoj de Santander perdis 3,3 miliardojn da dolaroj…
Kia estis komenco de la agado de Madoff ĉe la financa merkatejo? Kio estis la fundamento de lia agado? Kiuj estas la klientoj de Madoff?
Pli multe (pole) en: Gazeta Prawna 24.12.2008 (251) – str.A11
Tomasz Świderek
Esperantigita per: Zbigniew Wybraniec
Pli multe (pole) pri la financa piramido de Madoff

Dec 16, 2008

Bonega komputila programo Esperantlingve

Mi informas, ke la retservo RememberTheMilk.com nun estas disponebla en Esperanto, tradukita de mi. http://blog.rememberthemilk.com/2008/12/seven-new-languages-available.html Temas pri Web 2.0-a ilo por organiziĝi -- krei listojn de farendajxoj kun limdatoj, alarmoj, k.s. Oni povas havigi ilin al kunlaborantoj aŭ familianoj, aldoni RSS-fluon de taskoj al ies RSS-ilo, aŭ uzi ĝin kune kun Google Calendar, iPhone, ktp.

Por trovi la Esperanto-version iru al: - http://www.rememberthemilk.com/?hl=eo Ĝuu, kaj raportu eventualajn tradukproblemojn al mi, mi petas.

Tim Morley, retadreso: t_morley heliko argonet.co.uklaux [programistoj-respondas]-----fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu