Vertikalaksa Ventoturbino
Unu tia ventoturbino provizos per elektro mezgrandan vilaĝon en aŭstralio, kaj tio ĉi ĉio, tute sen ajna brulaĵkosto.
Retaj Komunumoj
Paĝoj De La Praktiko
Blogartikoloj
Scienco - Studoj - Esploroj
-
5-a Internacia Vintra Universitato - 5-a Internacia Vintra Universitato okazas jarŝanĝe kadre de IF.4 weeks ago
-
-
La kunhaviga servo Megaupload ne plu funkcias, ĝiaj posedantoj malliberigitaj - FBI ĵaŭde vespere blokis Megaupload.com, unu el la plej grandaj servoj por kunhavigado de dosieroj. La populara servo estis akuzita pro malobeo de aŭtorraj...1 week ago
-
-
-
-
-
-
-
-
Kolormondo - Komprenu kiel koloroj kongruas - Aperis nova ilo por instrui lingvon kaj scion pri koloroj. Temas pri multkolora kartona puzlo pilkoforma, kiun oni povas kunmeti kaj malkunigi kaj denove p...3 weeks ago
-
-
-
-
-
-
-
-
-
Filozofio - Kredo - Spiriteco
-
-
-
-
-
LA MOVADO «RENOVIĜO EN LA SPIRITO» - La katolika movado «Renoviĝo en la Spirito», konata ankaŭ kiel «Karisma Renoviĝo», formiĝis en Usono en la sesdekaj jaroj, post la Koncilio Vatikana dua, k...3 years ago
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-
Sepa hadiso el la Kvardek de la Navaano - Laŭ Abu Rokajjato Tamim' ebn Aŭs ad-Dari (Allaho kontentu je li!), la Nabio (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris: *La dino estas la nasih...3 months ago
Vizitindaj Retlokoj
-
-
-
-
-
Ne al Tito-strato en Slovenio ! - SLOVENIO - 05-an de oktobro, 2011. La Slovena Konstitucia Tribunalo nuligis la decidon de magistrato en Ljubljana en junio 2009, kiu volis doni al nova s...3 months ago
-
-
[pola] Znają język, który łączy narody - 26.02.2011 Retrevuo "Ożyrardów". Artikolo de Mateusz Modrak pri Esperanto, kie ankaŭ estas menciita 96-a UK. Teksto de la artikolo: http://www.ozyrardo...10 months ago
-
-
-
-
LA MOVADO «RENOVIĜO EN LA SPIRITO» - La katolika movado «Renoviĝo en la Spirito», konata ankaŭ kiel «Karisma Renoviĝo», formiĝis en Usono en la sesdekaj jaroj, post la Koncilio Vatikana dua, k...3 years ago
-
Info - Questa pagina è un esempio di una pagina di WordPress, puoi modificarla per inserire le informazioni su di te o sul tuo sito in modo che i lettori sappiano...4 years ago
-
Angasolka, la bajkala hotelo - Informo Hotelo «Staraja Angasolka» («Malnova Angasolka») lokiĝas en potoreska loko sur bordo de lago Bajkal. Origina naturo, belaj montaraj vidindaĵoj, ma...1 week ago
-
Plia usona filmo kun Esperanta parolo - En la jaro 2011 aperis la ekscentra usona sciencfikcia hororfilmo "Atako de la lunaj zombioj", kiu estis tradukita kaj dublita al Esperanto laŭ la iniciato...4 days ago
-
Planto de la semajno 5/2012: erodio duobla - Duobla erodio (Erodium cicutarium) estas okaza herbo en suda Finnlando, tamen preskaŭ ĉiujare trovebla ie en Helsinko.5 days ago
-
-
-
-
-
Bonvenon! - Jen la ĝeneralaj novaĵoj kiuj estas al la unua paĝo de la Interreto en Esperantio. Ĉiuj tiuj informoj originas el la precipaj blogejoj kaj retejoj tra la ...2 years ago
Radio kaj Podkastoj
- Esperanto Retradio - Aŭstriaj podkastoj kun skribaj tekstoj
- Parolu Mondo - Radio Bona Novaĵo. Podkastoj el Brazilo
- Pola Retradio en Esperanto - Kontinuo de Pola Radio per podkastoj
- Polskie Radio - Malnovaj podkastoj de Pola Radio en Esperanto
- Radio Aktiva - Interesaj podkastoj el Urugvajo
- Radio CD1D - Podkasto kun esperantlingvaj kantoj kaj muziko
- Radio Esperanto - Rusiaj podkastoj el Kaliningrado
- Radio Havano, Kubo - Radio disaŭdigoj kaj podkastoj
- Radio Vatikana en Esperanto - Radioprogramoj kaj podkastoj
- Radio Verda - Podkastoj el Kanado
- Radio Ĉerizo - Podkastoj el Japanio
- Varsovia Vento Elsendoj - Podkastoj de Pola Esperanto Junularo
- Vilinkosmo - Aŭskultu senpage la muzikon de Vilinkosmo el Francio
- Voĉoj el Japanio - Aliaj interesaj podkastoj el Japanio
- ZZZ en Esperanto - Australia, el Viktorio. Ĉiuj lundoj de 13 horo - 14 horo (EST)
- Ćina Radio Internacia - Disaŭdigoj de la Ĉina ŝtata radio kaj podkastoj
Plej Polpularaj Artikoloj
-
Adiaŭ kara frato! Vi ĉiam restos en la kora memoro de tuta via familio, kaj de ĉiuj viaj multaj geamikoj kaj gekonatoj kaj en Aŭstralio ...
-
Antaŭ rapide alpaŝantala Nova Jaro 2008, mi bondeziras al ĉiuj ĝuoplenan, ĝojan, prosperan kaj feliĉan Novan Jaron 2008 kaj la feliĉoplenan ...
-
Samir Ribic eltroviĝis kaj estas bonsana kaj bonfarta. Mi do rapidas korekti la antaŭe skribitan informon. Okazis ke S-ro Marian Zdankowski ...
-
Hodiaŭ ni aliĝas al la tutmonda protesto kontraŭ cenzurado de la Interreto per la Usonaj ŝtataj aŭtoritatoj. Sube vi povas legi la komunika...
-
STRIKO: Fejsbuko kontraŭ cenzuro de la Interreto Polaj uzantoj de "Facebook" estas kontraŭ cenzurado de la Interreto kaj ne konsentas je ti...
-
Ĉu vi dezirus legi ĉiutage freŝan kronikon Esperante? Apartenis al miaj senĉesaj revadoj fondi esperantlingvan informservon, kiu tema...
-
Fonto: Prawy.pl Esperantigita per: Zbigniew Wybraniec Ĉu la Pola Registaro Volas Rompi Polan Konstitucion? Francio kaj Germanio estas la...
Pri Mi
- Zbysz Holasa
- Alice Springs, NT, Australia
- Zamieszkały w Centralnej Australii, w południowej części Terytorium Północnego Australii. ------------------------------------------- Loĝanto de la Centra Aŭstralio, suda parto de la Norda Teritorio de Aŭstralio ------------------------------------------- Living in Central Australia, the far southern part of Northern Territory.
UNIVERSALA VIVO-LIGO
Subtenas rajtojn al libera esprimado sen iuj ajn "Politikaj Korektecoj".
22/01/2012
STRIKO:
Fejsbuko kontraŭ cenzuro de la Interreto
Polaj uzantoj de "Facebook" estas kontraŭ cenzurado de la Interreto kaj ne konsentas je tio ĉi ke, nia registaro subskribu la internacian interkomprenon ACTA. Ratifo de tiu ĉi dokumento estos la komenco de la fino de la libereco en la Reto - ili substrekas, kaj alvokas al protesto en kadroj de la evento "Ne por la ACTA - mi ne konsentas je subskribo de tiu ĉi interkonsento per Pollando." - "Nie dla ACTA - nie zgadzam się na podpisanie umowy przez Polskę".
"La 26-an de Januaro reprezentantoj de la Pola Registaro subskribos ACTA (Anti-Counterfeiting Trade Agreement), la ekstra-ordinare kontraŭversian internacian interkonsenton, kiu en-gvidos drastajn ilojn servantajn al ŝirmado de la intelekta proprietaĵo kaj limiganta liberojn en la Reto. Ne permesu, ke falu eĉ ombro de la internacia cenzurado je la Interreto!" apelacias ĉe la Fejsbuko la iniciatantoj de tiu ĉi evento.
https://www.facebook.com/events… .
Samtempe ili ankaŭ eksplikas kiel protesti:
1. Partoprenu en la evento.
2. Sciigu siajn gekonatojn
3. Gvatu kurantajn okazaĵojn ĉe la paĝo "Nie dla ACTA": https://www.facebook.com/NIEdla…
4. Subskribu la peticion: http://www.petycjeonline.pl/pet… - informas..
La striko komencis ĵaŭde kaj daŭros ĝis la 26-a de Januaro. Strikas jam pli ol 45 mil da. polaj uzantoj de "Facebook".
Protestantoj ne allasas iluziojn: "Ne tiumaniere oni detruas la piratadon, Sinjoroj. Kaj verdire - tio ĉi en la realeco ne sukcesos! Ĝi estas la "batalo kun la mueliloj", en kiu suferos NUR la senkulpaj homoj" - skribas Maciej. Subtenas lin Bartek: "Kaj tiel, el unu jaro al la alia, opli kaj pli ili limigados będą ograniczać niajn civitanajn liberecojn... Ni devas kontraŭbatali tion ĉi, ĉiel kiel ni nur povas!". Sur la paĝo de tiu ĉi evento estas dekoj da similaj komentaroj.
Ĉu vi aliĝos al la striko?

NE POR LA ACTA!
| Reagoj: |
18/01/2012
Hodiaŭ ni aliĝas al la tutmonda protesto kontraŭ cenzurado de la Interreto per la Usonaj ŝtataj aŭtoritatoj. Sube vi povas legi la komunikaĵon de la Angla Vikipedio, tia kia ĝi estas prezentita ĉe la wikipedia(en) versio. La anglalingva teksto troveblas per akllako de la titolo por iri rekten al la anglalingva originalo, aŭ elektu el la lingvolisteto ĉe la kapo de la artikolo mem!
Admin
-----------------------------------------------------------------
Anti-SOPA forŝalto de la Anglalingva Vikipedio
Al: La legantoj kaj komunumo de la Angla Vikipedio. De: Sue Gardner, Ekzekuta Direktoro de Wikimedia Foundation Dato: Januaro 16, 2012
Hodiaŭ, la Vikipedia komunumo anoncis sian decidon forŝalti la Anglalingvan Vikipedion por 24 horoj, tutmonde, komence de la 05:00 horo UTC Merkrede, la 18-an de Januaro 18 (vi povas legi (anglalingvan) ("deklaron de la la Vikimedio Foundacio ĉi tie"). La forŝalto estas la protesto kontraŭ la proponita leĝfaro en la Usono — La "Stop Online Piracy Act (SOPA)" en "U.S. House of Representatives", kaj la "PROTECT IP Act (PIPA)" en la Usona Senato — kiuj, se aprobite, povus serioze damaĝigi la liberan kaj malferman Interreton, inkluzive de la Wikipedio. Tio ĉi estos la unua fojo iam ajn, ke la Anglalingva Vikipedio prezentis iun tiu-aspektan publikan proteston, kaj tio ĉi ne estas la decido kiu estis farita senpripense kaj leĝere. Jen estas kiel ĝi estas priskribita per triopo de la Wikipediaj administrantoj kiuj formale organizis la komunuman diskuton.
El la "publika anonco", signita per la; User:NuclearWarfare, User:Risker and User:Billinghurst:
| En aliaj lingvoj: | English • Català • Français • Polski |
|---|
El la "publika anonco", signita per la; User:NuclearWarfare, User:Risker and User:Billinghurst:
-
- Opinio de la komunumo de la Anglalingva Vikipedio estas tiu ke ambaŭ tiuj ĉi leĝproponoj, se aprobitaj, estus katastrofaj por la libera kaj malferma reto.
-
- Dum la lastaj 72 horoj, pli ol 1800 Vikipedanoj kuniĝis por pridiskuti proponitajn akciojn kiujn la komunumo povus voli antaŭpreni kontraŭ la SOPA kaj PIPA. Fakte, tio ĉi estis la plej granda nombro kaj nivelo de partoprenaj nombroj en la komunuma diskuto iam ajn vidita ĉe la Vikipedio, kio ilustras veran nivelon de la koncerniĝo kiun la Vikipedanoj sentas pri la proponita leĝfaro. La superrega plimultego da partoprenantoj subtenas komunuman akcion por kuraĝigi eĉ pli grandan publikan akcion en la respondo je tiuj leĝproponoj. El inter la proponoj konsiderataj per la Vikipedanoj, tiuj ĉi kiuj rezultiĝu per la "forŝalto" de la Anglalingva Vikipedio, en konkordo kun similaj forŝaltoj je aliaj retejoj oponantaj al SOPA kaj PIPA, ricevis la plej fortan subtenon.
-
- Post la detala kontrolo pri tiu ĉi diskuto, la fermaj administrantoj prinotis vaste bazitan subtenon por tiu ĉi akcio de la Vikipedanoj tra tuta la mondo, ne nur en la Usono. La fundamenta malkonsento pri la globskala fermo venis ĉefe de tiuj ĉi kiuj preferis ke tiu ĉi forŝalto estu limigita al legantoj el la Usono, kun cetero de la mondo vidanta nur simplan flag-noton anstataŭe. Ni ankaŭ notis ke ĉirkaŭ 55% de tiuj ĉi kiuj subtenis la forŝalton preferis ke ĝi estu ĝuste la tutgloba, kun multaj indikantaj koncernojn pri la similaj leĝfaroj en aliaj nacioj.
-
- Ni dependas je la la leĝa infrastrukturo kiu faras tion ebla ke ni funkciu. Kaj ni dependas ankaŭ je la leĝa infrastrukturo kiu allasas aliajn retejojn gastigi la uzanto-kontribuan materialon, ambaŭ, kaj la informon kaj la esprimon. En plej multaj kazoj, la Vikimediaj projektoj estas organizantaj kaj sumigantaj kaj kolektantaj la mondan scion. Ni metas tion en la kunteksto, kiu ebligas al la homoj povi tion sencohave kompreni.
-
- Sed tiu ĉi scio devas esti ie publikita por ke iu ajn trovu kaj uzu ĝin. Ĉie kie ĝi povas esti cenzorata sen ĝusta procedo, ĝi damaĝigas la parolanton, la publikon, kaj la Vikimedion. Tie kie vi povas paroli nur tiam kiam vi havas sufiĉajn rimedojn por kontraŭbatali leĝajn ĉalenĝojn, aŭ se viaj vidpunktoj estas antaŭ-aprobataj per iuj kiuj tiujn rimedojn havas, nur la sama malvastrigarda kompleto de ideoj jam popularigataj kontinuos esti la sola ĉio al kio iu ajn havos iun ajn signifan alireblecon.
Kiel Kat, kaj cetero de la Vikimedia Fundaĵ-teamo, mi komencis pli kaj pli pensi pri la publika voĉo de la Vikipedio, kaj la bonvolo kiun homoj havas rilate al la Vikipedio, kiel la rimedo kiu volas esti uzinda por bonfaro de la publiko. Legantoj fidas la Vikipedion ĉar ili scias ke spite de ties kulpoj, la koro de la Vikipedio estas en la ĝusta loko. Ĝi ne celas mon-preĝ-igi ilin, aŭ kredigi je iu partikulara aĵo, aŭ vendi al ili iun produkton. La Vikipedio ne havas iun kaŝitan agendon: ĝi nur volas esti helpa
Tio ĉi estas malpli vera pri aliaj retejoj. Plimulto estas komerce motivita: ilia celo estas fari la monon. Tio ĉi ne signifas ke ili ne havas la deziron fari la mondon esti pli bona loko - multaj tion volas! - sed tio ĉi signifas ke iliaj pozicioj kaj aktoj devas esti komprenitaj en la kunteksto de la konfliktantaj interesoj.
Mi esperas ke kiam Vikipedio fermiĝos la 18-an de Januaro, la homoj komprenos ke ni faras tion por niaj legantoj. Ni subtenas ĉies rajtojn de la libereco de pensado kaj de la libereco de esprimado.Ni kredas ke ĉiu devus havi la ating-eblecon al la eduka materialo kun la vasta gamo da subjektoj, eĉ se ili ne povas pagi por tio. Ni kredas je libera kaj malferma Interreto kie la informo povas esti kundividata sen malhelpaĵoj. Ni kredas ke la novaj proponitaj leĝoj kiel SOPA kaj PIPA, kaj aliaj similaj leĝoj diskutataj en kaj ekster de Usono - ne progresigas la interesojn de la ĝenerala publiko. Vi povas tralegi tre bonan liston (a very good list) de la kaŭzoj por oponi al SOPA kaj PIPA ĉi tie, ĉe "Electronic Frontier Foundation".
Kial tio ĉi estas la globskala akcio, preferata de la nur-Usona? Kaj kial nun, se iom da Usonaj leĝfarantoj okazas esti en la taktika malantauiro pri la SOPA? La realeco estas tio ĉi ke nie ne pensas ke SOPA estas (vere) deiranta, kaj la PIPA plu restas tute aktiva. Eĉ pli, SOPA kaj PIPA estas nur la indikiloj de la multe pli vasta problemo. Tra tuta la mondo ni povas vidi konstruadon de la leĝfaro intencita por batali kontraŭ la interreta piratado, kaj por reguligi la Interreton per aliaj manieroj, kio damaĝas la Interretajn liberecojn. Nia koncerniĝo etendiĝas post la SOPA kaj PIPA: ili estas nur parto de la problemo. Ni volas la Interreton resti libera kaj malferma, ĉie, por ĉiu.
Aŭdebligu vian voĉon!
Sue Gardner,
Executive Director, Wikimedia Foundation
| Reagoj: |
30/12/2011
Ĉu vi dezirus legi ĉiutage freŝan kronikon Esperante?
-------------------------------------------------
Kaj jen sube estas la unua, ekzempla artikolo de tiu nia amiko el Ĉinio laŭ mia opinio treege interesa. Fakte, mi kun ioma miro legis ĝin, ĉar ja tuta okcidenta hura-propaganda ĵurnalismo eĉ ne flustretris pri tio ĉi ke Rusio iĝis membro de la MKO. Jen estas la veramo de la okcidenta ĵurnalismo.
Mi kredas ke certe oni valoras vidi ofte lian blogon ĉe Ipernity sub la provizita sube adreso: http://www.ipernity.com/blog/jianping
Z. Wybraniec ----------------------------------
MKO oficiale aprobis aliĝon de Rusio
La 16-an de decembro en Ĝenevo okazis la 8-a ministro-nivela konferenco de Monda Komerca Organizo, kiu oficiale aprobis la aliĝon de Rusio al Monda Komerca Organizo. Per tio Rusio metis finan punkton al sia 18-jara peticiado por aliĝi al la organizo. En la sama tago rusa prezidento Dmitrj Medvedev mesaĝis al la konferenco por esprimi sian dankon.
Pascal Lamy, ĝenerala direktoro de Monda Komerca Organizo, esprimis, ke la aliĝo de Rusio al Monda Komerca Organizo estas historia momento por Rusio mem kaj por la mekanismo de plurlatera komercado. Li esprimis ankaŭ, ke de nun Monda Komerca Organizo kovras 97% de la tutmonda komercado. 30 tagojn post la aprobo de la interkonsento Rusio oficiale fariĝos membro de Monda Komerca Organizo.
Samtage Dmitrj Medvedev sendis telegramon al la ministro-nivela konferenco de Monda Komerca Organizo, esprimante sian dankon al la konferenco pro aprobo de rusa aliĝo al la organizo. Li diris, ke la rusa aliĝo realigos duoblan gajnon de Rusio kaj ĝiaj kunlaboraj partneroj.| Reagoj: |
25/12/2011
Karaj Samsekvantoj vizitantoj kaj subskribantoj de La Praktiko kaj Universala Vivo Ligo
Bonvolu akcepti la plej korajn kaj sincerajn bondezirojn de la feliĉa, gaja kaj memorinda Kristansko de la aministra teamo, kunkreantoj kaj kunverkantoj de La Praktiko.
De mi mem, bonvolu ĉiuj akcepti la bondezirojn de la memorinda festanado, kaj ĉion bonan, prosperan kaj prosperigan en la cetero de ĉi tiu jaro 2011, kaj la egale feliĉan kaj prosperan Novan Jaron 2012. Fakte, eĉ pli bonan, kaj pli feliĉan ol ĉi tiu, kun plenumo de ĉiuj viaj sekretaj revoj kaj deziroj.
Zbigniew Wybraniec
| Reagoj: |
14/12/2011
La Praktiko iomete ŝanĝis.
Mi decidis ŝanĝi iom kaj plibonigi la aspekton de La Praktiko per aldono kaj ŝanĝoj de kelkaj ties elementoj. Provizore mi aldonis iom da novaj konektiloj kaj novan sekcion Radio en Esperanto. Nun vi povas trovi senperajn konektilojn ne nur al Pola Retradio en Esperanto kaj la Aŭstria, Esperanto Retradio, kiel ĝis nun, sed ankaŭ al pluraj aliaj radio-stacioj kaj podkasto-stacioj el diversaj landoj de la mondo kaj diversaj kontinentoj. Mi certas ke tiujn ĉi novajn ŝanĝojn ŝatos ĉiuj niaj subskribintoj.
La Administranto
| Reagoj: |
06/12/2011
Zbigniew Wybraniec
Nuna esperantismo el la Universala Vivo Ligo perspektivo
Ĵus antaŭ nelonge mi trovis sufiĉan tempon por tralegi artikolon verkitan de S-ro Trevor Steele, pri la Aŭstralia Kongreso de Esperanto en Adelaide – Sud-Aŭstralio. Mi ankaŭ tralegis kelkajn komentojn, inter ili tiun de Trevor mem, kiu esprimis la esperon trovi ankaŭ la kontraŭopiniajn komentariojn. Nu... Jen estas unu...
Mi konas Trevor de multaj jaroj, kaj ni ĉiam estas bonaj amikoj. Mi ankaŭ bone scias pri lia granda sindono al la Esperanto movado. Bedaŭrinde, ne nur sindono de la movadanoj konstruas tiun ĉi movadon sed ankaŭ multaj, ŝajne pli gravaj de ĝi mem, eksteraj, sendependaj de ĝi mem faktoroj.
Mi tute konsentas kun Trevor ke la "Interna Ideo" ludis gravan rolon en tiu ĉi movado por longa tempo. Tiu Interna Ideo tamen, ŝajnas esti nun transirinta jam preskaŭ tute en la historion. Simple, la Interna Ideo estis dum lastaj tempoj tro grave misinterpretata, misuzata kaj misprezentata, akorde al la nuntempaj obskuraj, abomenaj Politikaj Korektecoj... Tio ĉi estas ĝuste tio kio mortigas movadon gviditan per la Universala Esperanto Asocio. Krom tio ĉi, ĝi transformiĝas pograde je io tute nova, pli fleksebla, pli pragmata kaj praktika, pli facile aplikebla en la homa vivo dum la nuna tempo.
"La Interna Ideo" sonas nun al multaj homoj simple naiveca, eĉ ridinda, en la kuntekstoj kaj realecoj de la moderna vivo, videblaj ja ĉie per ĉiuj...
Nuntempe, la eventualajn novajn adeptojn, tamen depuŝas de la Interna Ideo de Esperanto ne nur ties naiveco sed, eĉ multe pli ol tio - kio estas ja ankoraŭ iel digestebla al plimulto - la manipulema, fanatika sinteno de granda proporcio da ties ne komprenantaj ĝin konfesantoj. Aliajn depuŝas troa "inkluzivismo" - kie homoj el la cirkloj tute eksteraj, eĉ fremdaj al la Eo-movado, ŝajnas esti traktataj aŭtomate kiel iuj "universalaj aŭtoritatuloj pri ĉio", inkluzive de la lingvo mem kun ties movado, pri kiuj ambaŭ ili scias praktike nenion. Fakte, tute ne rare ili eĉ apenaŭ kapablas mis-prononci kelkajn vortojn en ĝi, kaj eĉ tion ofte, sen eĉ kompreni kion ili eldiras.

Sekve de tiaj sintenoj, estiĝis iu stranga, fremda al Eo-ideo ESTABLISTARO. Plej ofte, tio ĉi estas la ELITARO kaj ELITISMO preskaŭ ekskluziva nur al tiuj ĉi kiuj havas iun establistaran titolon aŭ pozicion – eĉ se la plej etsignifan – kaj kiuj ankaŭ havas malmulton komunan kun Esperanto (estante iu obskura, nebula politikularo). Nu... neniu kapabla pensi logike homo pretas akcepti tion kiel io normala kaj observinda. Krome, krom sektismo, tio senpere fortimigas ĉian pensantan personon.
En tia kaduka, maljusta, sendirekta, malpraviĝinta pensosistemo kaj filozofio, plej ofte estas tute ne grava kia estas nivelo de scio de la lingvo, kaj tiu de la Eo-movado mem eĉ malpli. Sole kaj nure la TITOLO gravas...
Tute do nature, pli kaj pli da membroj preferas voti per siaj piedoj kaj foriri, aliaj plu restas pro la sento de lojaleco, sed senaktiviĝas. Sekve, la movado stagnas.
Pluajn aliajn depuŝas la klare observebla ĉielatinga nivelo da nepotismo, kombinita kun la menciita, kaj ne malpli klare perceptebla sektisma etoso. Ĉio tio ĉi estas multe tro ekzista en la "Esperantismo fare de UEA. Tio ĉi ja, nek iam ajn estis, nek iel ajn estas ankaŭ nun tio ĉi, kion la aŭtoro de la Interna Ideo (Dro. Esperanto) intencis kiam fundi ĝin.
Tiuj ecoj de la nuna "esperantismo" klarvideblas ankaŭ en pluraj esperantistaj ĵurnaloj kaj bultenoj, kio ankaŭ karakterizas la blogojn kaj retejojn plej proksime konektitajn kun UEA.

En pluraj komentoj kaj artikoloj mi trovis mirinde riĉan kvanton da diversaj, manipulistaj kaj tipe etikedemaj elpensaĵoj, kiel ekz. la "raŭmismo", kaj ĉio tio cirkulas ĉirkaŭ la sama, kore amata per la elitaro rigida sinteno rilate al la Eo-movado, nome, ke ĝi nepre kaj senkondiĉe devas esti nure kaj sole diktatoreca, gvidita per iu nebula kaj obskura, establistaro, kiel ĝis nun. Oni kredas tie ke, ĝi devas esti centre direktata kaj diktata per tiu kaj tia organizo - nepre, neniel kaj neniam ŝanĝeble...
La nuntempa Eo-movado konsistas, ĉu ili volas tion aŭ ne, el la suverenaj individuaj personoj, la homoj libere pensantaj kaj agantaj laŭ sia propra volo kaj deziroj, kio estas tie - ĉe UEA kaj la skizofrenia "Esperanto Civito" - simple kaj absolute eĉ ne pripensebla. Sed, tiuj kaj tiaj ĝuste estas kurantatempe ĉefaj realecoj de la mondo, kaj tia ĝuste estas la strukturo de la moderna, Malferm-Fonta ("Open Source"), mondskala komunikado kaj realeco de diversaj sociaj movadoj ĉie, la senpera Interreta kaj multmedia komunikado, studoj, instruado, ktp.
Mi komprenas ĉi tie ke unue la UEA-n, kaj aliflanke la Esperanto Civiton kun ties, ambaŭ, frenezaj ideoj kaj sintenoj en kaj al la Esperanto movado ne plu havas ŝancon kontinui en siaj kurantaj formoj. Laŭ iliaj sintenoj, alia ol laŭ nur ilia idearo Eo-movado ne ekzistas, laŭ iliaj vidpunktoj, kaj ne rajtas ekzisti. Ili ne nur pensas tiel. Ili ankaŭ eĉ ofte kaj rekte tion konstatas kaj diversmaniere esprimas - ke alie ol laŭ ilia propra ideo ĝi simple ne rajtas ekzisti...

Nu... Jen do estas mia opinio, kiun Trevor sendube volus vidi, kvankam ĝi tute ne konsentas kun lia resumo de la movada san-kondiĉo de Esperanto kiel la tuto. Mi kredas ke ĝi tre sanas nun.
Antaŭ ĉio, oni devas lerni kaj kompreni tion ĉi bone ke: ne estas organizoj kiuj kreis homojn, sed la homoj kreis ilin, por sia utilo, kaj ne vic-verse. Tiam kiam ili ĉesas liveri al siaj membroj precize tion ĉi kion ili - tute ja prave -atendas, ili iĝas superflua ŝarĝo kaj estas deĵetataj pli aŭ malpli frue.
Tio ĉi estas ĉefaj funkciado-principoj de ĉiu socio kaj socia grupo sendepende de sia aspekto. Kontraŭkaze, la homoj simple votas per piedoj, kaj forlasas ilin. Ĝuste tio ĉi okazas kaj enkadre de la gvidata per UEA movado esperantista, kaj ne malpli ankaŭ en la skizofrenia Esperanto Civito.

Kiam mi eklernis Esperanton, en la jaro 1973-a, mi sciis nenion pri tiu ĉi movado, kaj mi konis neniun esperantiston. Eble tio ĉi ke mi ne konis la movadon kaŭzis, ke mi tamen ellernis tiun ĉi lingvon, ĉar ĝi estas facila, kaj eĉ sen instruisto mi sukcesis ekposedi ĝi preskaŭ plene, jam post ĉirkaŭ du monatoj. Do, la tempo kaj facileco de la Esperanto ludis la rolon, spite de ĉio tio ĉi, kio alimaniere delogus min de la Eo-movado rapide, se mi scius pri ĝi pli multe antaŭ mi komencis lerni ĝin. Tio cetere ja okazis, tiel aŭ aliel, post pli ol 35 jaroj de mia, iam tre intensa, kaj tre sindona agado en kaj por ĝi...
Mi iĝis la esperantisto ĉefe pri tio ĉi, ke mi nenion sciis pri la internaj reciprokaj bataloj kaj la eterna "ismado", kune kun la NEPOTISMO interne de ĝi, kombinita kun (tiam ankoraŭ zorge kaŝata) ESTABLISMO, kaj ĉio tio miksita kun "miliono" da frakcioj, enkadre de kelkpersona klubo-membraro, tie aŭ alie. Nome, la junan homon la Interna Ideo allogis min per si, kaj longe tenis en la vicoj de la gesamideanoj, sed nun jam ne tiom junan kaj naivan, ĝi ne plu povas teni povinte oferi dum tiom multaj jaroj treege malmulte el inter ĉiuj siaj promesitaĵoj. Kontraŭe tamen ĝi, tre ofte prezentadis sian alian flankon. Ne tre belan, kredu min! Ĝis unu tagon, unu fojo okazis esti fine la "unu fojo tro" por plu elteni kaj suferi ĉion tion. Ĉiu pacienco havas siajn limojn...

Nu, sed tio ĉi estis antaŭ sufiĉe longa tempo. Kiam mi estis komencanto, en Krakovo, tiam mi renkontis ankaŭ unu tre interesan homon, S-ron Jerzy Kowalski. Li bonege sciis la lingvon, sed ankaŭ konis ne malpli bone la Eo-movadon, kaj kapablis peri al mi sian propran bacilon de sia ĉiam freŝa kaj entuziasma idealismo, eĉ spite de sia serioza malsano. Nu... tiu idealismo estis ja tute natura en la junaĝa, ofte naiva, ankoraŭ nesperta kaj facile impresebla tiam junulo... Sed, tio ĉi ja pograde ŝanĝadis dum jaroj, ĝis la nuna stato, ke mi jam ne plu jam estas tre interesita pri la esperantistaj renkontoj, kun la sola escepto por iri fojfoje por renkonti kelkajn malnovajn geamikojn, kun kiuj mi pli preferas, cetere, renkontiĝi ie ekster de la et-kluba etoso, private. Antaŭ ĉio tamen, tutcerte ie ekster de la hura-esperantismo...
Tial do, iuj povas nomi min la kabeiĝinto, pri kio mi cetere estus fiera ekscii, se ne estus kontraŭe pro la fakto ke ja tiel ne estas. Unu el inter la plej brilaj kaj fruktodonaj por la Eo-movado, frua Pola esperantisto, esperantlingva verkisto kaj tradukisto, Kazimierz Bein (Kabe), tute deiris de la esperantismo. Li ĉesis verki ion ajn, kaj ne plu volis kontakti iujn ajn movadanojn, evitante iujn ajn esperantistajn kontaktojn.
Kiel lia samnaciano – li estis ankaŭ Polo – post nur ioma esplorado, mi havis okazon konatiĝi pri kelkaj faktoj pri li, en nia komuna Pola nacilingvo, inter aliaj el la ekster-esperantistaj fontoj flanke eksplikantaj kial li forlasis la movadon. Por li persone, tio ĉi estis tre gravaj, tre validaj kaŭzoj el la morala kaj etika vidpunktoj krom aliaj kaŭzoj pli personaj, kaj fakte ne tre diferencaj de tiuj ĉi kiuj kaŭzas ke multaj esperantistoj forlasas UEA-n ankaŭ nuntempe, pli kaj pli amase.

Bedaŭrinde mi ne povas tamen konsideri min la Kabeiĝinto, ĉar mi ja plu tenas kontakton kun la Internacia Lingvo, de Dro. Esperanto, mi plu verkadas en ĝi kaj tradukas al kaj de tiu ĉi lingvo, krom redakti blogojn, retejojn kaj forumon en kaj ankaŭ pri ĝi. Mi ankaŭ plu renkontas volonte miajn malnovajn geamikojn esperantistojn, kaj interrete kaj persone, kun kiuj mi ĉiam ĝuas iom paroli en tiu ĉi bela lingvo. Eĉ pli, mi eĉ fojfoje instruadas ĝin tie aŭ alie... Mi tamen faras ĉion tion, sole laŭ mia propra vidpunkto, laŭ mia propra kompreno de la movado kiel la socia ento kaj, laŭ mia propra logiko, pragmata kaj praktika, neniel iu hura-idealismo, neniel laŭ iuj skizofreniaj, ekstremismaj komprenoj de ties utilo homaro kaj la individua persono, kiel tio ĉi estas plu oferata kaj diktata al sia membraro senŝanĝe per UEA kaj la "Esperanto Civito"...
Mi ne konsideras min tamen esti, esperantisto laŭ la kompreno de granda nombro da diversaj seriaj "ismistoj" en la movado sub gvido de la UEA, kune kun ties naciaj branĉoj, krom nur kelkaj fakaj branĉoj, nek laŭ la vidpunkto de la Esperanto Civito, kun similaj, kaj ofte eĉ pli malbonaj sintenoj.
Mi trovis iam ke mi jam vere havis tro-plenon da "verda papismo" de unuj, kaj la blinda ideismo kaj diversaj idiotismoj de aliaj hura esperantistoj en mia vivo, por plu povi toleri tion... Dum tuta mia vivo kiel la esperantisto mi neniam vere trovis en la "Internidea" Eo-movado sub la gvido de UEA ion ajn el tio ĉi, kion oni ĉiam kaj senĉese promesadis diversmaniere sed neniam plenumis.
Mi do decidis "fari tion mem" por helpi ĝuste tiujn ĉi kiuj simile pensas kaj fine ek-troviĝis sur la same stranga, plurvojen direktiĝa elira disvojiĝo, ne sciante kiun pluan movdirekton elekti de tiu loko.
Tiel naskiĝis ideo de la Universala Vivo Ligo, inicie komencita per mi kun mia, antaŭ nelonge forpasinta, frato Tadeusz kaj kelkopo da aliaj geamikoj, tute per kaj en la sendependa, Interreta sistemo, kie la Esperanto servas laŭ sia originala destino, kiel utila, ĉar facile lernebla kaj instruebla ponto-lingvo, en la tute ne esperantista organizo kun la pragmata, praktika kaj utileca karaktero.

Kaj simil, faras pli kaj pli multaj aliaj malreviĝintoj per tiu ĉi movado, al kiuj la Eo-movado sub la gvido de UEA okazis esti la senutilaĵo, fojfoje eĉ rekte damaĝiga ŝarĝo, sen praktika utilo por la personoj kiuj ne havas la monon aŭ ambaŭ, kaj la monon kaj la tempon por vojaĝi... Tio ĉi estas cetere la sola plej granda utileco de Esperanto ĝis nun. Bedaŭrinde tamen. Ĝi en tiu ĉi kazo utiliĝas nur tiam kiam oni havas kaj la monon kaj la tempon. Fakte, tiu ĉi kiu ilin ambaŭ ne posedas, tiu ĉi tiun utilon sperti ja ne povas.
Tamen... Dum kelkaj lastaj jaroj, la granda disvastiĝo kaj evoluo de la Interreto faris kaj plu faras la Internacian Lingvon atrakcia kaj lerninda por pli kaj pli multaj homoj tra la mondo.
Mi kredas ke ĉia burokrata tirkestumado, kaj etikedado ĉiam gvidas al nenio, kaj servas nur malŝparon da tempo. Se iu estas grafo-maniulo, kiu cetere estas klasika kazo de kelkaj konataj al ĉiuj samlingvanoj "verdaj papoj", kaj aliaj similaj karikaturaj karakteroj, tiu povas perdi sian tempon por tiaj utilaj por neniu grafo-maniaj eseoj. Plimulto da normalaj homoj havas antaŭ ĉio siajn vivojn kaj siajn familiojn por prizorgi, ĉar neniu tion por ili faros.
Kaj pri la damaĝaj eblecoj de tia ĝuste movado mi prinotas kaj atestas kun tre pura konscienco, speciale pro la okazinta, ĵus antaŭ nelonge, kazo de mia proksima amikino, fervora kaj treege sindona esperantistino jam de sia infanaĝo, kies sanstato estis serioze senbalacigita por ioma tempo, precize pro tiuj kaj tiaj ĝuste kiel priskribitaj, sendankemaj, krudaj, eĉ kruelaj kaj sen-civilizitaj, rekte eĉ primitivaj ecoj de tiu movado sub la gvido de UEA.
Kaj cetere, mi ja tute ne devas zorgi pri iu kadukiĝanta organizo kiu spite de ĉiuj kontraŭ-faktoj, konsideras esti sia vivbezona nepraĵo, aŭ iu nekomprenebla devo, dungi plentempan direktoron de sia centra oficejo (Tro ofte kondutantan sin kiel mastro kaj sinjoro de movadanoj, cetere neniam lin elektintaj por tiu posteno, sed spite de tio estantaj liaj, ne-laŭvolaj, dungantoj). Kaj ĉio tio ĉi okazas en la speciale malfavora financa situacio, kiu forte sugestas neceson deiri de tiu malŝpara kaj prodiga praktiko kaj lasi la oficejon sub la zorgo de la volontula servo, kion cetere faras tre bonsukcese cent-miloj, da similaj kaj ofte eĉ multe pli grandaj organizoj tra tuta la mondo...
UEA ne estas privata kompanio, por esti kiel ĝi kondukata, ĝi estas la Senprofita Organizo, kaj fakte ne rajtas fari kion ĝi faras, speciale tiam kiam ĉi-ĉio restas tute sen iu ajn efikeco de la privata kompanio kaj nur prodigas ŝparaĵojn kaj financajn rimedojn de la organizo. La struktura rigideco kaj senmovebleco, kun la manko da flekseblo estas ĉefa kaŭzo de kadukiĝo, kaj konstanta ĉiujare pli kaj pli granda kadukiĝado de la strukturoj de UEA je ĉiuj ties niveloj.
| Reagoj: |
06/11/2011
Per: Z. Wybraniec
La ILo demonstras sian utilecon kiel interligilo inter la popoloj kaj kulturoj. Jen ankoraŭ unu ĉarma animigita filmeto, trovebla ĉe la Mondeto. Ĝi estas duoblita en Esperanto kaj skribe kaj voĉe. Kvankam miaopinie, kaj la voĉkvalito kaj pronockvalito devus esti plibonigita, tiu ĉi filmeto estas tamen komprenebla kaj pli bonkvalitas ol pluraj aliaj kiujn mi jam vidis ĝis nun ĉe "YouTube". Gratulojn al ĉiuj ties aŭtoroj!
Mi ĵus ricevis la mesaĝon pri ĝi, enkadre de la "esperantoaustralia" Yahoo Grupo, fondita jam antaŭ sufiĉe longa tempo per la redaktorino de belaspekta kaj altvalora el ambaŭ, kaj utileca kaj arta vidpunktoj eduka blogo esperantista, Mondeto. Ĝi troviĝas ĉe la adreso: www.mondeto.com/
La aŭtorino de ĉi tiu blogo, kaj fondintino de la "esperantoaustralia" grupo, S-ino. Penelope Vos, estas bone konata, aktiva agantino en la esperantista kaj bahaista medioj de Aŭstralio, tre aktiva en la aŭstralia branĉo de ILEI, la Internacia Ligo de Esperanto Instruistoj.
Kvankam persone mi ne konsentas kun certaj politikaj elementoj kaj konstatoj en tiu ĉi blogo, precipe la globalismo, mi alte aprezas ties artan kaj edukan valorojn, kaj kvanton da laboro de S-ino. Penelope Vos, kiu elspezis multon da energio kaj laboro por fari kaj pluteni tiun ĉi retejon. En la rezulto, ŝia retejo estas laŭ mi unu el inter la plej belaj kaj atrakciaj aŭstraliaj retejoj. Gratulojn Penny!
Ĉi tiun fojon, S-ino. Vos, trovis ĉe "YouTube", kaj plusendis, ĉarman, porinfanan filmeton en la Internacia Lingvo, kiu speciale valoras pro tio ĉi ke ĝi tre taŭgas kiel la ekzemplo de ne-fanatika, praktika kaj utila informilo pri la Internacia Lingvo. Mi do prezentas (enkonstruas) ĝin ĉi tie.
Bonan spektadon!
Bonan spektadon!
| Reagoj: |
Subscribe to:
Posts (Atom)
Utilaj Ligiloj
- "Keyman" Esperanto klavaro de Pola Ĝeneraleduka Liceo
- Akvobrulaĵo Por Aŭtomobiloj
- Ambaŭdirekta Elektronika Esperanto Vortaro
- Babilejo de Esperlando
- Ediscio - Kreu vortarojn, terminarojn ktp.
- Eozilla
- Esperanto Klavaro por Vindozo
- Esperlando - Alternativaj Energioj
- Esperlando Librobutiko kaj Eldonejo
- Forumo de UVL
- Internacia Komerca Esperanto Federacio
- Interreta Esperanto Lingvohelpilo
- Interreta Lernolibro pri Pitono
- Konvertilo de Mezuroj Ĉe Via Krozilo
- Kurso pri tajpado - Klavaro
- La mondo en Esperanto Subtekste
- Multmedia Kurso de Esperanto por Memlernantoj
- Plurlingva Universale Lingvoinstrua Retejo
- Sciencteĥnika Interreta Esperanto Biblioteko
- Supersignu per Duoblilo - Senpera Elŝutilo
- Veromondo
- Virtuala Komunumo
- Ĉ - Duoblilo - la plej bona metodo por entajpi esperantajn literojn - ĉ