UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

May 23, 2008

Helpu viktimojn de la tertremo en Ĉinio

Jen estas anonco el www.edukado.net kie ĉinaj esperantistaj geamikoj petas helpon por la viktimooj de la ĵus antaŭ nelonge okazinta katastrofa tertremo. Jen sube estas pliaj detaloj.


Datoj: 2008-05-22 ĝis 2008-06-30
LANDO: Ĉinio
Loko: Beijing
Temo: Helpu al ĉinaj tertremviktimoj
Anoncanto: WANG Xigeng

tertremo yahoo.cn
Anonco: En la 12-a de majo okazis 8.0-granda tertremo en Wenchuan, gubernio de ĉina provinco Sichuan.
Ĝis la 22-a de majo, la tertremo kaŭzis morton de pli ol 52 mil homoj, inter la mortintoj pli multaj estas infanoj, maljunuloj kaj gelernantoj, kiuj estis en klasĉambro dum la okazo de tertremo. La domoj, vojoj, lernejoj, hospitaloj, fabrikoj ktp. estas detruitaj. Pli ol kalkulitaj 50000 homoj ankoraŭ estas sub la detruitaj konstruaĵoj.
Por pliaj raportoj, bv. alklaki: http://i.cn.yahoo.com/tertremo/blog/ kaj/aŭ vidi la fotoalbumon.

Por kondolencmesaĝoj bv. uzi la retadreson: tertremo(ĉe)yahoo.cn
aŭ la retpaĝon.

Ni, ĉinaj esperantistoj, deziras konstrui unu lernejon “ESPERO” en regino trafita de tertremo, helpi esperantist- kaj viktim-familianojn. Kontribuoj estas bonvenaj.

Por via laŭebla helpo, bv. ĝiri sumon al nia uea-konto: XWAN-Q aŭ peti mesaĝe la kontonumeron por ĝiri sumon tra banko "BANK OF CHINA BEIJING" rekte al Ĉinio.

Antaŭdankas vian helpon: WANG Xigeng
Kontaktadreso:
Tel: ++ 86 1391 1717 001
tertremo(ĉe)yahoo.cn
Adreso: Apartment 8-1-41, Jianguomenwai Diplomatic Compound,
No.1, Xiushuijie, Chaoyang District. Beijing, CN-100600, Ĉinio.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.