UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Apr 28, 2009

Nova Aliĝsistemo ĉe Pasporta Servo


Jen lasta anonco de la Pasporta Servo, la sola branĉo de UEA kiu agas ankoraŭ sufiĉe sendepende, tiel ke ke ĝi trovas apogon ankaŭ ĉe Universala Vivo Ligo. Kaj de mi mem persone jam de multaj jaroj. Mi alte rekomendas tiun ĉi valoran kaj interesan, bonkonatan en la movado, sendependan servon de Tutmonda Esperanto Junulara Organizo.

--------------------------------------------------------------

Karaj gastigantoj de Pasporta Servo,

Ni ĝojas ke ni povas prezenti al vi la aliĝsistemon al la nova Pasporta Servo!


Post plurmonata laboro la PS-teamo ĵus finpreparis la aliĝsistemon de
la nova retejo http://www.pasportaservo.org kaj por la unua fojo, ni petas vin plenumi anstataŭ la ĝis nun kutima papera aliĝilo la tutnovan retan aliĝilon. La reta aliĝo plenumas la
saman funkcion: Vi aperos kiel gastiganto de Pasporta Servo en la
PS-libreto, kaj en la nova retpagho www.pasportaservo.org.

Simple iru al www.pasportaservo.org kaj alklaku *Membriĝi,* supre en la paĝo.

Post plenigo de la kampoj kaj akcepto de la uzokondiĉoj, vi ricevos pasvorton en via retpoŝto. Per
ĉi tiu pasvorto vi povas eniri la paĝaron kaj poste aldoni detalojn
pri gastigado.

Ne forgesu eniri la paĝon post ricevo de la pasvorto kaj
tie aldoni la gastigo-detalojn, ĉar alikaze neniu povos kontakti vin
pri gastigo!

*Kiel mi aliĝu al la nova sistemo?*

Simple iru en la retejon www.pasportaservo.org
http://www.pasportaservo.org kaj klaku al ...

*Mi ja pretas aliĝi en la reto, sed tamen volas ke gastoj anoncu
sin telefone aŭ per paperletero. Kion fari?*

Tamen aliĝu en la reto, kaj simple indiku ke gastoj kontaktu vin
nur per telefono au paperposhto.

*Mi ne volas ke miaj telefonnumero kaj adreso aperu en la
interreto, ĉu mi tamen aliĝu?*

Senprobleme! Vi povas facile elekti ke viaj adreso kaj
telefonnumero ne aperos en la interreto, kaj ke gastoj kontaktu
vin per la retpaĝo sen vidi vian retadreson.


*Kiam malfermiĝos la nova retejo www.pasportaservo.org ?*

La retejo malfermighos laŭplane la 8a de majo.

*Mi faris eraron kiam mi entajpis miajn datenojn, aŭ poste
ŝanghis mian telefonnumeron. Kion mi faru?*

En la nova sistemo, tio ne plu estos problemo! Vi facile povas ensaluti kaj ŝanĝi viajn datenojn.

*Kiam aperos la papera eldono?*

Ĝi aperos komence de junio 2009.

*Ĝis kiam mi povas aliĝi por aperi en la venonta papera eldono?*

Ni petas ke vi aliĝu plejeble baldaŭ, sed almenau ghis la 17a de
majo 2009


*Mi volas aliĝi kiel gastiganto, sed preferas paperan aliĝilon.
Al kiu mi min turnu?*

Bv. sin turni al la Centra Oficejo de TEJO/UEA, Nieuwe Binnenweg
176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Vi povas ech aliĝi per telefono! Simple alvoku la Centran
Oficejon kaj petu la TEJO-oficejo dum ofic-horoj, lunde - vendrede
de 9a ĝis 16a, +31 10 43 6 1044

Kara PS-gastiganto, *ni multe dankas al vi pro via subteno de Pasporta
Servo*. Ankaŭ ni dankas al vi pro via pacienco, kiun ni postulis pro la
novprogramado de la retpaĝo. Ni esperas ke dank'al la nova teknologio
kaj via daŭra subteno PS havos prosperan estontecon.

Sincere salutas vin

Joop Kiefte, PS-komisiito
Gregor Hinker, prezidanto de TEJO

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.