Seksalloga vrakvenkintino kontraŭ gejoj diras al ili: vi bezonas Jezuon!
Carrie Prejean (foto. PAP/EPA)
Kiel raportas "Rzeczpospolita" (Ĵeĉpospolita):
La partoprenanta publiko entuziasme ovaciis ŝin EKSTARINTE, kiam dum la ĵus okazinta disdonado de la Premio de Kolombino, atribuata per usona Societo de la Dioglora Muziko, sur la scenejo en Nashville aperis 21-jara Carrie Prejean....
Prejean, iĝis ankaŭ stelulino de la Rok-Eklezio (Rock Church), administrata per nigrohaŭta pastoro Miles McPherson, iam fama futbolisto, kaj nun unu el inter frontaj kaliforniaj kontraŭuloj de la homoseksualaj "geedziĝoj".
Ili aperis kune en la televido. Dum la programo, pastoro demandis Carrie, kion ŝi volus diri al la ofendanta ŝin homoseksualista blogisto, Perez Hilton se ŝi renkontus lin persone. "Miss Kalifornia" respondis:
"Mi dirus al li: al vi estas bezona Jezuo!"
Nacia Organizo por protekto de la Geedzigo surbendigis reklameron kun ŝia partopreno, en kiu ĝi defendas Carrie kontraŭ atakoj de la gejoj kaj la maldekstrularo.
Dekstrula televido "Fox News" proponis al ŝi kondukadon de la matena programo. Estas rimarkinda, kiel fulmotondre rapidan karieron faras la konservativa fraulino.
Okazas kę la malferma esprimado de siaj pensoj - eĉ tiuj politike ne korektaj - foje estas profitiga. Kaj tio ĉi estas ankaŭ transkalkulata je la populareco kaj dolaroj. Unu kuraĝa frazo povas malfermi pordegojn al la famo...
Sed... tio ĉi tamen okazas en Usono. Tie, kiel tio ĉi estas videbla en la publika sfero, ĉiam ektroviĝas la loko por diferencaj vidpunktoj. En la Eurunio, almenaŭ en ties okcidenta parto, F-ino Prejean tutcerte ne havus tiel facilan vivon.
Anstataŭ esti en centro de la intereso, ŝi certe ektroviĝus tre rapide je ties marĝeno.
No comments:
Post a Comment
Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.