XIX-a Tutpollanda Festivalo de la Fremdlingva Kanto
Dum tiu ĉi, tute ja ne esperantista kulturaaranĝo en Wrocław (Vroclav) en Pollando okazis la Dek Naŭa jam Tutpollanda Festivaloo de la Fremdlingva Kanto, dum kiu vere belan kaj tre popularan kanton de John Lenon Imagu, "Imagine", prezentis en Esperanto egale bela kaj belvoĉa, juna pola kantistino, Sylwia Lipka. Tiu ĉi, popularega eĉ ĝis nun, kanto de la tragike mortinta angla kantisto, John Lenon, mortpafita per freneza spektanto,.estis prezentita dum tiu ĉi konkurso en Esperanto per la talentita, tre simpatia, juna kantistino.. Tio ĉi povas bone demonstri al multaj, tiel nomataj, aktivuloj esperantistaj kiun celon la Internacia Lingvo estis vere destinita servi, kaj kiel ĝi devus esti prezentata al la ĝenerala publiko, ekstermovade kaj altkvalite... Gi estas unu el multaj similaj aranĝoj, kun ties nombro kreskanta en tuta la mondo sen envolviĝo de iuj (elitistaj) "nepre" oficiale esperantistaj organizoj de iu ajn tipo... La Internacia Lingvo en ĉiuj tiuj kazoj servas ĝuste kaj precize tion ĉi kion ĝi delonge devus ĉefe servi, la homojn etendantaj la manojn al aliaj homoj, kaj komunikado reciproka, kaj senpera, inter la homoj. Aŭskultu ĝin do kaj aprecu ĝin rekte ĉi tie, ĉe La Praktiko:
aŭ eventuale, iru ankaŭ al tiu ĉi adreso ĉe YouTube: http://www.youtube.com/watch?v=X_FceHbhc-E&feature=related/ por spekti plurajn aliajn, egale belajn, kanzonojn de tiu ĉi simpatia kaj talentita juna pola kantistino.
No comments:
Post a Comment
Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.