
Laŭ la novaĵoj el Pola Pres-Agencio (PAP), en Centra Italio, regiono de Abruzio, tero plu tremadas kaj ankoraŭ pliigas la mizeron kaj malfeliĉojn kiuj frapis enloĝantojn de tiu ĉi regiono de Italio kun ties ĉefa afliktita urbo L'Aquila.
Krom detruo de L'Aquila, kelkaj aliaj italaj urboj en tiu ĉi regiono estis preskaŭ tute neniigitaj, estante preskaŭ tute egaligitaj kun la tersurfaco Nombro de la mortviktimoj de la lunda tertremo en Abruzia en la cenra Italio kreskis ĝis 291 - informis la presagentejo Ansa. En ruinoj de la studenta apartamentaro en la urbo L'Aquila oni trovis kadavron de virino. Ĉi-sabatan matenon oni ankaŭ notis tie sekvantan, pluan, sejsmikan tremadon; ĉi foje ĝi havis la forton de 3.3 gradoj en la Richter-a skalo.
No comments:
Post a Comment
Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.