Cirkulero de la nova AIS-prezidanto OProf. Hans Michael Maitzen
Estimataj, karaj samakademianoj,
jam ekde la komenco de la jaro AIS havas novan senaton, elektitan dum nia studad-sesio SUS-32 en Sibiu-Hermannstadt (RO). Ĝi gvidos la akademion ĝis la fino de la jaro 2015. La novaj, parte ankaŭ malnovaj senatanoj estas la profesoroj Fössmeier, Poláková, Quednau, Wickström kaj mi kiel prezidanto. SUS-32 okazis en ejoj de Universitato Lucian Blaga de Sibiu (ULBS) kaj estis pruvo pri nia funkcianta kunlaboro kun tiu institucio, kie elstare reprezentas nin EProf. Dr. Sara Konnerth.
Iom ŝanĝita programskemo favoris partoprenantojn, kiu povis veni nur por kelkaj tagoj, ĉar la kursoj estis kompaktigitaj al po du tagoj de po kvar lecionoj (2×4 anstataŭ 4×2). Okazis kvin kursoj kaj deko da prelegoj, ĉiuj en ILo. Por unu kurso ULBS disponigis komputilĉambron por praktikaj ekzercoj.
La nuna AIS-estraro devas zorgi pri la aktuala AIS-agado, sed ĝi devas ankaŭ provizi koncepton por la estonta strukturo de AIS, kaj de la vidpunkto rilate la gvidantaron kaj rilate la celaron de tiu unika scienca institucio. Mi persone ne dubas, ke la sciencistaro tutmonda, kiu havas aktivan rilaton al la Internacia Lingvo Esperanto, partoprenos en la plua evoluigo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (San Marino). OProf. Hans Michael Maitzen, Prezidanto de AIS, Vieno, 2012-02-28
Por legi la tutan teskton ==> http://www.ais-sanmarino.org/pr/cirkuler/12feb.pdf
fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu
UNIVERSALA VIVO LIGO
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.
UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiuj formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie
Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).
Mar 18, 2012
Mar 12, 2012
Nia TAMEN Novaĵletero
Per: Z. WybraniecMi komencis eldoni la novaĵleteron TAMEN kiu estos ĉefe alternativa pri siaj temoj kaj tre ,ofte pri la alternativaj energioj kaj similaj aferoj. La unua tamen estas pri la parto de mia vojaĝo al Norda teritorio, antaŭ kvar jaroj, kaj iomtempa haltiĝo ĉe, Devil's Marbles - en la loka aborigena lingvo, Karlu Karlu- kaj ties neforgesebla etoso por ĉiam enfosiĝis en mia memoro... Mi inkludis tie ankaŭ bildon de unu el inter ties plej interesaj monumentaj ŝtonegoj. Bonvolu aboni tiun ĉi nian tue novan novaĵleteron ĉe nia nur esperantlingva versio de la retejo Universala Vivo Ligo, ĉe la adreso: http://esperlando.net/praktiko, por povi legi pli. Mi planas eldoni ĝin regule ĉiumonate, kaj evidente, tre ĝojos se mi povos ricevi ankaŭ iom da interesaj materialoj por ilin ankaŭ tie publikigi. Pli ol unu kapo redaktanta ĉiun ajn novaĵleteron faras ĝin ja ĉiam pli riĉa kaj forme kaj enhave, ĉu ne?
Mar 7, 2012
Plinovigoj
Mi ĵus aldonis iom da plinovigoj al La Praktiko.
Zbysz Holasa
Mar 2, 2012
La "Nunonia" eĉ ne proksima al la "Ĝangalo"
Per: Zbigniew Wybraniec:
La Nunonia.
La eks-proprietulo de la iam bona sed ja malbonŝance malbonfamiĝinta esperantlingva portalo "Gxangalo.com" denove aperis, tiun ĉi fojon kun la ideo multe pli simpla kaj ne rezignanta el la "grandiozaj" planoj. Ĉi tiun lia nova retejo (blogo) estas nomita "Nunonia". Kial ne Ĝangalo.org, se tiu ĉi sub la adreso ".com" estas vendita? Estas pluraj aliaj similaj demandoj kaj pensoj alvenantaj post vidi tiun ĉi blogon kaj legi la artikolon de iam proprietulo de la Ĝangalo. Tre klaras en ĉio ĉi tio seriozaj mankoj organizaj, lertecaj, kapablecaj, ktp, ks.
Nu. Se temas pri la Ĝangalo, (la ne plu funkcianta iama: www.ĝangalo.com) S-ro Flavio Rebelo, kiu ĝin "kreis" kaj proprietis antaŭe ial sukcesis fari ĝin simila al la bonkvalita portalo, kaj ĝi ja estis farita bone, kun bonaj prospektoj por la sekvonteco. Sed ĉio tio ĉi ja kondiĉe ke la proprietulo scius mem pli pri tio kion li volis fari, kaj krom tio, ŝarĝus por membri al ĝi malpli ol li tion faris.
Tute klare, post la aspekto de la nuna "portalo", eĉ se li plu volas rekonstrui kion li iam havis, mi kredas ke tio ĉi ne eblas al S-ro Flavio Rebelo . Estas tre verŝajna ke li tute eĉ ne havas ideon el la teknika vidpunkto kion fari, eĉ se uzante nun nur simplan platformon. Mi havas impreson ke li ne tre bone scias kiel uzi la nun ekzistantajn platformojn por fari ion pli kompleksan, pli aspektan kiel la portalo kiun li antaŭe havis kiel proprietulo, sed plej verŝajne neniam sciis mem kiel ĝin prizorgi kaj uzi el la teknika vidpunkto.
Mi vidis tiun ĉi novan retejon, kaj mi tute ne estas impresita pri la tradukoj de la "novaĵoj, el ĉiutagaj ĵurnaloj, kun la novaĵoj kiujn plimulto da homoj eĉ ne klopodas legi en siaj propraj lingvoj, do malpli eĉ en Esperanto.
Do, la novaĵoj kiuj jam ne plu estas la novaĵoj forfalas tute nature el la kategorio pri kiu mi estus iel ajn iteresita legi kaj , estas ja kredeble, la samon pensos plimulto da aliaj potencialaj legantoj. Estas tre klare ke sola volo de la aŭtoro estas doni al la legantoj maksimuman malmulton kontraŭ maksimuma multo el ili elĉerpebla. Kiel antaŭe. Ĉu li bonsuksos? La tempo tion montros...
Jen. S-ro. Flavio Rebelo devus konscii tion ĉi ke oni povas trompi siajn subtenantojn nur unu fojon. La dua jam neniam plu sukcesos, kaj tio ĉi speciale validas en la Esperanto movado, kiel preskaŭ ĉiuj konas preskaŭ ĉiujn aliajn kiuj almenaŭ iom aktivas ie ajn en la mondo. Se li iluziiĝas ke en la etoso de la nuna movado, jam sufiĉe alte kompleksiĝinta rilate al la Interreto kaj la ttt, li povas mongajni, li eraras multe pli ol nur iom. Tio ĉi ne plu eblas.
Ekzistas tro da retejoj kaj portaloj en Esperanto kiuj jam delonge kompeticias inter si reciproke, kaj pri la kvalito kaj pri la enhavo kaj pri la nombro da legantoj.
Kaj... Ili ĉiuj estas senpagaj, kaj ili havas altan gradon da komplekseco kaj aktiva kunlaborebleco, ne nur legado de iuj malnovaj "novaĵoj".
Ŝajne. S-ro Flavio falis surteren ie el la luno, aŭ el iu alia kosma loko.
Eĉ tre simpla retejo farita sur la platformo de WordPress, kaj funkciebla en tre multaj lingvoj, inkluzive de Esperanto, estas jam multe pli bona ol tio ĉi kion li nun oferas. Kaj jam en tiu ĉi treege frua staĝo jam mencias la pagatan servon.
Monon! Mi volas monon! Donu al m,i la monon! Mi volas profesie gajni per Esperanto!...
Jen, kara amiko, ekzistas miloj da bonegaj kaj tre kapablaj, lertegaj amatoraj ĵurnalistoj, kun plena scio kion kaj kiel fari kaj pri la ĵurnalista laboro, kaj ankaŭ la teknika prizorgo de siaj retejoj, portaloj kaj blogoj, kiuj faras superban laboron, SEN AJNA PAGO, KAJ OFTE EĈ NENIU ALIA REKOMPENCO krom la persona satisfakcio kaj bona volo fari ion bonan kaj utilan, ne nur por la Eo-movado, sed ĝenerale, kiel homoj al aliaj homoj, kun la sola escepto ke ili faras tion en Esperanto...
Mi turte ne pensas ke ili tre ŝatas tiajn sintenojn. Kaj persone, mi ankaŭ ne ŝatas tion eĉ iomete...
Nu... Mi ne pensas ial, ke tio sukcesos, komencante jam de la nomo mem. Stranga, kaj tute ŝajnas ne tiel "nia nuno" kiel oni tion volus al ni oferi. Mi povas tamen proponi al ĝi la nomon eble iom pli ĝustan, la "Pasintonia" kiu ial ŝajnas al mi multe pli ĝusta. Ne tiel funkcias la movado, kaj ĝi tute ne ŝanĝiĝis laŭ la atendoj de S-ro Flavio Rebelo, sed tute inverse, ĝi multe plimoderniĝis kaj kompleksigis ĉiurilate.
Li volas plu fari la Esperanto Televidon? Li ja neniam sukcese faris, nek dissendis eĉ unu decan filmeton, nek iun ajn programon, sed li pensas ke iamaj membroj jam forgesis kiel tio aspektis, kaj kiel korerigitaj multaj el inter ili estis pro la malplenumitaj promesoj, kontraŭ la mono kiun li de ili kolektis... Kaj mi mem inter ili. Kiam mi vidis la unua reklamon, mi pensis ke tio ĉi okazos ion valora, sed ĉi foje ĝi ŝajnas esti eĉ pluroble pli granda fuŝaĵo ol antaŭe.
Resume, mi ne rekomendas tiun ĉi blogon, ĉar mi vidas ke tio ĉi estas denova provo traveturi ankoraŭ iom pli da vojo sur la spinoj de la uzantoj de Esperanto. Ĉar ja iom da tempo jam trapasis, kaj kiuj ne forgesis do aliaj ja alvenis kiuj nenion pri tiu fuŝaĵo aŭdis.
Mi ne povus rekomendi ĝin kun kvieta konscienco, sciante kiu kaj kio estas tiu ĉi Sinjoro. Mi prezentas la nomon de tiu ĉi lia blogo, sed mi lasas jam al la imagopovo kaj esplorebleco de tiuj ĉi kiuj estus sufiĉe interesitaj, ke ili trovu ĝin per si mem. Tio ĉi cetere facilas nun, se nur oni scias la nomon. Kaj ĝi estas iu stranga "Nunonia".
Jan 22, 2012
POLA STRIKO KONTRAŬ CENZURADO DE LA INTERRETO
STRIKO:
Fejsbuko kontraŭ cenzuro de la Interreto
Polaj uzantoj de "Facebook" estas kontraŭ cenzurado de la Interreto kaj ne konsentas je tio ĉi ke, nia registaro subskribu la internacian interkomprenon ACTA. Ratifo de tiu ĉi dokumento estos la komenco de la fino de la libereco en la Reto - ili substrekas, kaj alvokas al protesto en kadroj de la evento "Ne por la ACTA - mi ne konsentas je subskribo de tiu ĉi interkonsento per Pollando." - "Nie dla ACTA - nie zgadzam się na podpisanie umowy przez Polskę".
"La 26-an de Januaro reprezentantoj de la Pola Registaro subskribos ACTA (Anti-Counterfeiting Trade Agreement), la ekstra-ordinare kontraŭversian internacian interkonsenton, kiu en-gvidos drastajn ilojn servantajn al ŝirmado de la intelekta proprietaĵo kaj limiganta liberojn en la Reto. Ne permesu, ke falu eĉ ombro de la internacia cenzurado je la Interreto!" apelacias ĉe la Fejsbuko la iniciatantoj de tiu ĉi evento.
https://www.facebook.com/events… .
Samtempe ili ankaŭ eksplikas kiel protesti:
1. Partoprenu en la evento.
2. Sciigu siajn gekonatojn
3. Gvatu kurantajn okazaĵojn ĉe la paĝo "Nie dla ACTA": https://www.facebook.com/NIEdla…
4. Subskribu la peticion: http://www.petycjeonline.pl/pet… - informas..
La striko komencis ĵaŭde kaj daŭros ĝis la 26-a de Januaro. Strikas jam pli ol 45 mil da. polaj uzantoj de "Facebook".
Protestantoj ne allasas iluziojn: "Ne tiumaniere oni detruas la piratadon, Sinjoroj. Kaj verdire - tio ĉi en la realeco ne sukcesos! Ĝi estas la "batalo kun la mueliloj", en kiu suferos NUR la senkulpaj homoj" - skribas Maciej. Subtenas lin Bartek: "Kaj tiel, el unu jaro al la alia, opli kaj pli ili limigados będą ograniczać niajn civitanajn liberecojn... Ni devas kontraŭbatali tion ĉi, ĉiel kiel ni nur povas!". Sur la paĝo de tiu ĉi evento estas dekoj da similaj komentaroj.
Ĉu vi aliĝos al la striko?
"La 26-an de Januaro reprezentantoj de la Pola Registaro subskribos ACTA (Anti-Counterfeiting Trade Agreement), la ekstra-ordinare kontraŭversian internacian interkonsenton, kiu en-gvidos drastajn ilojn servantajn al ŝirmado de la intelekta proprietaĵo kaj limiganta liberojn en la Reto. Ne permesu, ke falu eĉ ombro de la internacia cenzurado je la Interreto!" apelacias ĉe la Fejsbuko la iniciatantoj de tiu ĉi evento.
https://www.facebook.com/events… .
Samtempe ili ankaŭ eksplikas kiel protesti:
1. Partoprenu en la evento.
2. Sciigu siajn gekonatojn
3. Gvatu kurantajn okazaĵojn ĉe la paĝo "Nie dla ACTA": https://www.facebook.com/NIEdla…
4. Subskribu la peticion: http://www.petycjeonline.pl/pet… - informas..
La striko komencis ĵaŭde kaj daŭros ĝis la 26-a de Januaro. Strikas jam pli ol 45 mil da. polaj uzantoj de "Facebook".
Protestantoj ne allasas iluziojn: "Ne tiumaniere oni detruas la piratadon, Sinjoroj. Kaj verdire - tio ĉi en la realeco ne sukcesos! Ĝi estas la "batalo kun la mueliloj", en kiu suferos NUR la senkulpaj homoj" - skribas Maciej. Subtenas lin Bartek: "Kaj tiel, el unu jaro al la alia, opli kaj pli ili limigados będą ograniczać niajn civitanajn liberecojn... Ni devas kontraŭbatali tion ĉi, ĉiel kiel ni nur povas!". Sur la paĝo de tiu ĉi evento estas dekoj da similaj komentaroj.
Ĉu vi aliĝos al la striko?
NE POR LA ACTA!
Jan 18, 2012
Forŝalto de la Anglalingva Vikipedio
Hodiaŭ ni aliĝas al la tutmonda protesto kontraŭ cenzurado de la Interreto per la Usonaj ŝtataj aŭtoritatoj. Sube vi povas legi la komunikaĵon de la Angla Vikipedio, tia kia ĝi estas prezentita ĉe la wikipedia(en) versio. La anglalingva teksto troveblas per akllako de la titolo por iri rekten al la anglalingva originalo, aŭ elektu el la lingvolisteto ĉe la kapo de la artikolo mem!
Admin
-----------------------------------------------------------------
Anti-SOPA forŝalto de la Anglalingva Vikipedio
Al: La legantoj kaj komunumo de la Angla Vikipedio. De: Sue Gardner, Ekzekuta Direktoro de Wikimedia Foundation Dato: Januaro 16, 2012
Hodiaŭ, la Vikipedia komunumo anoncis sian decidon forŝalti la Anglalingvan Vikipedion por 24 horoj, tutmonde, komence de la 05:00 horo UTC Merkrede, la 18-an de Januaro 18 (vi povas legi (anglalingvan) ("deklaron de la la Vikimedio Foundacio ĉi tie"). La forŝalto estas la protesto kontraŭ la proponita leĝfaro en la Usono — La "Stop Online Piracy Act (SOPA)" en "U.S. House of Representatives", kaj la "PROTECT IP Act (PIPA)" en la Usona Senato — kiuj, se aprobite, povus serioze damaĝigi la liberan kaj malferman Interreton, inkluzive de la Wikipedio. Tio ĉi estos la unua fojo iam ajn, ke la Anglalingva Vikipedio prezentis iun tiu-aspektan publikan proteston, kaj tio ĉi ne estas la decido kiu estis farita senpripense kaj leĝere. Jen estas kiel ĝi estas priskribita per triopo de la Wikipediaj administrantoj kiuj formale organizis la komunuman diskuton.
El la "publika anonco", signita per la; User:NuclearWarfare, User:Risker and User:Billinghurst:
En aliaj lingvoj: | English • Català • Français • Polski |
---|
El la "publika anonco", signita per la; User:NuclearWarfare, User:Risker and User:Billinghurst:
-
- Opinio de la komunumo de la Anglalingva Vikipedio estas tiu ke ambaŭ tiuj ĉi leĝproponoj, se aprobitaj, estus katastrofaj por la libera kaj malferma reto.
-
- Dum la lastaj 72 horoj, pli ol 1800 Vikipedanoj kuniĝis por pridiskuti proponitajn akciojn kiujn la komunumo povus voli antaŭpreni kontraŭ la SOPA kaj PIPA. Fakte, tio ĉi estis la plej granda nombro kaj nivelo de partoprenaj nombroj en la komunuma diskuto iam ajn vidita ĉe la Vikipedio, kio ilustras veran nivelon de la koncerniĝo kiun la Vikipedanoj sentas pri la proponita leĝfaro. La superrega plimultego da partoprenantoj subtenas komunuman akcion por kuraĝigi eĉ pli grandan publikan akcion en la respondo je tiuj leĝproponoj. El inter la proponoj konsiderataj per la Vikipedanoj, tiuj ĉi kiuj rezultiĝu per la "forŝalto" de la Anglalingva Vikipedio, en konkordo kun similaj forŝaltoj je aliaj retejoj oponantaj al SOPA kaj PIPA, ricevis la plej fortan subtenon.
-
- Post la detala kontrolo pri tiu ĉi diskuto, la fermaj administrantoj prinotis vaste bazitan subtenon por tiu ĉi akcio de la Vikipedanoj tra tuta la mondo, ne nur en la Usono. La fundamenta malkonsento pri la globskala fermo venis ĉefe de tiuj ĉi kiuj preferis ke tiu ĉi forŝalto estu limigita al legantoj el la Usono, kun cetero de la mondo vidanta nur simplan flag-noton anstataŭe. Ni ankaŭ notis ke ĉirkaŭ 55% de tiuj ĉi kiuj subtenis la forŝalton preferis ke ĝi estu ĝuste la tutgloba, kun multaj indikantaj koncernojn pri la similaj leĝfaroj en aliaj nacioj.
-
- Ni dependas je la la leĝa infrastrukturo kiu faras tion ebla ke ni funkciu. Kaj ni dependas ankaŭ je la leĝa infrastrukturo kiu allasas aliajn retejojn gastigi la uzanto-kontribuan materialon, ambaŭ, kaj la informon kaj la esprimon. En plej multaj kazoj, la Vikimediaj projektoj estas organizantaj kaj sumigantaj kaj kolektantaj la mondan scion. Ni metas tion en la kunteksto, kiu ebligas al la homoj povi tion sencohave kompreni.
-
- Sed tiu ĉi scio devas esti ie publikita por ke iu ajn trovu kaj uzu ĝin. Ĉie kie ĝi povas esti cenzorata sen ĝusta procedo, ĝi damaĝigas la parolanton, la publikon, kaj la Vikimedion. Tie kie vi povas paroli nur tiam kiam vi havas sufiĉajn rimedojn por kontraŭbatali leĝajn ĉalenĝojn, aŭ se viaj vidpunktoj estas antaŭ-aprobataj per iuj kiuj tiujn rimedojn havas, nur la sama malvastrigarda kompleto de ideoj jam popularigataj kontinuos esti la sola ĉio al kio iu ajn havos iun ajn signifan alireblecon.
Kiel Kat, kaj cetero de la Vikimedia Fundaĵ-teamo, mi komencis pli kaj pli pensi pri la publika voĉo de la Vikipedio, kaj la bonvolo kiun homoj havas rilate al la Vikipedio, kiel la rimedo kiu volas esti uzinda por bonfaro de la publiko. Legantoj fidas la Vikipedion ĉar ili scias ke spite de ties kulpoj, la koro de la Vikipedio estas en la ĝusta loko. Ĝi ne celas mon-preĝ-igi ilin, aŭ kredigi je iu partikulara aĵo, aŭ vendi al ili iun produkton. La Vikipedio ne havas iun kaŝitan agendon: ĝi nur volas esti helpa
Tio ĉi estas malpli vera pri aliaj retejoj. Plimulto estas komerce motivita: ilia celo estas fari la monon. Tio ĉi ne signifas ke ili ne havas la deziron fari la mondon esti pli bona loko - multaj tion volas! - sed tio ĉi signifas ke iliaj pozicioj kaj aktoj devas esti komprenitaj en la kunteksto de la konfliktantaj interesoj.
Mi esperas ke kiam Vikipedio fermiĝos la 18-an de Januaro, la homoj komprenos ke ni faras tion por niaj legantoj. Ni subtenas ĉies rajtojn de la libereco de pensado kaj de la libereco de esprimado.Ni kredas ke ĉiu devus havi la ating-eblecon al la eduka materialo kun la vasta gamo da subjektoj, eĉ se ili ne povas pagi por tio. Ni kredas je libera kaj malferma Interreto kie la informo povas esti kundividata sen malhelpaĵoj. Ni kredas ke la novaj proponitaj leĝoj kiel SOPA kaj PIPA, kaj aliaj similaj leĝoj diskutataj en kaj ekster de Usono - ne progresigas la interesojn de la ĝenerala publiko. Vi povas tralegi tre bonan liston (a very good list) de la kaŭzoj por oponi al SOPA kaj PIPA ĉi tie, ĉe "Electronic Frontier Foundation".
Kial tio ĉi estas la globskala akcio, preferata de la nur-Usona? Kaj kial nun, se iom da Usonaj leĝfarantoj okazas esti en la taktika malantauiro pri la SOPA? La realeco estas tio ĉi ke nie ne pensas ke SOPA estas (vere) deiranta, kaj la PIPA plu restas tute aktiva. Eĉ pli, SOPA kaj PIPA estas nur la indikiloj de la multe pli vasta problemo. Tra tuta la mondo ni povas vidi konstruadon de la leĝfaro intencita por batali kontraŭ la interreta piratado, kaj por reguligi la Interreton per aliaj manieroj, kio damaĝas la Interretajn liberecojn. Nia koncerniĝo etendiĝas post la SOPA kaj PIPA: ili estas nur parto de la problemo. Ni volas la Interreton resti libera kaj malferma, ĉie, por ĉiu.
Aŭdebligu vian voĉon!
Sue Gardner,
Executive Director, Wikimedia Foundation
Dec 30, 2011
Eventoj ĉiam interesaj!
Ĉu vi dezirus legi ĉiutage freŝan kronikon Esperante?
-------------------------------------------------
Kaj jen sube estas la unua, ekzempla artikolo de tiu nia amiko el Ĉinio laŭ mia opinio treege interesa. Fakte, mi kun ioma miro legis ĝin, ĉar ja tuta okcidenta hura-propaganda ĵurnalismo eĉ ne flustretris pri tio ĉi ke Rusio iĝis membro de la MKO. Jen estas la veramo de la okcidenta ĵurnalismo.
Mi kredas ke certe oni valoras vidi ofte lian blogon ĉe Ipernity sub la provizita sube adreso: http://www.ipernity.com/blog/jianping
Z. Wybraniec ----------------------------------
MKO oficiale aprobis aliĝon de Rusio
La 16-an de decembro en Ĝenevo okazis la 8-a ministro-nivela konferenco de Monda Komerca Organizo, kiu oficiale aprobis la aliĝon de Rusio al Monda Komerca Organizo. Per tio Rusio metis finan punkton al sia 18-jara peticiado por aliĝi al la organizo. En la sama tago rusa prezidento Dmitrj Medvedev mesaĝis al la konferenco por esprimi sian dankon.
Pascal Lamy, ĝenerala direktoro de Monda Komerca Organizo, esprimis, ke la aliĝo de Rusio al Monda Komerca Organizo estas historia momento por Rusio mem kaj por la mekanismo de plurlatera komercado. Li esprimis ankaŭ, ke de nun Monda Komerca Organizo kovras 97% de la tutmonda komercado. 30 tagojn post la aprobo de la interkonsento Rusio oficiale fariĝos membro de Monda Komerca Organizo.
Samtage Dmitrj Medvedev sendis telegramon al la ministro-nivela konferenco de Monda Komerca Organizo, esprimante sian dankon al la konferenco pro aprobo de rusa aliĝo al la organizo. Li diris, ke la rusa aliĝo realigos duoblan gajnon de Rusio kaj ĝiaj kunlaboraj partneroj.
Subscribe to:
Posts (Atom)