Trejna kurso por E-instruistoj en Poznan, Pollando
--------------------------------------------------
Universitato Adam Mickiewicz en Poznań kaj ILEI invitas al dusemestra
kurso pri E-instruado, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por
instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.
Limdato por aligxoj: la 31-a de auxgusto!
Perfektigu viajn pedagogiajn kaj metodikajn sciojn kun spertaj
instruistoj kaj kolegoj!
Akiru informojn pri novaj teknikoj kaj iloj por pli efike kaj moderne
instrui nian lingvon!
Partoprenu trejnadon pri Esperanto-instruado dum dufoje unu semajno en
la universitato de Poznań. Krom la metodika trejnado vi havos eblon
ricevi sperton ankaux pri Esperantaj kulturo, literaturo, lingvistiko
kaj partopreni kulturan arangxon.
La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna
sesio (la 1-a okazos en septembro de 2009, la 2-a en februaro de 2010)
kaj intertempan hejman laboradon, retan konsultadon kun la kursgvidantoj
kaj pretigon de laborajxo pri metodika temo, kies prezento kun la fina
ekzameno okazos en septembro 2010. Kursfinintoj ricevos diplomon de
ILEI pri instruista trejnado.
Kondicxoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri Esperanto-ekzameno
estas bonvena) kaj baza kono de Esperanta
kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).
Partoprenkotizo: por A-landanoj: 360 EUR, por B-landanoj 130 EUR por unu
semestro.
Informo kaj aligxo: interlin@amu.edu.pl
---------------
EL LA PROGRAMO
Lingvopedagogio (Katalin Kováts, Maria Majerczak, Zsófia Kóródy, Ilona
Koutny):
- Bazaj faktoroj de lingvopedagogio (instrumetodoj, instrupocezo,
evoluigo de kapabloj, taksado, lingva
interfero, ktp.)
- Esperanta metodiko (instruado de elparolo, gramatiko, vortoprovizo
kaj kulturo, planado de lecionoj kaj kursoj, ktp.)
- Instruhelpiloj (de instruista kofro tra eldonajoj, filmoj gxis
retkursoj)
- Esperanta kulturo (Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander
Korjxenkov, Ilona Koutny)
- Plej gravaj eventoj de la historio de Esperanto
- Cxefaj periodoj de E-literaturo
- Tiklaj punktoj de E-gramatiko
- Lingva trejnado (per testoj)
- Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj
Studoj
Informoj kaj aligxo: interlin@amu.edu.pl
laux [esper-inform] kaj [edukado.net]
-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
Hispanoj kreas alternativan valuton ekster de cirkulado de la Eŭro.

