Trejna kurso por E-instruistoj en Poznan, Pollando -------------------------------------------------- Universitato Adam Mickiewicz en Poznań kaj ILEI invitas al dusemestra kurso pri E-instruado, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. Limdato por aligxoj: la 31-a de auxgusto! Perfektigu viajn pedagogiajn kaj metodikajn sciojn kun spertaj instruistoj kaj kolegoj! Akiru informojn pri novaj teknikoj kaj iloj por pli efike kaj moderne instrui nian lingvon! Partoprenu trejnadon pri Esperanto-instruado dum dufoje unu semajno en la universitato de Poznań. Krom la metodika trejnado vi havos eblon ricevi sperton ankaux pri Esperantaj kulturo, literaturo, lingvistiko kaj partopreni kulturan arangxon. La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la 1-a okazos en septembro de 2009, la 2-a en februaro de 2010) kaj intertempan hejman laboradon, retan konsultadon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laborajxo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2010. Kursfinintoj ricevos diplomon de ILEI pri instruista trejnado. Kondicxoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri Esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de Esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno). Partoprenkotizo: por A-landanoj: 360 EUR, por B-landanoj 130 EUR por unu semestro. Informo kaj aligxo: interlin@amu.edu.pl --------------- EL LA PROGRAMO Lingvopedagogio (Katalin Kováts, Maria Majerczak, Zsófia Kóródy, Ilona Koutny): - Bazaj faktoroj de lingvopedagogio (instrumetodoj, instrupocezo, evoluigo de kapabloj, taksado, lingva interfero, ktp.) - Esperanta metodiko (instruado de elparolo, gramatiko, vortoprovizo kaj kulturo, planado de lecionoj kaj kursoj, ktp.) - Instruhelpiloj (de instruista kofro tra eldonajoj, filmoj gxis retkursoj) - Esperanta kulturo (Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander Korjxenkov, Ilona Koutny) - Plej gravaj eventoj de la historio de Esperanto - Cxefaj periodoj de E-literaturo - Tiklaj punktoj de E-gramatiko - Lingva trejnado (per testoj) - Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj Informoj kaj aligxo: interlin@amu.edu.pl laux [esper-inform] kaj [edukado.net] ----- fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu
UNIVERSALA VIVO LIGO
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.
UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiuj formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie
Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).
Oct 3, 2012
Trejna E-Instruista Kurso en Pola Universitato
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment
Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.