UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 3, 2012

Universitata Esperanto Kurso

Disponeblas ankoraŭ 2-3 lokoj en la koresponda supera kurso de Eo

Karaj Legantoj,

Ni ankoraŭ disponas pri 2-3 lokoj en la koresponda (aŭ ĉeesta) supera kurso de Eo. Ĝ'i okazos en unu el la mondfamaj universitatoj: Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando. Fine de la kurso oni ricevas saman universitatan 'Certyfikat', kiel tiuj, kiujn la universitato liveras pri aliaj lingvoj!
La kurso enhavas la (rapidan) mezan kaj superan nivelojn, do oni povas studi surbaze de bona elementa nivelo.
Kroma avantaĝo konsistas en tio, ke post la kurso oni ricevas atestilon tuj pri la supera nivelo de la lingvokono, sen neceso partopreni apartan meznivelan kurson.
Tiu, kiu tamen (pro ia kialo) ne sukcesos atingi la superan nivelon, povos facile akiri la meznivelan "Certyfikat".
Ni povas nur certigi, ke la lernado je supera nivelo ne estos malfacila dank' al multaj eksplikoj, la metodoj, facile komprenebla teoria bazo, ege alloga materialo ktp.

LA EBLECO ESTAS UNIKA, ĈAR NUN NE ESTAS PLANOJ PRI ESTONTA SIMILA, MALFERMA
POR ĈIUJ SUPERA KURSO DE ESPERANTO EN TIU UNIVERSITATO, nek - laŭ nia scio - en kiu ajn alia pola universitato.

La lastaj lokoj atendas, agu rapide!
Kompletan informon pri la kurso oni trovas en la portalo:http://www.esperanto-reto.org -> Studenta Scienca E-Rondo en Jagelona Universitato, aŭ rekte en:http://docs.google.com/Doc?id=dhp3sf5p_163fp2j3g&pli=1 - novaj anoncoj estas aldonataj de supre.
Ni estos dankaj al personoj, kiuj transdonos la informojn al konatoj kaj al aliaj esperantistoj, por kiuj tiu kurso povus esti utila.

Kore salutas vin
Maria Majerczak

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.