UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Apr 23, 2009

Neelĉerpebla Pura Energio el Tera Interno






















Ĉar ni vivas sur la tersurfaco ni tendencas pensi pri la energirimedoj kiel nur tiuj ĉi kiuj estas akireblaj en la ĉirkaŭanta nin medio kaj krome nur malprofunde sub la tersurfaco. Preskaŭ ĉiuj niaj kurantaj energirimedoj devenas el la materialoj ni obtenas el la maldika surfaca tavolo.

La plej ordinaraj kaj oftaj estas la nafto, la karbo kaj la radioaktivaj elementoj. Tamen, la tersurfaco nur per si mem ne difinas tutan la terglobon. Nia planedo enhavas ekzistantan en si fantastike grandegan kvanton da energio kun kiu ni ĵus komencas eksperimenti.

Eno de la tero estas tre varma. En la profundeco de 3 ĝis 5 kilometroj, temperaturo atingas eĉ 250 Celsiaj gradoj (428 Fahrenheit gradoj).

Geoterma teĥnologio klopodas provi elĉerpi tiun ĉi varmon uzante varmoperan materialon kaj transperi ĝin al la surfaco kie ni povas konverti tiun varmon je la elektro. Varmo, estas plej facila por uzi kiel la energiperanto, por labori kun ĝi (kaj per ĝi) en plimulto de projektoj kaj testoj. Ili involvas pumpadon de akvo malsupren de la profundaj bortruoj en la tero por varmigi ĝin kaj rehavigi ĝin al la tersurfaco sub alta premo. Kiam jam esti ree sur la surfaco, la varmo estas ekstraktata el tiu akvo kaj uzata por peli la turbinojn aligitajn al la elektro generatoroj. La malvarmiĝinta akvo povas esti reen pumpata subteren por ree transperi kaj alporti pli da varmo.

Kurante, la geoterma energio estas konsiderata esti renovebla ĉar la roko malvarmigita per elĉerpiĝado de energio estos ree varmigata per eĉ pli varmega roko je pli grandaj profundecoj. Fakte, la energikonserva principo diras ke la energio kiun ni ekstraktas estos perdita el la interno por ĉiam. Tamen, la kvantegoj da energio en la tera interno estas tiel gigante abundega ke ni povas prinutri ĉiujn niajn energipostulojn eĉ por miljaroj, kaj tamen plu fari neniun ajn rimarkeblan ŝanĝon en kvantoj de energio enhavigita en nia planedo.

Ekzistas multaj geotermikaj retejoj ĉe la Reto. Retejo pri la Varmega Roko Energio de la Aŭstralia Nacia Universitato estas unu el inter miaj plej favorataj. Aliaj bonaj lokoj estas la Eŭropa Programo pri la Profunda Geoterma Energio, kaj la retejo de la Geotermaj Energioj Programo de la Usona Departamento de Energio.
Kategorio (nur anglalingve): Verda Inĝenierado, Energio

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.