UNIVERSALA VIVO LIGO
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.
UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiuj formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie
Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).
Jan 24, 2008
Pola Tagĵurnala Esperanto-Kurso per KD
------------------------------------
La 1-an de januaro 2008. Peter Baláž, la kunordiganto de E@I, nome
de E@I subskribis kontrakton kun la urbo Bjalistoko pri kreado
de KD - multmedia disko, kiu per luda formo instruos Esperanton kaj
prezentos la Esperanto-movadon al la pola publiko.
La KD-on oni devas pretigi ĝis la fino de julio, laŭplane ĝi estos
prezentita dum UK en Roterdamo. La KD-on planas senpage eldoni dua
plej granda pola tag-ĵurnalo "Gazeta Wyborcza". La disko estos eldonita
dufoje kaj la tuta planata eldonkvanto estas 300.000 ekzempleroj!
Plejverŝajne tio estos nova rekordo pri la plej amasa Esperanto-eldonaĵo
kaj estas tre bele, se ĝi realiĝos kunlabore kun E@I.
Nuntempe E@I por la projekto serĉas personon, kiu kapablus bele
desegni komputile en vektora formato. Se vi estas sperta pri komputila
desegnado aŭ konas personon, kiu havas tiajn talentojn, bv. kontakti
nin per la retadreso "pola-kd@ikso.net ". La laboro estos pagata.
Informas Peter Baláž, " pola-kd@ikso.net"
fonto: [Novaĵletero de E@I n-ro 4.]
-----
fonto: Ret-info:
http://www.eventoj.hu
Jan 23, 2008
RFM en Esperanto Jam Morgaŭ
POSTTAGMEZO KUN ESPERANTO en la tutmonde aŭdebla radio RMF Classic (la detalojn bv. vidi en mia antaŭa mesaĝo).
Pliaj informoj
La Novaĵservo akiris pliajn informojn, kiuj interesos tiujn, kiuj deziras morgaŭ aŭskulti la programon kaj plani la tempon.
La aŭskultantoj aŭdos fragmentojn de
LA ĈEFVERKO DE LA POLA LITERATURO, POLA NACIA EPOPEO,
„Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz (elparolo: Mickjeviĉ),
en la majstra Esperanta traduko de la patro de la Esperanta poezio, Antoni Grabowski.
En la konkurso oni demandos PRI LA LINGVO (!) de la literaturaĵo.
Verŝajne, kontraŭe al la kutimo de tiuj konkursaj programeroj, tiu demando aperos ankaŭ en la prezentata fremda lingvo: Esperanto. Do, diverslandanoj povos sendi retmesaĝe la respondon.
Estas aŭdigotaj du fragmentoj de la verko.
TEKSTO 1 (la konkursa teksto) estas la fina parto de la verko: la priskribo de la sunsubiro.
Inter la horoj 14 kaj 18, oni aŭdos tiun fragmenton en 4 partetoj, kun unu verso de la originalo enplektita en ĉiun parton!
TEKSTO 2 (eksterkonkursa) estas la fama komenco de la verko, konata de ĉiu polo.
Ĝuan aŭskultadon!
Piotr (Petro) Nosek
la Novaĵservo
Jan 21, 2008
Pola Radio RMF en Esperanto
Merkrede la 23-an de Januaro, en la radio RMF Classic: okazos alloga literatura konkurso pri Eo
Maria Majerczak registras fragmentojn de literatura verko en Esperanto por la tutmonde aŭdebla radio RMF Classic.
Pri la radio RMF
(RMF estas la plej granda radio en Pollando. Ĝia sidejo troviĝas en Krakovo, sur la volonte vizitata Kosciuszko-ŝutmonteto.
RMF havas 18 radio-staciojn, inter kiuj elstaras RMF FM (inform-muzika radio) kaj RMF Classic.
RMF Classic aŭdigas 24 horojn je 24 muzikon: klasikan, filman, foje bonan kanton. La tre malmultaj vortoj popularigas kulturon kaj sciencon, ofte en formo de konkursoj.
Oni povas aŭskulti RMF Classic per radio, interreto kaj satelito. Informoj: http://www.rmfclassic.pl/index.html?a=odbior
Aldono de publikanto: (Kiam vi aliros la supran adreson trovu tie "Internet". Ĉe ĝi estas situita "Windows Media" ligilo, aŭ alternative "AAC+ dla Media Playera" ligilo. Tiu ĉi lasta signifas, AAC+ por "Media Players". Alklaku la unuan aŭ la duan kaj aŭskultu).
LA KONKURSO PRI ESPERANTO
Esperanto aperos en KONKURSO, en kiu estas prezentataj fragmentoj de beletraj verkoj en fremdlingvaj tradukoj. La aŭskultantoj devas diveni la aŭtoron kaj titolon. Sed la redaktoro proponis, ke en la Esperanta konkurso oni divenu … la lingvon!! Li (prave) supozas, ke multaj pensos, ke tio estas la itala aŭ hispana lingvoj, kaj dank'al RMF Classic ili povos malkovri la sonojn de Esperanto.
La konkurso pri Eo okazos merkredon, la 23-an de januaro. Horoj: 14:00 – 18:00 (laŭ la tempo en Pollando: GMT+1).
Fragmenton de unu el la ĉefverkoj de la pola literaturo en elstara Esperanta traduko, nebanale lege interpretatan, la radio prezentos post la 14:00. Sekvos ĝin la konkursa demando pri la lingvo de la aŭdita beletraĵo, eble ankaŭ pri la aŭtoro kaj titolo.
Kiel oni respondos?
La aŭskultantoj respondos la demandon per retmesaĝo (!), al: redakcja(ĉe)rmfclassic.pl . Aro da plej rapidaj sendintoj de la korekta respondo ricevos telefonnumeron, kiun ili povos uzi, kiam aperos en la radio aldona konkursa demando, pri Eo (verŝajne nur post la 17:00).
Maria Majerczak proponis, ke la demando estu farita ankaŭ en Esperanto. Se tio okazos, ankaŭ eksterlandanoj povos telefoni kaj respondi.
Tiu, kiu unua sukcesos telefone doni korektan respondon, ricevos premion (supozeble noveldonitajn librojn, eble ankaŭ etan objekton-memoraĵon de la radio…).
Alian, faman fragmenton de la sama verko oni aŭdigos ene de tiuj 4 horoj, ekster la konkurso.
Signifo de tiu programero
Pro la aŭskultantaro de tiu radio, la programero estas grava fakto. Nur en Pollando loĝas ĉ.40 milionoj da homoj. Sed, …inter la aŭskultantoj de RMF Classic tre multnombraj estas homoj de teatro, filmo, muziko, literaturo, scienco k.s. – homoj tre ofte intervjuataj en amaskomunikiloj, mem esprimantaj sin en siaj verkoj, do personoj opinikreaj. En RMF Classic ili havos maloftan, se ne unikan, okazon aŭdi, ke Esperanto tre taŭgas, kiel literatura lingvo.
Ni invitas vin partopreni la konkurson!
Bv. plusendi la informon. Dankon.
Piotr Nosek
Novaĵservo de Pola Sekcio de ILEI
Dec 30, 2007
Silvestra Balo en Krakovo
kiu okazos sur la krakova Ĉefplaco.
eksterlandaj:
landaj fameguloj:
Islandio Rezignas el Karbo kaj Nafto
Elpoligita per: Zbigniew Wybraniec
Sabato, 29 decembro (08:08)
Islandio vetas je la hidrogeno.
Islandio realigas ambician programon, kies celo estas totala rezigno el la minado-devenaj pelmaterialoj.
Ĉefa fonto de la energio, universale aplikota en ambaŭ, la industrio kune kun dommastrumado kaj la transporto estos la hidrogeno, kies brulado estas tute ne damaĝiga al la naturmedio ĉar ne kaŭzas iujn ajn malpurigoj, nek la tiel nomatan "Forcejan Efekton".
Programo decidita per la Islandia parlamento antaŭvidas pogradan pliigadonj de uzado de la elektraj motoroj en la vehikloj prinutrataj per la hidrogenaj brulaĵopiloj. Tiuj ĉi piloj eligas dum sia funkciado nur la akvovaporon.
Elektroenergion bezonan por produktado de la hidrogeno per elektrolizo, estas provizontaj hidroelektrejoj konstruataj en multnombraj, kvankam ne grandaj, Islandiaj riveroj kaj la geotermaj fontoj, kiujn ne mankas en tiu ĉio rokplena lando, abundanta je la vulkanoj. En la sekvonteco Islando intencas eĉ eksporti la hidrogenon al eŭropaj landoj.
Bragi Amasson, profesoro de ĥemio el la universitato en Rejkjaviko, pritaksas ke la proceso de transirado al la ekologie puraj pelsistemoj okupos ĉrk. 30-40 jarojn. Aktuale, sur la vojoj de Islandio troviĝas ĉrk. 180 mil da aŭtomobiloj. Tiu ĉi lando posedas ankaŭ la fiŝkaptan floton konsistan el 2500 trolŝipoj.
Fonto de la informo: PAP (Pola Agencio Presaĵa)
Dec 29, 2007
Feliĉan Novan Jaron!
Ĉion bonan en ĉiuj viaj entreprenoj!
Zbigniew
Dec 26, 2007
Usono Kontraŭ "Rasista" Buĝeto de UNO
Nur unu ŝtato, Usono, protestis kontraŭ UNO Buĝeto
|
Ban Ki Mun |
Por ĝi, voĉdonis 142 ŝtatoj. Kontraŭ ĝi, voĉdonis unu. La akceptita buĝeto por du jaroj estas nur minimume malpli alta ol la kvoto de 4.2 miliardoj da Usonaj Dolaroj, kiun celis S-ro. Ban Ki Mun, la Ĝenerala Sekretario de UNO.
Delegito de Usono, Mark Wallace, diris al la Buĝeta Komisiono de UNO, ke Washington estas kontraŭ la buĝeto, ĉar ĝi planas financi plusekvontan parton de la Konferenco pri Rasismo, kiu komenciĝis en la jaro 2001 en Durban, Sud-Afriko.
Usono, kune kun Israelo, bojkotis tiun Konferencon lastan fojon, dirante ke tiu lasta estis dum tiu Konferenco prezentita esti rasista.
Wallace aldonis - spite de tio ĉi ke lia ŝtato havis aliajn problemojn kun tiu buĝeto, la perspektivo de tiu ĉi Konferenco estis la proverba "guto tropleniginta la glason".
En la skriba memorando, Reprezentanto de la Sekretario Ĝenerala de UNO diras, S-ro. Ban, ĝojas pro la akcepto de tiu buĝeto, kvankam li bedaŭras ke, kontraŭ la 20 jara tradicio, tio ĉi ne okazis unuanime.
Akceptita sabate buĝeto ne enkalkulas, Pac-Misiojn, kies prediktataj kostoj estas kreskontaj de 5 miliardoj ĝis ĉirkaŭ 7 miliardoj da Usonaj Dolaroj.
El: www.onet.pl 25/12/2007