Ne Kun Humileco - Kun la Kuraĝo al Pli Bona Futuro...
Tio ĉi estas plejparte traduko de la artikolo el Pola interreta magazino titolita “Nowy Ekran” Nova Ekrano. Ĝi estas verko de ties fondinto, S-ro Tomasz Parol. Mi subskribiĝas per ambaŭ miaj manoj sub la lia jena esprimo: “Mi volas ŝanĝojn, do mi vetas je la NEHUMILULOJ, Tio ĉi estas ili por kiuj mi kreis la Novan Ekranon „Nowy Ekran”, ĉu tio ĉi plaĉas al iu aŭ ne”...
(precize pro la samaj kaŭzoj mi kreis ĉi tiun blogon "La Praktiko")...
Zbigniew Wybraniec
La Fonto Nowy Ekran: http://lazacylazarz.nowyekran.pl/post/67587,niepokorni
Autoro: Tomasz Parol
Tradukis esperanten: Zbigniew Wybraniec
Ekzistas tia speco de homo, kiu pensas sendepende, ĝisfunde esploras per si mem, alvenas al propraj konkludoj, posedas pli profundigitan pripenseblecon, kaj se formas sian opinion pri iu temo, tio ĉi estas surbaze de sia propra analizo kaj vivspertoj, sed ne tiu de iu gazeto aŭ opinio bazita je la famo.
Se li adicie posedas tamen ankaŭ la ĥarakteron, kaj nek subiĝas sub la psiĥologiajn premojn, nek sub la influojn, tiam li ankaŭ scias kiel defandi sian opinion. Tiuj estas la NEHUMILULOJ, kiuj ne estas amataj per grandaj gvidaj organizoj, koterioj kaj korporaciaj strukturoj.
Tiajn homojn, estas tre malfacile tirkestigi kaj redukti ĝis nivelo de la aliaj; tiaj homoj ne serĉas flugilojn de la diktatoroj, kaj de iuj kiuj laŭprograme „scias pli bone” - por serĉi sekuran rifuĝon sub ili mem, nek ies potencan voston por al ĝi alkroĉiĝi. Sed... kun tut-firma certeco, ili jam neniam serĉus ies forlekitan honteco-kluzon (postaĵon), por en ĝin glite-eniri.
Pri tiuj homoj neniam temos ies ajn aŭ ia ajn, tia aŭ alia, arbitra opinio, kaj ili mem, ankaŭ ne atentas pri tio, (kio tamen ne signifas, ke ili ne alprenos diskuto ĉalenĝon tiam kiam tio estos bezona). Ili neniam sekvos iun ajn „ŝafecan pelimpeton” en la grego, ĉar tiel konvenas, aŭ pro la medio... aŭ ĉar la cirkumstancoj... aŭ ĉar alie estas danĝere... aŭ ĉar estas pli facile... aŭ pro la profito... aŭ kariero... aŭ iu alia por-plezura anuslikemo. Tiuj homoj ne timas batalon (kvankam ili ofte en ĝi falas), ili ne estas iuj grizaj musetoj kaj ili vere mem estas la forĝistoj de sia destino.
Sed ĝuste dank’ al tiuj homoj la mondo disvolviĝas kaj ŝanĝas, ili fojfoje misvojas, sed plej ofte, ie, en la plej surpriza momento ili performos la ne antaŭvideblan salton antaŭen.
Ĝi estas ĝuste ĉefe pro tiuj NEHUMILULOJ ke la futurologio neniam iĝos vera scienco, ĉar ĝi okupiĝas pri prognozoj apogataj je tio ĉi kio jam okazis, estis, apogataj je la sistemo, je iu certa statiko kaj statistiko, je sociologio kaj ĝeneralaj punktoj de apogebleco, je iuj provoj de plenumo, sed ili tamen ne povas antaŭvidi aperiĝon ie de unu NEHUMILA ulo, kiu performos ion kio en nenies ajn kapo povis iel ajn manifestiĝi.
Se adicie tiu NEHUMILULO prezentas profundajn moralajn valorojn, ofte apogitajn je la kredo kaj saĝo, tiam pli bone estas por tiu ĉi mondo ke ĝi aŭskultu lin kaj ne persekutu, ke ĝi lin serĉu kaj ne neglektu, kaj ke ĝi al li helpu, anstataŭ malfaciligi.
Sed… Kiel tion enskribi en la sistemon kreitan kutime per iu regant-eto, iu reĝ-eto, aŭ alia kaciko, kun lia kortego. Ĝi foje eĉ estis eble komencita per iu NEHUMILULO, sed kunsekve ĝi transformigis je io degenerita per tiuj ĉi kiuj kredas alie, kaj havas aliajn valorojn ol forto de la menso, karaktero kaj spirito (ekz: mono, povo, aŭ la armilo), kune kun sia bando da alkroĉitaj al si sampartizanoj, ŝatantaj „drinki” vortojn el la buŝo de sia komandanto, fari karierojn je la obeado, kaj kun langoj ĝisperfekte glitglatigitaj, per lekado de ies postaĵo.
La Nehumiluloj havas krom tio kelkajn malbonajn ecojn.
Ili povas esti arogantaj ĉar ili scias pri kio ili parolas kaj neniu kalko-maniulo ne "merdigos al ili iujn fik-frazaĉojn, prodigante nur ilian tempon"…
Ankoraŭ aliaj el inter ili, pritraktas diversajn deprenilojn kaj transperilojn de la stereotipoj, kaj „agnoskitaj” ideoj indulge, partoprenate diskuton nur pro tio ĉi, ke ili ja ne mankas je la kulturo, kaj didaktikaj inklinoj. Tamen, la veraj Nehumiluloj vere estimas nur aliajn Nehumilulojn, kvankam samtempe ili ofte batalas kun ili kaj tute ne malofte sincere malamas unuj la aliajn.
La Nehumilulon oni rekonos per tio ĉi ke li neniam de-bojos siajn vortojn, kvankam foje pardonpetos pro la formo, ke li neniam subiĝos al memkritikismo, eĉ se iu alia rompus liajn manojn kaj krurojn, aŭ rompus iu alimaniere. Krom tio ĉi li damne-aŭ-ne, neniam kapablas iel enskribiĝi en iun organizitan strukturon, escepte nur se li ekstaros je la fronto de iu memstara, aŭtonomia unuo.
La Nehumilulon oni trovos en iu solecejo, en senformaj medioj, frakciaj organizoj, diskutaj kluboj, en heritite malbonaj klaĉadoj de la servantoj, en la plendoj de edzoj kaj adzinoj, agreso de simpluloj, kaj verd-idearo de la diletantoj... Unuvorte, ĉie.
La Nehumilulo povas fojfoje serĉi apogon ĉe iu gvidanto kiu havas la eblecojn kiujn li mem ne posedas, kaj krom tio ne ĝenas lin, sed helpas pensi kaj agi. Fojfoje, kelkaj Nehumiluloj formas iun ensemblon, fortan al ekstero per sia ekstera aspekto, sed tempesta kaj interne malpacoplena.
Ĉe la Nehumiluloj estas malfacile formi iujn aliancojn, ili neniam konsentas pri iuj ajn kompromisoj pri la aferoj por ili gravaj, estu iel ajn, ili ja estas la nehumiluloj… Foje tamen, en danĝero-situacioj, la Nehumilulo povas elmontri la minimumon da humileco, por eviti ĝin, ĉar finfine ili ja estas nur la homoj, ili ja ankaŭ havas siajn timojn, ili ja ĉagreniĝas kaj suferas ne malpli ol la obeemaj kaj humilaj.
Nehumilaj estis la plej famaj, aŭ la plej ne komprenitaj, homoj de la scienco, ideo, plumo, estroj de specialaj unuoj, kaj homoj de la kulturo kiuj havas problemojn kun gajno de mono, la negoculoj (biznesmenoj) detruataj per la putiniĝintaj burokratoj, la ne-putiniĝintaj politikistoj (nur eta manpleno), la pastroj esprimantaj sian ne humilan opinion, kaj fine la Blogantoj, Internaŭtoj, tiuj ĉi kiuj serĉis en la virtualeco spacon por la libera diskuto, kaj esprimado de siaj ne-humilaj pensoj, de aliaj, strangaj, ne popularaj geuloj, pri kiuj oni ne parolas en la televido, kaj estas malfacile trovi ilin en la libroj. Ili serĉis la eblecon por ion ŝanĝi, por ion ekbruligi, komenci, enmeti ion per la ŝovelilo en kapojn.
Anstataŭ, la Nehumiluloj estas kun certeco neniel tiuj ĉi kiuj serĉas en la „Reto” geamikojn, aplaŭdon, karieron kaj fajnan akompanon por reciproka adorado, lekado de genitaloj.
La Nehumiluloj ankaŭ ne estas tiuj ĉi kiuj taŭgas por iuj agregaj kapablo-testoj, laŭmodaj sintenoj, celebraj falsaj ridetoj, kaj serĉado de la mono kontraŭ konvene enskribiĝantaj tekstoj. Tiuj estas la homoj kiuj neniam ŝanĝas, ili estos la sekva tentaklo de iu alia "amebo", laŭvica megafono, laŭvica kolego, amiko, mesaĝo-knabo, heroldo, ies karabeno aŭ subpiedulo, unu el inter argumentoj, ktp, ks.
Mi volas ŝanĝojn, do mi vetas je la NEHUMILULOJ, Tio ĉi estas ili por kiuj mi kreis la Novan Ekranon „Nowy Ekran”, ĉu tio ĉi plaĉas al iu aŭ ne. La Blogosfero apogita je kvanto estiĝas valoro nur tiam, kiam post la kvanto staras la kvalito dum la diskuto formiĝanta el la reciproka frotado inter Nehumiluloj kun aliaj Nehumiluloj mem kaj la cetero, eble kun la tempopaso ankaŭ ne humila.