Ventenergio en kombino kun Sunenergio.
Pro iu kaŭzo, tiu ĉi filmeto ne volis montri sin eĉ kiam mi provis tion reen kaj reen. Nur post la tria fojo ĝi decidis ekfunkcii kaj montroiĝi. Nu, sed ja vi povas vidi, proksimume, kiel unu el inter la vertikalaksaj ventoturbinoj aspektas kaj funkcias. Por ĉiu eĉ nur duonkvalifikita inĝeniero estas klare ke tio cix esas projekto treege facila por fari kaj kun la enheritita povo kaj fleksebleco pri konstruado. Kvankam tiu ĉi partikulara tipo aspektas tre simple, ties povo de 3 KW estas jam serioza kaj tute sufiĉa por granda plimulto da domoj. Ĉu oni do valoras investi iom da sia tempo por mem konstrui tian projekton?
Mi kredas ke certe jes. Mia familio en la vilaĝa regiono de la urbo kie mi aktuale loĝas, Adelajdo, ĵus konstruis sur la tegmento de sia domo la sunpanelan elektrosotemon, kaj jam komencis ŝpari tre signifan kvanton da mono, de la sama komenco mem. Nun ili ankaŭ planas establi ĝuste tiun ĉi sitemonn de la vertikalaksa ventoturbino, por kombini ĝin en la hibrida sistemo kun la elektraj sunpaneloj kiujn ili jam uzas, kaj komenci ne nur ŝpari la monon, sed eĉ komenci gajni la monon, per VENDADO DE ENERGIO REEN AL LA ELEKRO LIVERANTA KOMPANIO.
Kaj tio ĉi jam certe jam estas tre signifa ŝtupo en la direkton de la plena prienerigia sendependeco. Ĉu ne?
Ne plu jam elspezojn por la brulaĵoj?
"HumanCar Imagine PS” iom simlilas al la vehiklo kiun uzas Fred Flintstone, ĉefa heroo en la filmserio “La Kavhomoj”, sed ĝi estas fakte vera mirindaĵo de la nuntempa teĥniko.
"HumanCar Imagine PS"
Kiam en ties interno eksidos kompleta kvaropo da personoj el inter kiuj ĉiu volos “iom remi” (kaj laŭ la onidiro tiun taskon bonsukcesos fari eĉ mezforta fizike pensiulo), tiam aliro de energio en iu ajn formo el iuj ajn eksteraj energifontoj okazos esti tute superflua, kaj ĝi povos tamen gajni la rapidecojn ĝis eĉ 100 kilometroj dum horo( km/h) kiam vojaĝi sur la plata vojtereno! Ĝi kapablas ankaŭ grimpi montpintojn kun la rapideco de ĉirkaŭ 50 km/h.
Kun nur 1-2 personoj sur la ferdeko, pelado de tiu ĉi vehiklo estas helpata per la elektra motoro povigata el la akumulatoro (baterio).
Kreinto de tiu ĉi nekutima aŭtomobilo estas, Charles Greenwood, brita inĝeniero kiu jam de pli ol 40 jaroj okupiĝas per konstruado de la vehikloj movigataj per povo de la homaj muskoloj.
“HumanCar Imagine PS” estis jam oficiale allasita al la vojuzado. Ĝi komencos esti produktata per la seria fabrikado kiam kvanto de la komencaj mendoj superos la nombron 800. Provizore oni sukcesis gajni ĝis nun la 100-on da dezirantaj ĝin havi anataŭmendintoj. Merkata prezo de tiu ĉi vehiklo en Grandbritujo ne devus superi la 10 000-on da Britaj Pundoj (GB). Krome, en sia komerca versio tiu ĉi vehiklo pli multe similos la normalan aŭtomobilon – inter aliaj, ĝi ricevos ankaŭ la tegmenton.
Nula elspezo por la brulaĵo, neniuj elspiraĵoj, kaj ĉe la okazo la ŝanco plibonigi sian fizikan kondiĉon... Ĉu tiel aspektos futuro de la pervehikla komunikado? Charles Greenwood, kredas profunde ke jes. Fondita per li firmao apogogiĝas en sia laboro je la negocplano antaŭpreparita por 200 jaroj (!) kio enhavas, inter aliaj, ankaŭ funkciigon de produktado de la mikroelektrejoj, porteblaj en la valizo, destinita por la Tria Mondo.
Vidu sube la filmeton de tiu ĉi vehiklo uzata survoje ĉe "YouTube":
Trovita ĉe: www.Poboczem.pl