Fare de: Zbigniew
Wybraniec
Alternativa Nomada Vivstilo
Mi devas peti pardonon pro
manko de ajna poŝtaĵo okaze de la Kristnasko kaj Nova Jaro, kion mi
ja ne forgesis, kaj mi ja devus fari tion, sedi msimple devis akcepti la faktojn de la vivo kiel nomado, kiel la seneviteblaĵo ĉefe
pro tio, ke vojaĝado en Aŭstralio estas ofte ligita kun manko de
kontakteblecoj kun la ekstera mondo, aŭ nur ties sporada aperiĝado.
Mi do korektas tion nun, bondezirante al ĉiuj bonan, ĝojan,
ĝuoplenan kaj faliĉan Novan Jaron 2013.
Nun mi troviĝas ĉe la
pitoreska lago 'Green's Lake', en la centra regiono de la ŝtato
Viktorio, kampadante ĉi tie, renkontante alvenantajn kaj
forvojantajn nomadulojn, diversajn turistojn kaj aliajn vojaĝantojn,
kaj mem iom fiŝante.
Mi trovis ke la nomada
vivstilo taŭgas al mi plej bone, speciale tial ke dum plimulto da
mia vivo mi ja vivis jam kiel nomado, ofte ŝanĝante laborlokon, pro
la laborkaraktero kiel mininĝeniero per putborado, minista kaj
geologa esploristo, kaj poste la opalministo kaj oresploranto, kio
postulis ŝanĝi vivlokon foje eĉ kelkfoje dum unu monato, kaj plej
ofte ne malpli ol post nur duonjaro da restado unuloke.
Nu... Ĉi foje mi faras tion
por esplori Aŭstralion el la turista, vojaĝula, nomada vidpunktoj,
por fari fotojn, fari notojn, kaj trovi novajn interesajn – kaj
laŭeble senkostajn, aŭ se jam pagendajn do nur tre etkostajn
restadlokojn, kaj kundividi ĉion tion kun vi ĉiuj.
Evidente, ne ĉiuj ŝatas
tiun vivstilon, kaj multajn tio simple tute ne interesas. Mi do ne
adresas ĉi tiujn paĝojn al ili. Tamen tiuj ĉi kiuj amas la vivon
sendependan kaj liberan. Tiuj ĉi kiuj volas havi sian vivon esti
libera de la eternaj pagokvitancoj kaj sklaviga baraktado kun
financoj, certe konsentos kun mi ke ĝi estas la vivostilo
preferebla, pli sana, pli feliĉa kaj pli pleniga per la aferoj
gravaj en la homa vivo, eĉ pli aventura kaj pli ĝuebla. Trovado de
novaj lokoj, ĝojo kaj ĝuebleco de la naturo - kaj la definitive
sekvanta plisaniĝo - estas la avantaĝoj kiuj sendube allogas
preskaŭ ĉiun kiun mi renkontis ĝis nun dum mia vojaĝado. Kaj ne
nur. Malsupre mi prezentas du fotojn el tiu ĉi parto de mia vojaĝo. Iom pli poste mi prezentos iom pli, seed nun mi devas limigi la kvanton ĉar la Wi-Fi radia interreta konektebleco ĉi tie estas terura kaj mi devis perdi preskaŭ 3 horojn por enŝuti ĉi tiujn du fotojn. Espereble en aliaj lokoj tio ĉi iom pli bona (kiel cetere certigis min mia ISP).
Mia kampadejo ĉe la lago Green's Lake, en Corop, Victoria |
Jen supre estas foto de mia
kampadejo, kun la tendo, aŭtomobilo, kaj videbla tie elektrofara
sunpanelo, kiun mi uzas, per aplikado de la elektroinvertilo por
gajni 240 voltan, hejman elektron, kiel ĉefa fonto de elektro por
ĉiuj miaj bezonoj (mi aldonu porinforme, ke en Aŭstralio la hejma
elektrotenso estas en hejmoj de ĉiuj Aŭstraliaj ŝtatoj 240V). Mi
uzas porokaze ankaŭ malgrandan, 950W (nomume, 1 kW),
elektro-generatoron (elektrofarilon), kaj 25amp bateriŝarĝilon, kiu
kapablas reŝarĝi la 100 amp/h baterion dum maksimume 4 horoj,
uzante la generatoran 240V elektrofonton.
Tamen, post la ĝisnunaj
spertoj, kaj por ŝpari pli da mono, mi decidis ke oni valoras aĉeti
eĉ pli rapidŝarĝe kapablan elektroŝarĝilon, kun la kapableco de
50 amp. Tio ĉiu duonigas reŝarĝotempojn kiam uzi la brulaĵuzan
generatoron. Tio ĉi tre gravas nuntempe pro jam treege altegaj, kaj
tamen ankoraŭ plu plikreskantaj, kostoj de la benzino kaj aliaj
brulaĵoj, kaj likvaj, kaj la gasaj, kaj la same solidaj. Tio ĉi
dolore sentblas speciale en la dezertaj regionoj, forforejoj, kaj eĉ
grandurbaj regionoj de Aŭstralio. Diveneblas, ke la samo okazas
plurloke en aliaj partoj de la mondo. Tia 50amp kapabla batriŝarĝilo
kostas multe pli, sed la elpezo valorigas kostojn de la brulaĵokvanto
eĉ duonkvante ŝparebla en tiu kazo.
Nu, sed ĉio tio estas
planoj. Aktuale, mi antaŭ nelonge vizitis belan urbeton, Echuca, kiu
estas tre interesa urbeto ĉe la plej granda rivero de Aŭstralio
Marey River, Ĝi estas la riverhavena urbeto, iam tre grava dun la
navigado de Marey River (pron: Mari River), nun ĝi estas nur
malgranda urbeto sed bele konservinta sian malnovan karakteron., plna
de interesaj vidindaĵoj, kaj kun ebleco navigi la riveron per unu el
tiuj malnovaj riverŝipoj videblaj sur la unua bildo. Ankaŭ videblas
la seka doko, por riparado de la ŝipoj.
Riverhaveno kun malnovaj riverbŝipoj en Echuca, Vicoria. |
De ĉi tie mi planas iri baldaŭ al alia interesa loko, Ayson's Resrve, Ĉe la rivero proksime de la urbo Rochester, kie
estas ankaŭ senpaga kampadeja loko ĉe la riverbordo, kun multe da ombro
kaj ŝirmo de la forta ventoj ofte ĉi tie blovantaj, pro multaj malnovaj
arboj laŭlonge de la rivero. Ĉi tioe ankaŭ estas fiŝado eblecoj eĉ pli
bonaj ol ĉe la Green's lago, kiu estas ĉiam plena de motorboatoj, kun la
akvoskiantoj kaj aliaj akvoskuteroj, ktp. Multe da bruo, kiu fiŝojn
fortimigas, do nur de tempo al tempo, kiam mankas boatobruo, la fiŝoj
raperas.