Hodiaŭ ni aliĝas al la tutmonda protesto kontraŭ cenzurado de la Interreto per la Usonaj ŝtataj aŭtoritatoj. Sube vi povas legi la komunikaĵon de la Angla Vikipedio, tia kia ĝi estas prezentita ĉe la wikipedia(en) versio. La anglalingva teksto troveblas per akllako de la titolo por iri rekten al la anglalingva originalo, aŭ elektu el la lingvolisteto ĉe la kapo de la artikolo mem!
Admin
-----------------------------------------------------------------
Anti-SOPA forŝalto de la Anglalingva Vikipedio
Al: La legantoj kaj komunumo de la Angla Vikipedio. De: Sue Gardner, Ekzekuta Direktoro de Wikimedia Foundation Dato: Januaro 16, 2012
Hodiaŭ, la Vikipedia komunumo
anoncis sian decidon forŝalti la Anglalingvan Vikipedion por 24 horoj, tutmonde, komence de la 05:00 horo UTC Merkrede, la 18-an de Januaro 18 (vi povas legi (anglalingvan) (
"deklaron de la la Vikimedio Foundacio ĉi tie"). La forŝalto estas la protesto kontraŭ la proponita leĝfaro en la Usono — La
"Stop Online Piracy Act (SOPA)" en
"U.S. House of Representatives", kaj la
"PROTECT IP Act (PIPA)" en la Usona Senato — kiuj, se aprobite, povus serioze damaĝigi la liberan kaj malferman Interreton, inkluzive de la Wikipedio. Tio ĉi estos la unua fojo iam ajn, ke la Anglalingva Vikipedio prezentis iun tiu-aspektan publikan proteston, kaj tio ĉi ne estas la decido kiu estis farita senpripense kaj leĝere. Jen estas kiel ĝi estas priskribita per triopo de la Wikipediaj administrantoj kiuj formale organizis la komunuman diskuton.
El la
"publika anonco", signita per la; User:NuclearWarfare, User:Risker and User:Billinghurst:
-
- Opinio de la komunumo de la Anglalingva Vikipedio estas tiu ke ambaŭ tiuj ĉi leĝproponoj, se aprobitaj, estus katastrofaj por la libera kaj malferma reto.
-
- Dum la lastaj 72 horoj, pli ol 1800 Vikipedanoj kuniĝis por pridiskuti proponitajn akciojn kiujn la komunumo povus voli antaŭpreni kontraŭ la SOPA kaj PIPA. Fakte, tio ĉi estis la plej granda nombro kaj nivelo de partoprenaj nombroj en la komunuma diskuto iam ajn vidita ĉe la Vikipedio, kio ilustras veran nivelon de la koncerniĝo kiun la Vikipedanoj sentas pri la proponita leĝfaro. La superrega plimultego da partoprenantoj subtenas komunuman akcion por kuraĝigi eĉ pli grandan publikan akcion en la respondo je tiuj leĝproponoj. El inter la proponoj konsiderataj per la Vikipedanoj, tiuj ĉi kiuj rezultiĝu per la "forŝalto" de la Anglalingva Vikipedio, en konkordo kun similaj forŝaltoj je aliaj retejoj oponantaj al SOPA kaj PIPA, ricevis la plej fortan subtenon.
-
- Post la detala kontrolo pri tiu ĉi diskuto, la fermaj administrantoj prinotis vaste bazitan subtenon por tiu ĉi akcio de la Vikipedanoj tra tuta la mondo, ne nur en la Usono. La fundamenta malkonsento pri la globskala fermo venis ĉefe de tiuj ĉi kiuj preferis ke tiu ĉi forŝalto estu limigita al legantoj el la Usono, kun cetero de la mondo vidanta nur simplan flag-noton anstataŭe. Ni ankaŭ notis ke ĉirkaŭ 55% de tiuj ĉi kiuj subtenis la forŝalton preferis ke ĝi estu ĝuste la tutgloba, kun multaj indikantaj koncernojn pri la similaj leĝfaroj en aliaj nacioj.
Pro la faro de tiu ĉi decido, la Vikipedanoj estos kritikataj pri sia, laŭŝajna, forlaso de la neŭtraleco por alpreni la politikan pozicion. Tio ĉi estas reala, leĝvalida afero. Ni volas ke la homoj fidu al Vikipedio, kaj ne timu ke ĝi provas propagandi al ili. Sed, kvankam la Vikipediaj artikoloj estas neŭtralaj, tamen ties ekzisto mem ne estas tia. La membro de la teamo de "Wikimedia Foundation" Kat Walsh kurantatempe skribis ĉe unu el inter niaj e-poŝtaj listoj,
-
- Ni dependas je la la leĝa infrastrukturo kiu faras tion ebla ke ni funkciu. Kaj ni dependas ankaŭ je la leĝa infrastrukturo kiu allasas aliajn retejojn gastigi la uzanto-kontribuan materialon, ambaŭ, kaj la informon kaj la esprimon. En plej multaj kazoj, la Vikimediaj projektoj estas organizantaj kaj sumigantaj kaj kolektantaj la mondan scion. Ni metas tion en la kunteksto, kiu ebligas al la homoj povi tion sencohave kompreni.
-
- Sed tiu ĉi scio devas esti ie publikita por ke iu ajn trovu kaj uzu ĝin. Ĉie kie ĝi povas esti cenzorata sen ĝusta procedo, ĝi damaĝigas la parolanton, la publikon, kaj la Vikimedion. Tie kie vi povas paroli nur tiam kiam vi havas sufiĉajn rimedojn por kontraŭbatali leĝajn ĉalenĝojn, aŭ se viaj vidpunktoj estas antaŭ-aprobataj per iuj kiuj tiujn rimedojn havas, nur la sama malvastrigarda kompleto de ideoj jam popularigataj kontinuos esti la sola ĉio al kio iu ajn havos iun ajn signifan alireblecon.
La decido por malŝalti la Anglalingva Vikipedion ne estis farita per mi; ĝi estis farita per la redaktantoj, per la interkonsenta decidofara procedo. Sed mi subtenas ĝin.
Kiel Kat, kaj cetero de la Vikimedia Fundaĵ-teamo, mi komencis pli kaj pli pensi pri la publika voĉo de la Vikipedio, kaj la bonvolo kiun homoj havas rilate al la Vikipedio, kiel la rimedo kiu volas esti uzinda por bonfaro de la publiko. Legantoj fidas la Vikipedion ĉar ili scias ke spite de ties kulpoj, la koro de la Vikipedio estas en la ĝusta loko. Ĝi ne celas mon-preĝ-igi ilin, aŭ kredigi je iu partikulara aĵo, aŭ vendi al ili iun produkton. La Vikipedio ne havas iun kaŝitan agendon: ĝi nur volas esti helpa
Tio ĉi estas malpli vera pri aliaj retejoj. Plimulto estas komerce motivita: ilia celo estas fari la monon. Tio ĉi ne signifas ke ili ne havas la deziron fari la mondon esti pli bona loko - multaj tion volas! - sed tio ĉi signifas ke iliaj pozicioj kaj aktoj devas esti komprenitaj en la kunteksto de la konfliktantaj interesoj.
Mi esperas ke kiam Vikipedio fermiĝos la 18-an de Januaro, la homoj komprenos ke ni faras tion por niaj legantoj. Ni subtenas ĉies rajtojn de la libereco de pensado kaj de la libereco de esprimado.Ni kredas ke ĉiu devus havi la ating-eblecon al la eduka materialo kun la vasta gamo da subjektoj, eĉ se ili ne povas pagi por tio. Ni kredas je libera kaj malferma Interreto kie la informo povas esti kundividata sen malhelpaĵoj. Ni kredas ke la novaj proponitaj leĝoj kiel SOPA kaj PIPA, kaj aliaj similaj leĝoj diskutataj en kaj ekster de Usono - ne progresigas la interesojn de la ĝenerala publiko. Vi povas tralegi
tre bonan liston (a
very good list) de la kaŭzoj por oponi al SOPA kaj PIPA ĉi tie, ĉe
"Electronic Frontier Foundation".
Kial tio ĉi estas la globskala akcio, preferata de la nur-Usona? Kaj kial nun, se iom da Usonaj leĝfarantoj okazas esti en la taktika malantauiro pri la SOPA? La realeco estas tio ĉi ke nie ne pensas ke SOPA estas (vere) deiranta, kaj la PIPA plu restas tute aktiva. Eĉ pli, SOPA kaj PIPA estas nur la indikiloj de la multe pli vasta problemo. Tra tuta la mondo ni povas vidi konstruadon de la leĝfaro intencita por batali kontraŭ la interreta piratado, kaj por reguligi la Interreton per aliaj manieroj, kio damaĝas la Interretajn liberecojn. Nia koncerniĝo etendiĝas post la SOPA kaj PIPA: ili estas nur parto de la problemo. Ni volas la Interreton resti libera kaj malferma, ĉie, por ĉiu.
La 18-an de Januaro, ni esperas ke vi konsentos kun ni, kaj faros ĉion kion vi povas por fari vian voĉon aŭdebla
Sue Gardner,
Executive Director, Wikimedia Foundation