Ĉu elasta membrano anstataŭos bateriojn en niaj *gaĝetoj?
Mardo, 4-an de oktobro (08:12)
Sciencistoj el Singapuro asertas ke, ili sukcesis prilabori novan materialon, kiu kapablas stori energion. La membrano estas ne nur mola kaj elasta, sed ĝi estas ankaŭ pli efika ol la tradiciaj baterioj (akumulatoraj), kaj ties produktado estas signife malpli kosta. Tio ĉi ja sonas fabeleske, ĉu ne?
Tiu ĉi mambrano kapabla stori energion havas la ŝancon anstataŭi tradiciajn bateriojn - oni diras ĉe la Gadżetomania/gadzetomania.pl/. Tiu ĉi, apanaŭ kredebla, teĥnologio estis prilanborita ĉe la Nacia Universitato en Singapuro. Tiu ĉi inventaĵo estas la unua en la mondo membrano, kiu povas stori (akumuli) la energion, kaj pro tio ĝi havas ankaŭ kapablecon enstataŭi la tradiciajn bateriojn (akumulatorjn).
Ĝi estas membrano farita el polimeroj bazitaj je la polistireno. Sufiĉas meti ĝin inter du metalajn pladetojn, konektitajn al la elektrofonto por ŝarĝi tiun ĉi elastan materialon. Ties kapacita kapableco estas: 0.2 faradoj je unu kvadrat-centimetro, kio estas ja sufiĉe granda atingo, ĉar la standardaj kondensatoroj ne atingas pli grandan kapablecon ol 1 mikrofarado je unu kvadrat-centimetro.
Pro malalta produkto-kosto de tiu ĉi membrano, kostoj de akumulado de la energio, kiam uzi ĝin, devus esti nur ĉirkaŭ, 72 cendojn (Usonajn) per unu farado. Laŭ la sciencistoj - la sama kosto ĉe baterioj bazitaj je la eletrolitoj ofte superas, 7 dolarojn (Usonajn) per unu farado (farad).
La detaloj koncerne tion ĉi kiel la nova materialo funkcias, kiu estas tempo de ties ŝarĝado kaj deŝarĝado, kaj kia estas ties vivkapablo, provizore restas la sekreto... Doktoro. Xie Xian Ning supervidanta tuton da esploroj pri tiu ĉi inventaĵo opinias ke, ilia verko superas per siaj kapablecoj la: litiajn bateriojn, la acid-plumbajn akumulatorojn, kaj la super-kondensatorojn... Nun la scienculoj laboras pri komercigo de tiu ĉi nova materialo.
Grzegorz Nowak
Tradukis: Zbigniew Wybraniec
*gaĝeto = utila pro iuj kaŭzoj, kvankam ne necese tre bezona aparato. maŝino aŭ inventaĵo de iu ajn tipo. Ofte ludilo, havanta plej ofte la distran karakteron, kvankam ne nur. Ofte, la utilaĵo helpanta iujn funkciojn.
No comments:
Post a Comment
Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.