UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Mar 4, 2010

Startu.net malaperis!

Startu.net malaperis!

Kial? Kiu tion scias?! Ĝi simple ne plu funkcias, kaj domaĝe, ĉar ĝi ja enhavis iom da utilaj informoj kaj materialoj. Mi trovis ke alia Esperanto portalo malaperis, ĝi estas: www.startu.net kiu iĝis tute malaktiva. La sola peco de informo kiun mi povis trovi estas la suba mesaĝo trovita dum provi iom ekscii pri la sorto de ĝi per Google serĉilo. Sekve, mi decidis forviŝi ĉiujn ligilojn al ĉi tiu retejo el La Praktiko.kiel la ne plu jam validaj.

" Kie estas startu.net? - soc.culture.esperanto | Google Groups
2 posts - 1 author - Last post: 30 Apr 2009
Ĉu http://startu.net malaperis? Dum 4 tagoj ĝi ne funkcias..... Jes, ankaŭ mi rimarkis tion. Mi bedaŭras se ĝi malaperus; ĝi fakte ...
groups.google.com/group/soc.culture.../ec3282c965a530e2 - Cache"

Rektigo de konfuzo pri IKEF

Pro troa hasto mi allasis konfuzan informon enŝteliĝi ne mian lastan artikolon!

La korekta interreta adreso al Internacia Komerca Esperanto Federacio estas jena: http://www.ikef.org. aŭ alternative, la originala adrso ĉe la retrejprovizanto: http://sites.google.com/site/ikefesperanto/

Mi tre pardonpetas pro tio ĉi al ĉiuj ricevantoj de novaj artikoloj el La Praktko per la E-poŝto. La korekta adreso al IKEF estas ne www.ikef.com/ sed www.ikef.org/ Mi tuj korektis tiun mesaĝon ĉe la retejo mem, rimarkinte tion post kontroli la mesaĝon post gzin publiki, sed bedaŭrinde, post jam puŝi l butonon, publikigu, ĝi estas aŭtomate sendata en sia unua formo al ĉiuj aldonitaj al adresaro ricevantoj de la mesaĝoj de La Praktiko per E-poŝto. Okazas ke la adreso www.ikef.com, havas nenion komunan kun ties esperantista samnomulo.

Internacia Komerca Esperanto Federacio

Mi jam prezentis ĉi tie iom da utilaj ligiloj kaj interretaj lokoj sed mi kredas ke ĉio tio ne povas resti sen kompanio de unu el nter la plej utilaj organizoj uzantaj Esperanton, enkadre de ĉi tiu movado. Ĝia adreso estas: http://www.ikef.org kaj ĝi nomiĝas la Internacia Komerca Esperanto Federacio.
IKEF kunigas la komercemajn uzantojn de Esperanto kaj eldonas komercajn, kaj aliajn, utilajn terminarojn en Esperanto, krom senpere kunigi la Esperanto Komercantojn kaj Komercistojn en la speciale fundita tiucele komerca organizo. Ĝi ankaŭ poseas intereso-grupon ĉe Google al kiu ĉiu povas aliĝi. Oni povas ricevi de tie regulajn informojn pri ĉio ko okazas ĉe IKEF per  la mesaĝoj sendataj rekte al via elektronika poŝtkonto. Bonŝancan kj feliĉan komercadon kaj ekonomian agadon tutmonde enkadre de la sendependa kaj praktika Esperanto movado, potenciale kaj ofte tre efektive, profitanta ties agantojn multforme kaj multmaniere.

Feb 7, 2010

Feb 3, 2010

Amikumu.com malaperis!

Retejo http://amikumu.com malaperis - kaj kredeble ne pro malbonaj kialoj.

Ekzistas tamen, kaj konstante pliboniĝas la sencohava, pragmatika retejo: http://esperanto.com kiu, tre kredeble baldaŭ estos unu el inter la plej grandaj retejoj de la Esperanto parolantoj - se ne La Plej Granda. Post eniri tiun ĉi lokon nur antaŭ nur du tagoj mi vidis tie nur iomete pli ol ĉirkaŭ 150 membrojn. Hodiaŭ mi vidis tie jam 223 uzantojn. Tio ĉi estas rapidega kaj tre alta al-kresko, por nur du tagoj. Fakte. tio ĉi estas eĉ fantaste rapide kreskanta nombro, laŭ ĉiuj ĝis nun viditaj per mi standardoj en la movado de parolantoj.de la Internacia Lingvo


Tio ĉi ankaŭ bone montras daŭre kreskantan bezonon por iu dece funkcianta retejo por parolantoj de Esperanto navigantaj la ondojn de la monda Interreta Oceano. Ĉu oni valoras aliĝi al tiu ĉi multe kapabla retejo trovos tuj ĉiu persono kiu volas simple praktiki sian scion de Esperanto rekte per Interreto, kaj prezenti al pli vasta Esperanto parolanta publiko siajn interesojn, projektojn, proponojn, aŭ simple nur iom babili kun aliaj. En tiu ĉi - entute esperantlingva - retejo eblas Blogi, formi kaj proponi al la Interreta Publiko siajn Grupojn kaj Eventojn kaj aldoni sian Foruman Temon, kaj/aŭ simple nur Babili ĉe la Forumo.

Mi trovas tiun ĉi lokon esti kaj unika, kaj utila kaj praktika solvo por ĉiuj parolantoj de Esperanto. Mi do decidis uzi ĝin ankaŭ kiel ĉefa esperantlingva renkontejo por tiuj ĉi membroj de la Universala Vivo Ligo kiuj scias kaj uzas Esperanton. Mi kredas ke speciala kreado de iu simila speciala tia loko por niaj Esperanto parolantaj membroj estus simple malŝparo de administra povo kaj modestaj materiaj rimedoj de UVE, ĉar ja ekzistas jam ideala solvo kreita jam per aliaj parolantoj de tiu ĉi lingvo kiuj ja ankaŭ alte aprecas kaj bezonas subtenon de aliaj esperantistoj por tiu ĉi sia valora aranĝo.

Jan 28, 2010

Virtuala Esperanto Komunumo



Jen,  ĵus antaŭ nelonge mi estis rememorigita pri la ekzisto kaj plua funkciado de la Virtuala Esperanto Komunumo internetigta per niaj Ruslandaj geamkoj. Mi certas ke multaj estos interesitaj viziti tien kaj partopreni en ilia interesa iniciativo kaj nun jam bone funkcianta interreta loko, pograde ĉiam per il plibonigata kaj pliriĉigata. Jen estas la adreso: http://esperanto.com/ Alternative, alklaku la supran logo-bildon de ĉi tiu nova Esperanto Komunumo. Mi mem konsideras ĝin esti unu el inter la pli interesaj por esperantistoj interretaj lokoj. Mi aldonu ĉi tie ke tio ĉi estas unu el inter pli kaj pliaj lokoj kiuj estas tute kreitaj per la "Open Source" programaro de "Drupalo"tradukita kaj funkciante en Esperanto. Kvankam plu en Beta versio, ĝi jam nun bone funkcias.


Reblog this post [with Zemanta]

Porserĉila Universala Konvertio de Mezuroj




The Mozilla logo
Nun jam ĉiu povas havi bonegan universalan konvertilon de ĉiuj mezuroj en sia propra retserĉilo. Nur iru al la adreso sube donita por via komforto kaj enigu ĝin en sian retserĉilon. Aŭ alternative alklaku la logo-bildon de "Mozilla" maldekstre. Post enigi ĝin en vian retserĉilon aperos malgranda kolora  ikoneto ĉe la dekstra flanko de la malsupro de via retserĉilo, post kies alklako ĉiuj mezuroj vidataj en la en la legata per vi artikolo (en iu ajn lingvo) ekhavos konvertitajn valorojn en la alia sistemo en la parentezoj por pli bona klareco.

http://converter.mozdev.org/?src=xi
Subite, post kiam provi ĝin la unuan fojon,  kvazaŭ per iu sorĉita vergo, malaperis malkomprenoj nur pro kulturaj diferencoj, ofte ekzistaj spite de ex tre bone paroli komunan al si usonalnglan, aŭstralian, kanadan, ĉu iun alian lingvo-version de la angla, au iun eĉ tute alian ol la angla lingvon. Mi esperas ke ĝi baldaŭ povos funkci egale bone por ĉiuj aliaj lingvoj.

Post mem provi kaj pruvi ĝin mi atestas ke ĝi funkcias bonege inter la ĉefuzataj Usona kaj la Internacia (Eŭropa) alie nomata Decimala mezursistemoj.
Ĵus antaŭ nelonge aperis nova universala konvertilo de mezuroj ĉe Firefox, kiu tamen bone funkcias kun ĉiuj ĉefaj retserĉloj, kiel oni tion diras ĉe la originala retejo kiu ĝin lunĉis senpage ĉe la dreso:
 http://converter.mozdev.org/?src=xi povas ĝin ankaŭ trovi inter la aldonaĵoj de "Firefox" kaj "Mozilla" retserĉiloj. Mi kredas ke ĝi devus ankaŭ bone funkcios kun la "Internet Explorer" serĉilo - se oni kredu kion diras la aŭtoroj de tiu ĉi bonega programeto ĉe sia ĉefretejo. Mi mem ne provis ĝin ankoraŭ mem kun IE ĉar mi ne fidas tiun ĉi serĉiloj kaj m mem tute ne uzas ĝin, escepte de nur absolute ne eviteblaj, ekstremaj, okazoj. Vi trovos la supre publikitan adreson ankaŭ en la Utilaj Ligiloj sekcio de tiu ĉi sola informejo de la Universala Vivo Ligo en la Internacia Lingvo - Esperanto.
Reblog this post [with Zemanta]