UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj k rimedoj, scienco k teĥniko, studoj kaj praktikado de la Naturopatio kaj sana vivstilo, viva praktikado de la Internacia Lingvo - Esperanto.
Produktado kaj uzado de la alternativaj energioj k atingado de ĉio ĉi tio per la memfaraj metodoj.
UNIVERSALA VIVO LIGO
Subtenas liberan sinesprimadon, sen iuj ajn "Politikaj Korektecoj".
Ĉiu
j ajn formoj de la "politikaj korektecoj" estas, kaj ĉiam estos sen-kompromise deĵetataj ĉe la Universala Vivo Ligo, kaj La Praktiko, kies organo ĝi estas.

Ĉiun korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre kun aldono de la vortoj "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

26 Mar 2011

Glaciaro ĉe Antarktido estas renversita


Tradukis: Zbigniew Wybraniec

La glaciaroj nin trompis. Ĉu do la ĝisnunaj esploroj pri la klimato taŭgas nur por forĵeti?

Fot. PAP/EPA
Glaciaro ne kreskas nur supren...
Medoloj forborataj el la glaciaroj de la Antarktido (Antarkto) estis respondontaj al ni je niaj demandoj rilatantaj tion ĉi, kia klimato regis sur la tero en la pasinteco, sed ne nur, ili estis celantaj ankaŭ helpi nin, provi kompreni ŝanĝojn kiuj en ĝi okazas ankaŭ nun... Okazis tamen ke ni povas forĵeti en la rubujon, plimulton da ĝisnunaj determinaĵoj kaj difinoj. Ĉar la glaciaroj ne kreskas nur al la supro – informas: rp.pl/
Ĝis nun ŝajnis ke la glaciaro similas la tortokukon, ke ties laŭvicaj tavoloj estas surmetataj dum la plurjarcentoj, desupre – kaj la frostiĝanta neĝo formas laŭvicajn „lignovejnojn” kiujn oni povas legi kvazaŭ kiel iun grandegan libregon.

Bedaŭrinde, okazis ke tio ĉi ne estas la vero. La glaciaro kreskas ankaŭ de malsupre. Kaj la frostiĝanta ĉe ties fundo akvo, forpuŝas ĝin supren.
Tio ĉi estas la fenomeno tute al ni nova, almenaŭ en la skalo tia, kiel ĉi tiu – diras Dr. Ted Scambos, glaciologo el la Universitato de Kolorado ( University of Colorado).

Kion tiu ĉi malkovro signifas por la scienco? Tion ĉi ke la tavoloj de la glacio ĉe fundo de la glaciaro tute ne devas aparteni al la plaj malnovaj. La kronologia – laŭŝajne - strukturo de la glaciaj tavoloj, okazis esti tute mitologia. Kaj, tio ĉi signifas ke multo da konkludoj pri pasinteco de la klimato de la Tero estas eraraj.
Glacitavoloj estas tramiksitaj kiel talio da ludkartoj – konvinkigas la esploristoj.
WB
http://www.rp.pl/artykul/621883_Niespodzianka-na-Antarktydzie---lodowiec-lezy-do-gory-dnem.html