UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jan 29, 2011

Ventmotoroj aŭ Ventoturbinoj

Vertikal' Aksaj Vento Motoroj de diversaj Tipoj pli kaj pli populariĝas

La Vertikal' Aksaj Vent' Motoroj (Vertikalaksaj Ventmotoroj, aŭ Ventoturbinoj) estas iomete malpli rapidaj ol la Horizontal' Aksaj Vent' Motoroj, (Horizontalaksaj Ventmotoroj, aŭ Ventoturbinoj) sed ilia povo estas tamen multe pli granda, do sekve de sia pli granda povo ili allasas uzi la rapideco ŝanĝilojn kiuj laŭvice allasas uzon de la rapid-turnaj aŭtomobilaj elektrofariloj, anstantaŭ ol iujn specialajn elektrofarilojn, por servi kiel elektro generiloj, por bezoj de la hejma mastrumado, ktp...

Fakte, ĝuste tial, (pro ties pli granda povo) eblas povigi  per nur unu tia ventoturbino eĉ plurajn aŭtomobilajn elektrofarilojn en unu kombinita sistemo, se necesas, por generi multe plian povon ol eblus tion akiri el nur unusola tia aŭtomobila elektrofarilo (alternatoro), kombinita kun unu ventoturbino.

La alta krompovo, kompare al la horizontalaksa ventoturbino, produktata per la vertikalaksaj ventoturbinoj vere helpas multe ĉiun kapablan inĝenieron kaj inventanton, pri la eblecoj konstrui pli efikan kaj etkostan ĉedoman, hejman, elektrofarilon, por sendependiĝi de la ĉeffonta energifonto, jam multkosta, kaj tamen konstante pli kaj pli altiĝanta - dank al la "helpantaj tutan la homaron, sed neniam nin mem" frenezaj kaj senskrupulaj "verduloj" kaj aliaj fiaĉuloj de la moderntempa "Globalismo", do la tutkontrolismo, detruantaj niajn liberecojn kaj sendependecojn, ĉie ajn kie ili alvenas kun sia aĉa politiko, "politikaj korektecoj" ktp.

Ĉu oni valoras okupiĝi iom por tion fari, aŭ aĉeti se oni povas al si allasi altan elspezon, konvinkiĝis plej bone ĝuste tiuj ĉi kiuj jam faris ilin, aŭ aĉetis, kaj nun laŭdas ilin pro la efikeco kaj grandaj ŝparoj en siaj elspezoj por la elektro.

Kvankam tamen la prezoj por aĉeti tian sistemon estas ankoraŭ plu tre alta por la meza homo kiel mi, aŭ granda plimulto de aliaj el inter niaj samsekvantoj, la prezoj de bazaj materialoj kaj simpleco de la konstruo de tiuj maŝinoj estas granda avantaĝo, kaj ebligas al ĉiu fari tion mem. Evidente, sub la kondiĉo ke oni allasos al si iom da tempo elspezebla por fari tion, kaj havas la firman volon fari tion mem por helpi sin mem.

Do, jen venas ankaŭ filmgalerio el "YouTube" pri tio ĉi: nur klaku kaj spektu, certe estas interesa, ĉu ne?

.     

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.