UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jan 30, 2011

Fina Venko! Kaj pli pri la alternativaj energioj.

Ventenergio en kombino kun Sunenergio.

Pro iu kaŭzo, tiu ĉi filmeto ne volis montri sin eĉ kiam mi provis tion reen kaj reen. Nur post la tria fojo ĝi decidis ekfunkcii kaj montroiĝi. Nu, sed ja vi povas vidi, proksimume, kiel unu el inter la vertikalaksaj ventoturbinoj aspektas kaj funkcias. Por ĉiu eĉ nur duonkvalifikita inĝeniero estas klare ke tio cix esas projekto treege facila por fari kaj kun la enheritita povo kaj fleksebleco pri konstruado. Kvankam tiu ĉi partikulara tipo aspektas tre simple, ties povo de 3 KW estas jam serioza kaj tute sufiĉa por granda plimulto da domoj. Ĉu oni do valoras investi iom da sia tempo por mem konstrui tian projekton? 

Mi kredas ke certe jes. Mia familio en la vilaĝa regiono de la urbo kie mi aktuale loĝas, Adelajdo, ĵus konstruis sur la tegmento de sia domo la sunpanelan elektrosotemon, kaj jam komencis ŝpari tre signifan kvanton da mono, de la sama komenco mem. Nun ili ankaŭ planas establi ĝuste tiun ĉi sitemonn de la vertikalaksa ventoturbino, por kombini ĝin en la hibrida sistemo kun la elektraj sunpaneloj kiujn ili jam uzas, kaj komenci ne nur ŝpari la monon, sed eĉ komenci gajni la monon, per VENDADO DE ENERGIO REEN AL LA ELEKRO LIVERANTA KOMPANIO.

 Kaj tio ĉi jam certe jam estas tre signifa ŝtupo en la direkton de la plena prienerigia sendependeco. Ĉu ne?

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.