UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Mar 9, 2010

Plej nova Malfermoficejo "Open Office 3.2".


 Aperis plej nova, rapida versio de Malferma Oficejo

Open Office 3.2” estas nun jam tre multe pli rapida ol siaj antaŭuloj – kiuj estis vere iom tro malrapidaj.

Kvankam ties funkciado iomete diferencas de tiu ĉi de „Microsoft Office” kaj oni devas alkutimiĝi al ties sufiĉe diferenca aspekto grafika kaj sistema, ĝi tamen funkcias treege simile, kiel Microsoft Office, kaj provizas ĉiujn la samajn funkciojn, krom pluraj pli, kiu fakte eĉ ne ekzistas ĉe „MO”.

Kosto de „Microsoft Office” en la komparo kun la Malfermoficejo „Open Office” estas ja giganta. Komparu tute senpagan komputilan oficejan programaron de „OOo” kun la prezoj de: ekde kelkcent dolaroj ĝis eĉ kelkaj miloj da dolaroj por „Microsoft Office” en ties plena ĉiufunkcia versio, por gajni ekzakte la samajn funkcieblecojn.

Fakte, la funkciebleco kaj efikeco de la Malfermoficejo estas, tre ofte, fakte eĉ pli granda ol tiu ĉi de la „Microsoft Office”, kun la simple nula kosto en la kosto-komparoj. Ŝajnas al mi ke tio ĉi estas ja plej alta avantaĝo de ĉi tiu Oficeja Program-pakaĵo.

Kaj nun, eĉ plej granda ĝis nun mankaĵo de „Ooo”, kiu ĝis nun estis ties „limakeca funkcirapido” estas tute travenkita kaj oni povas uzi ĝin nun tute la same kiel „Microsoft Office” – kaj fakte, eble eĉ pli rapide – sen gvido de ies psika sitemo al la rompiĝo.

Ĉiuj funkcioj bone plenumas siajn taskojn, kaj mi trovis en ties, ankaŭ senpage akirebla, kromprogramaro la programerojn kiuj fakte superas per sia utileco kaj funkciado eĉ la plej multkostajn komercajn oficejajn programarojn, akireblajn kun „Microsoft Office” en ties gvidfrunto.

Publikante kelkajn retejojn kaj blogojn kaj laborante pri multaj diversaj projektoj, postulantaj fakte tre altan oficlaboran kapablecon de programaro uzata, mi devis rezigni el tro altkosta „Microsoft Office”, apoginte ĉiujn laborojn kskluzive je la Malfermoficejo „OOo”.

Nun, kun granda ĝojo mi trovis ke ĝi jam ne plu estas malrapida!!

Por kontroli kaj kompari la rapidecon de funkciado mi venis hodiaŭ al mia amiko kiu uzas la saman komputilon kaj sistemon, Windows XP, por kompari kiel funkcias lia „Mikrosoft Office”, en la komparo kun mia „Open Office 3.2”. Ni trovis ke „Ooo” startas nun rimarkeble pli rapide ol la Microsoft Office. Rapideco de ĉiuj ceteraj funkcioj de „Open Office” nun jam ne diferencas de la rapideco de „Microsoft Office”. Mi alte rekomendas uzi prefere ĉi tiun sistemon anstataŭ la monraba „MO” kiu fakte tute ne kapablas fari ion ajn pli, aŭ ion ajn pli bone ol la Malfermoficejo.

Elktito

1 comment:

  1. Dankon. Ĝi estas tre utila informo. La nova versio de, Open Ofice, estas bonege, mi ĵus elŝutis ĝin.

    ReplyDelete

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.