UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Nov 24, 2009

Gigantaj Kromenspezoj de Eŭroparlamentanoj

"Super Express" montras, kiom kaj kiel "kromenspezas" polaj eŭroparlamentanoj – monate, eĉ preskaŭ 5 mil zlotojn adicie al siaj, ja tiel aŭ alial jam enormaj, "normalaj" salajroj.



 Eŭrodeputitoj enspezas ĉirkau 35 mil zlotojn monate. Malgraŭ tio ĉ, ili eksvarmas ĉiuvendrede ĉe la Wiejska Strato. Kial tio ĉi okazas? "Super Express" solvis ĉi tiun ilian enigman superaktivecon. Ili alvenas tien amase por kunrasti la vojaĝsalajrojn”, kontraŭ "laboro" en la sejmkomisionoj.
Akorde al la nuna leĝo, polaj eŭrodeputitoj povas partopreni en la laboroj de du sejmaj komisionoj – tiuj pri: la eksterlandaj rilatoj, kaj la komisiono pri aferoj de la Eŭropa Unio. Plimulto de ili profitigas tiun ĉi leĝon por si mem. Pro la partopreno en kunsido de unu komisiono „Brukselo” pagas 289 eŭrojn, do pli ol 1200 zlotojn. Por ricevi tiun ĉi belsuman „kvanteton” da mono, sufiĉas nur subskribo sur la oficiala listo. Neniu kontrolas, ĉu la deputito envere aktivis en la kunsido. "Super Express" kontrolis tion, kaj trovis ke multaj elglitiĝas el tiuj komisionaj kunsidoj jam post nuraj dek-kelkaj minutoj.

Oni devus scii ankau ke intertempe, nuna monata pensio de la plimulto de polaj pensiuloj estas proksimmume, ĝuste tiu ĉi monkvanto – 1200 polaj zlotoj. Oni ankau konstante legas nun pri la kolapsado de la pensiopaga sistemo kaj en Pollando, kaj en tuta Eurunio. Oni volas etendi aĝon de la pensiiĝo ĝis 67 jaroj – kaj eĉ kelkaj el la plaj aĉaj „vomititoj de la socio” kuraĝas eĉ paroli pri etendo de la pensiula aĝo ĝis eĉ 70 jaroj.
Nu... kial do eĉ entute pagi ion ajn de tiu ĉi „traviva mono” al niaj pensiuloj?! Plej bone estus ja se oni donus ĉiun tiun monon en la poŝojn de la deputitoj de tiu ĉi postsekvinto de la Sovetio, la nunsekvinta La Ununure Prava, La Ne Erarebla EŬRUNIO”!!!

Jen do, kie ni estas, kien plu iras la Eŭrokolhoza „Socia Justeco” de la Eŭropa Unio kaj la persona kaj socia integreco de la Eŭroparlamentanoj, kune kun ties entuta Eŭrunio. Eĉ iama Sovetio, kune kun ties eĉ plej aĉaj servutuloj, ekhontus tiajn sintenojn kaj avaroplenan avidecon.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.