UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Aug 12, 2008

Teĥniko kaj scienco en Esperanto

Scienca kaj Teĥnika Esperanto Biblioteko estas atingebla - jam de ioma tempo - senpage per interreto. Ĝi estas unu el inter plej bonaj ideoj en la Esperanto movado, laŭ mia modesta opinio. Bonvolu iri al la adreso: http://www.eventoj.hu/steb/ por vizit tiun ĉi interesegan lokon.
Frukto de laboro de la "Eventoj", tiu ĉi hungara movada Esperanto bulteno, iam papere eldonita sed nun tute interreta ento kaj retejo, Eventoj prezentas gamon da atingeblaj nun en Esperanto eldonaĵoj teĥnikaj, ĝeneralsciencaj kaj meĥanikaj. Mi alte rekomendas tiun ĉi lokon al ĉiuj geamikoj kiuj bezonas trovi iujn terminarojn sciencajn kaj/aŭ teknologiajn. Ne ĉiuj branĉoj estas prezentitaj, sed danke al la strukturo de Esperanto, tio ĉi kio atingeblas jam nun, plej verŝjne devus sufiĉi por plimulto de la bezonoj.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.