UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jan 21, 2008

Pola Radio RMF en Esperanto

Fonto: Novaĵservo de la Pola Sekcio de ILEI

Merkrede la 23-an de Januaro, en la radio RMF Classic: okazos alloga literatura konkurso pri Eo

Maria Majerczak registras fragmentojn de literatura verko en Esperanto por la tutmonde aŭdebla radio RMF Classic.
Pri la radio RMF
(RMF estas la plej granda radio en Pollando. Ĝia sidejo troviĝas en Krakovo, sur la volonte vizitata Kosciuszko-ŝutmonteto.
RMF havas 18 radio-staciojn, inter kiuj elstaras RMF FM (inform-muzika radio) kaj RMF Classic.
RMF Classic aŭdigas 24 horojn je 24 muzikon: klasikan, filman, foje bonan kanton. La tre malmultaj vortoj popularigas kulturon kaj sciencon, ofte en formo de konkursoj.
Oni povas aŭskulti RMF Classic per radio, interreto kaj satelito. Informoj: http://www.rmfclassic.pl/index.html?a=odbior

Aldono de publikanto: (Kiam vi aliros la supran adreson trovu tie "Internet". Ĉe ĝi estas situita "Windows Media" ligilo, aŭ alternative "AAC+ dla Media Playera" ligilo. Tiu ĉi lasta signifas, AAC+ por "Media Players". Alklaku la unuan aŭ la duan kaj aŭskultu).

LA KONKURSO PRI ESPERANTO
Esperanto aperos en KONKURSO, en kiu estas prezentataj fragmentoj de beletraj verkoj en fremdlingvaj tradukoj. La aŭskultantoj devas diveni la aŭtoron kaj titolon. Sed la redaktoro proponis, ke en la Esperanta konkurso oni divenu … la lingvon!! Li (prave) supozas, ke multaj pensos, ke tio estas la itala aŭ hispana lingvoj, kaj dank'al RMF Classic ili povos malkovri la sonojn de Esperanto.

La konkurso pri Eo okazos merkredon, la 23-an de januaro. Horoj: 14:00 – 18:00 (laŭ la tempo en Pollando: GMT+1).

Fragmenton de unu el la ĉefverkoj de la pola literaturo en elstara Esperanta traduko, nebanale lege interpretatan, la radio prezentos post la 14:00. Sekvos ĝin la konkursa demando pri la lingvo de la aŭdita beletraĵo, eble ankaŭ pri la aŭtoro kaj titolo.

Kiel oni respondos?
La aŭskultantoj respondos la demandon per retmesaĝo (!), al: redakcja(ĉe)rmfclassic.pl . Aro da plej rapidaj sendintoj de la korekta respondo ricevos telefonnumeron, kiun ili povos uzi, kiam aperos en la radio aldona konkursa demando, pri Eo (verŝajne nur post la 17:00).
Maria Majerczak proponis, ke la demando estu farita ankaŭ en Esperanto. Se tio okazos, ankaŭ eksterlandanoj povos telefoni kaj respondi.
Tiu, kiu unua sukcesos telefone doni korektan respondon, ricevos premion (supozeble noveldonitajn librojn, eble ankaŭ etan objekton-memoraĵon de la radio…).

Alian, faman fragmenton de la sama verko oni aŭdigos ene de tiuj 4 horoj, ekster la konkurso.

Signifo de tiu programero
Pro la aŭskultantaro de tiu radio, la programero estas grava fakto. Nur en Pollando loĝas ĉ.40 milionoj da homoj. Sed, …inter la aŭskultantoj de RMF Classic tre multnombraj estas homoj de teatro, filmo, muziko, literaturo, scienco k.s. – homoj tre ofte intervjuataj en amaskomunikiloj, mem esprimantaj sin en siaj verkoj, do personoj opinikreaj. En RMF Classic ili havos maloftan, se ne unikan, okazon aŭdi, ke Esperanto tre taŭgas, kiel literatura lingvo.

Ni invitas vin partopreni la konkurson!
Bv. plusendi la informon. Dankon.

Piotr Nosek
Novaĵservo de Pola Sekcio de ILEI

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.