UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Dec 9, 2007

Universala Ligo Renaskiĝas

Esperlando estas duone anglalingva. Ĉe la adreso: http://esperlando.org/esperlando.htm trovu ties Esperanto version. Ambaŭ versioj havas iom da interesaĵoj. Inter aliaj, trovu tie la: aparaton por peli aŭtomobiolon per la "HHO Gaso" - miksaĵo de la hidrogeno kaj la oksigeno - devena el akvo frakciigata per kontinua elektroliza  proceso. Ĝi estas nomata ankaŭ la "akvogaso". Vi trovos tie ankaŭ iom pri la "Homaranismo". La kreinto de Esperanto ĉiam revis pri ĝi kaj multe pri tiu ĉi sia ŝatideo laboris.

Certe ŝokos vin la nivelo de malbontraktado de alte kvalifikitaj laboristoj el "novaj" landoj de la Eŭropunio kiel, Pollando. Per amaso da falsaj promesoj oni allogas ilin al la landoj de malnova parto de la Eŭropunio, kiel Svedio, por malbontrakti ilin tie por pezega, daŭranta longegajn horojn, sanelĉerpiga sklavlaboro. Oni trovas tie elpoligitan artikolon kun ŝokaj faktoj pri tio.

Nu, kaj ankoraŭ unu tre grava afero!
Nia vivo ne ekzistus sen la sekso, tiu ĉi plej plezura, eĉ ekstaza parto de la vivo kaj sociaj rilatoj.
Oni do devige trovos ĉe Esperlando ankaŭ teologian eseon titolitan: "Kristanismo kaj la Sekso", per anonima aŭtoro el la misiista religia grupo nomanta sin, La Familo. El la historia, socia kaj religia vidpunktoj, ĝi pritraktas historion de la Kristanismo kun ties originala, liberema, amplena, reciproke subtena, komunumeca kaj sincere kundividema sinteno rilate unuj al la aliaj. La komunumo al kiu seksaj interrilatoj gravis kiel la integra, vivgrava parto de ĉies vivo. La seksrilato tute ne estis rigardataj kiel io hontinda, flankenpuŝenda. Ĝi ankaŭ pritraktas grandajn ŝanĝojn tiurilate en la nuntempa mondo.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.