UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 3, 2012

Gravaj E-eventoj en Pollando - Bjalistoko

Fonto: www.onet.pl el la tago: 14.04.2008
Startis la Projekto TV Esperanto
En Bjalistoko, la naskiĝloko de Ludwik Zamenhof, komenciĝis vendrede projekto de la interneta TV Esperanto. Ĝi estas intencanta reprezenti al la monda socio de la amantoj de la Internacia Lingvo la urbon, en kiu okazos la Universala Kongreso de Esperanto.
Programojn de la televido, TV Esperanto, oni povas spekti ĉe platformo de la interneta televido www.itvc.pl En la unua disaŭdigo, daŭrinta dek minutojn, oni povas vidi ekz. la solenaĵon de enmanigo al nepo de la kreinto de tiu ĉi lingvo, Krzysztof Zaleski - Zamenhof, de titolo de la honora bjalistokano kaj ankaŭ materialo pri la muzeo de automobiloj. Tuta disaŭdigo enhavas la komentarion en Esperanto.
Kiel diris al PAP (Pola Presa Agencio) la redaktoro de TV Esperanto, multjara aganto de la Esperanto organizaĵoj Stanisław Dobrowolski, la ĉefa tasko de la projekto estasinformado de la Esperantista Socio en la mondo pri la preparoj al la kongreso kiu okazos en Julio 2009, sed ankaŭ prezentado de Bjalistoko kaj la regiono.
La projekton financas aŭtoritatoj de la urbo Bjalistoko. Dobrowolski informis, ke en intervaloj de ĉiuj kelkaj semajnoj estos preparataj sekvonataj unuj la aliajn disaudigoj. "Ni kalkulas je la respondo de la Esperanto Socio" - li diris.
Li aldonis ke Esperantistoj en la mondo asocias al si la bildon pri Bjalistok kiel la urbo malnova kaj ne konas ties nuntempon, tial TV Esperanto, tian modernan Bjalistokon kaj ties enloĝantojn intencas montri
Kiom nombras la Esperanto socio en la mondo?, precize oni ne scias. Esperantistoj mem pritaksas, ke flue interkomunikiĝas en tiu ĉi lingvo kelkcent mil da personoj. Al la kongreso en Bjalistoko estas alvenonta 3-5 mil da personoj.
En tuta mondo estas kurante pli ol milo da lokoj portantaj nomon de Zamenhof aŭ la Esperanto nomon. Proponintoj de la ideo pri la Esperanto televido, TV Esperanto, diras ke ĝi estas kurante la sola en la mondo tia multmedia projekto.

Esperantyści uczcili rocznicę śmierci Zamenhofa
Aperigita je la: 14.04.2000*
-->

Esperantistoj honoris datrevenon de la morto de Zamenhof

Artikolo aperinta en pola portalo, www.onet.pl la 14-an de aprilo.

Bjalostokaj esperantistoj honoris 91-an datrevenon de la morto de Ludwik Zamenhof, kreinto de la lingvo Esperanto. Ĉe lia monumento en la urbocentro oni metis florojn.
Al preterpasantoj oni disdonadis florojn simbolantajn komunumon de la amantoj de Esperanto.

Meze de la 2009-a jaro - je la 150-a datreveno de lia naskiĝtago, Bjalistok, la naskiĝurbo de Zamenhof gastmastros la Mondan Esperanto Kongreson, al kiu alvenos kelkaj miloj de Esperantistoj. Daŭras preparoj por tiu ĉi aranĝo, ĝis tiu tempo estos malfermota i.a. la Muzeo de Esperanto.

Lunde, kunvenintaj ĉe la monumento de Zamenhof Esperantistoj honoris la datrevenon de lia morto per minuto de la silento kaj meto de floroj. Plej junaj simpatiantoj de la Internacia Lingvo deklamis poemojn kaj kantis unu kanton.

Enkadre de la celebrado, ĝis la vespero, oni preparis ankaŭ, i.a. malfermon de la ekspozicio pri la temo "Esperanto en la eŭropaj gazetoj", el kolekto de la japana esperantisto (donacita al la kreiĝanta muzeo) kaj prelogoj pri Esperanto en la amaskomunikaj medioj.

Ludwik Zamenhof (1859-1917) naskiĝis kaj pasigis sian infanaĝon en Bjalistoko. Tiam ĝi estis la urboo havinta 30 mil enloĝantojn., diferencigita kulture kaj naciece. Vivinte en tia medio juna Ludwik decidis krei fundamentojn de la internacia lingvo, kiu estis helponta elimini naciecajn kaj religiajn konfliktojn.

Post forveturi al Varsovio li eldonis, sub la pseŭdonimo "dro. Esperanto" manlibron de la internacia lingvo, kreita sur la fundamento de jam ekzistintaj. Li mortis en Varsovio en la jaro 1917, la 14-an de aprilo.

En la tuta mondo estas kurante pli ol mi da lokoj portantaj Zamenhofan nomon aŭ la nomon Esperanto. Kiom da Esperantistoj ekzistas oni precize ne scias. Oni pritaksas ke flue komunikiĝas en tiu ĉi lingvo kelkcent mil da homoj..

Ĵus estiĝis la Esperlando Babilejo

Ĵus antaŭ nelonge aperis la plej nova aldonaĵo al Esperlando, Ĝi estas la Esperlando Bailejo. Bonvolu alklaki la ligilon: http://www.network54.com/Chat/131237 por iri rekten al tiu ĉi bailejo kaj renkontiĝi kun aliaj. Ĉefaj temoj ĉe tiu babilejo0 estas intencitaj alternativoj de ĉiuj diversaj tipoj kaj specoj, speciale la alternativaj energioj, ktp. Oni tamen invitas ĉiujn aliajn temojn.

Konferenco de ILEI en Pollando-Krakovo

Saluton!

Bonvolu dissendi al diversaj dissendolistoj kaj publikigi en retpaĝoj kaj gazetoj.
Dankon!

*******************************

Karaj samideanoj,

jarfina sezono, decembro - estas tempo por kalkuli siajn farojn dum la tuta pasinta jaro kaj plani novajn. Ankaŭ estas tempo por revi pri Kristnaskaj donacoj por niaj karuloj kaj ni mem kaj fari tiujn donacojn.

En tiu c'i tempo ILEI donacas al Vi Alvokon-1 pri la venontjara konferenco en Krakovo kaj rekomendas, ke Vi donacu al vi partoprenon en la konferenco.

Antaŭ UKa semajno en la reĝa urbo kun lingvoinstruistoj certe estos neforgesebla travivaĵo por ĉiuj।

Se Vi ankoraŭ havas dubojn kie pasigi someran libertempon - profitu pri riĉa ekskursa, distra, kultura kaj faka programoj.

Kial Krakovo estas tiom alloga? - vidu la Alvokon - 1 en http://www.ilei.info/konferenco/Alvoko_Krakovo_1.doc

Kaj ĝis la revido en la reĝa urbo!

Organizantoj

ILEI Konferenco Kun Amuzo kaj Scienco

Saluton!
Bonvolu disvastigi - sendi al dissendolistoj, publikigi en retpaĝoj kaj gazetoj.

Dankon!

*****************************

La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de interkultura komunikado
estas la temo por ĉijara ILEI konferenco, kiu okazos
la 17-25an de julio en Krakovo, Pollando
kaj de konferenca Simpozio, kiu okazos ĵaude, la 23an de julio.
Unu el celoj de konferencaj Simpozioj estas ebligi kunvenon kaj kunlaboron de esperantistaj sciencistoj kun neesperantistaj sciencistoj de loka medio.
Tiucele estas proponataj minimume du laborlingvoj: esperanto kaj la oficiala lingvo de la gastiganta lando (kompreneble, kun tradukoj) - ĉifoje la pola.
Por plifaciligi partoprenon de polaj sciencistoj neesperantistaj kaj pli efike varbi por la Simozio, la konferenco kaj Esperanto ĝenerale la Informilo kaj Aliĝilo por la Simpozio estas pretigitaj ankaŭ en la pola lingvo. Bonvolu vidi ĉiujn kvar dokumentojn de la 5a Simpozio en retpaĝo de ILEI www.ilei.info au Vi povas iri rekte al:
ILEI-KONFERENCO ― AMBAŬ: AMUZO KAJ SCIENCO!

Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php

Reta aliĝilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php .Vi ĉiam estas bonvena skribi al: Małgosia J. Komarnicka margareta.ilei.pollando@gmail.com ― ĉefa loka organizanto, Radojica Petrović rade@ikso.net ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga sjoerd@esperanto.se ― kasisto de ILEI.

Organizantoj

ILEI Konferenco - ambaŭ: amuzo kaj scienco


Jen la dua informilo pri la ILEI Konferenco okazonta ĉi-jare en Krakovo-Pollando, ĵus antaŭ la UKE en Bjalistoko, ankaŭ en Pollando. Laŭ tiu ĉi informilo, tio ĉi estos verŝajne unu el inter la plej bonaj konferencoj de ILEI, se eĉ ne LA plej bona jam de pluraj jaroj. Riĉa programo kun tre interesa enhavo certe faros ĝin neforgesebla travivo al ĉiuj partoprenontoj. Titola ligilo de ĉi-artikolo direktos vin ankaŭ rekten al la dreso de tiu profesinivela, bela kaj informoriĉa pdf formata Dua Informilo.
-------------------------------------------------------------------------------

Saluton! Bonvolu disvastigi - sendi al dissendolistoj, publikigi en retpaĝoj kaj gazetoj. Dankon!

*****************

ILEI-KONFERENCO ― AMBAŬ: AMUZO KAJ SCIENCO!

Pri tio Vi konvinkiĝos, kiam Vi tralegos la Duan Informilon pri la konferenco en
Ne perdu ŝancon, ne mistrafu la plej lingvuman kunvenon de esperantistoj en la jaro! Bonan legadon kaj ĝis revido en Krakovo! Pliaj informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php Reta aliĝilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php.
Vi ĉiam estas bonvena skribi al: Małgosia J. Komarnicka http://mail.google.com/mail/h/1cnsr0wca4zib/v=b&cs=wh&to=margareta.ilei.pollando@gmail.com ― ĉefa loka organizanto, Radojica Petrović http://mail.google.com/mail/h/1cnsr0wca4zib/?v=b&cs=wh&to=rade@ikso.net ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga http://mail.google.com/mail/h/1cnsr0wca4zib/?v=b&cs=wh&to=sjoerd@esperanto.se ― kasisto de ILEI.
Organizantoj

Pola ILEI Konferenco - "Noktoj por ĉio krom, dormi..."

Jen venas plua, plej nova, anonco de ĉi-jara ILEI Konferenco en Pollando. Ĝi aspektas kaj tre multpromese kaj egalskale interese se la "noktoj estus por ĉio, krom dormi..." kiel promesite en tiu ĉi suba mesaĝo. Bondezirojn de plena plenumiĝo de ĉi-promesoj al ĉiuj partoprenontoj:
Elektio
--------------------------------------------------

de: Aida Cizikaite

Saluton!

Bonvolu disvastigi - sendi al dissendolistoj, publikigi en retpaĝoj kaj gazetoj. Dankon!
***************************

Nokto taŭgas por ĉio, krom dormi......

Por konvinkiĝi oni nepre devas partopreni somerajn e-aranĝojn:
IJK - por gejunuloj aŭ
ILEI-konferencon - por ĉiuj generacioj, ĉar

ILEI-KONFERENCO ― AMBAŬ: AMUZO KAJ SCIENCO!

Kiajn noktojn ni promesas? - Neforgeseblajn!
Ĉiuvespere estas planata kultura, arta kaj distra programoj, sed kulmino de ĉio estos la antaŭ-UKan vesperon okazonta

Nokto de Lingvoj kaj Kulturoj,

ARANĜO, KIU ALIĜAS AL LA TRADICIO DE LA ŜATATAJ EN LA URBO „NOKTOJ de...“ , kiel „Nokto de Muzeoj“, „Nokto de Teatroj“ k.s.

Dum ĝi, krom tradiciaj
- prezentoj de niaj lingvoj kaj kulturoj
- lecionetoj de esperanto por publiko
ni ankaŭ proponas:
- filmon de R. Dobrzyński pri la LF en Ĉeboksaro (prezentos la reĝisoro mem!)
- prelegon La pola kulturo en la tempo de L.Zamenhof, (pretigas Jagelona Universitato)
- skribi vian nomon en diversaj alfabetoj
- skribi vian nomon en 25 lingvoj
- diplomon de "poligloto" kun indiko de nombro de partoprenitaj lingvoprezentoj
- konkursetojn pri kaj en diversaj lingvoj
kaj eĉ

koncerton de la fama kaj ŝatata kantisto JoMo
kun kantoj en 25 lingvoj
(Guinness-rekordo)!

Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php Reta aliĝilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php. Vi ĉiam estas bonvena skribi al: Małgosia J. Komarnicka margareta.ilei.pollando@gmail.com ― ĉefa loka organizanto, Radojica Petrović rade@ikso.net ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga sjoerd@esperanto.se ― kasisto de ILEI. Organizantoj

Al urbanoj kaj turistoj ni prezentos niajn lingvojn kaj kulturojn, pruvante, ke esperanto tre bone funkcias kiel lingvo-ponto, iomete instruos al ili esperanton sur la Malgranda Ĉefplaco, informos ilin pri la lingvo, prezentos surprizojn kaj amuzaĵojn.

Kiel parto de la Nokto sur la placo formiĝos iaspeca lingva foiro.

Venu kaj ĝuu - noktumu kun ni en
Krakovo, kun lingvoj, ILEI kaj JoMo!

Pliaj informoj pri la Nokto de Lingvoj kun JoMo - en Krakovo en
http://www.ilei.info/konferenco/Alvoko_Krakovo_6.pdf

Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php Reta aliĝilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php. Vi ĉiam estas bonvena skribi al: Małgosia J. Komarnicka margareta.ilei.pollando@gmail.com ― ĉefa loka organizanto, Radojica Petrović rade@ikso.net ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga sjoerd@esperanto.se ― kasisto de ILEI. Organizantoj
--------------------------------------------------------------