UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jun 18, 2012

Nekredebla Paradokso de la Politika Korekteco

"Laboro" en la toaleto kaŭzas traŭmon ĉe la vermoj?

 

Loĝanto de Novzelandio, kiu inventis toaleton uzantan vermojn por produktado de la komposto, devis pruvi ĉe la Oficejo por Inventoj, ke "laboro" en la toaleto ne kaŭzas traŭmon al tiuj bestoj – informas la portalo www.news.au
Laborantino de la Patenta Oficejo en Auckland, diris al Collon Bell – la inventinto de la "natura" toaleto – ke li alportu al ŝi la spertulan raporton je la temo: "la influo de dungo de la vermoj "labori" en la toaleto je ilia psiko".
  • Ŝi decidis ke la vermoj estas subigataj al ne justa traktado, kio povus malbone respeguli je ties psika sano – komentas S-ro Bell...
La viro sukcesis fine trovi opinion de la spertulo kiu certigis, ,ke vermoj en la toaleto fartas vere bonege kaj multiplikas feliĉe kaj kun ĝojo. Frunte al jam tiaj eĉ pruvoj, la Patenta Oficejo jam ne povis diri NE, al S-ro Bell.
Fonto de la informo: INTERIA.PL

Jun 13, 2012

INTERNACIA STUDUMO PRI TURISMO KAJ KULTURO

De: Andrzej Grzębowski

2012/6/13 <andreo@rubikon.net.pl>

Estimataj!
Ni rememorigas, ke ĝis la 23.06.2012 eblas aliĝi por la studado en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) kun 50% promociaj prezoj por la studjaro 2012/2013 lau informilo kiun ni kunsendas al Vi sube. Samdate eblas promocie aliĝi por la Esperantotur – vojaĝoj lau la lasta TEK 2012/2013.
Dankon pro Via interesiĝo!
Andrzej Grzebowski
Prezidanto de Program Konsilio de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo
kaj Internacia Klubo ESPERANTOTUR en Bydgoszcz, Pollando

INTERNACIA  STUDUMO  PRI  TURISMO  KAJ  KULTURO (ISTK)
CENTRO  de  KONSTANTA  EDUKADO en  BYDGOSZCZ
KLERIGEJO DE LA INTERNACIA AKADEMIO DE LA SCIENCOJ (AKB/AIS)
STR. M.SKLODOWSKIEJ-CURIE 10, PL-85-094 BYDGOSZCZ tel./fax: (+48-52) 346-11-51
   retpaĝo: http://www.esperanto.bydgoszcz.eu/ ret-poŝto: stud-esperanto@wp.pl/ stud@esperanto.bydgoszcz.eu/
                           .
INTERNACIAJ KURSOJ EN BYDGOSZCZ DUM 23.09 – 21.12.2012 PRI BYDGOSZCZ, POLLANDO KAJ TURISMO EN LA MONDO, DIPLOMATIO, POLA KULTURO KAJ LINGVO,TRADUKADO,ENTREPRENEMO
KAJ ANKAU pri ARTA KERAMIKO okaze de 125 JAROJ de ESPERANTO
Nun ni proponas promocian aliĝon ĝis la 23.06.2012 por la studado en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) en Bydgoszcz 2012/2013 - dum 23.09.2012 ĝis 20.04.2013 – pagante nun ĝis la 23.06.2012 sumon de 200 EUR au 200 USD al nia konto: Konto n-ro (IBAN):  PL80 13201117 2034 0100 2000 0001, SWIFT kodo  POCZPLP4 por Internacia Centro
Vi ricevos 50% rabaton de ISTK-studadkotizoj por 2012/2013. Se la studadkotizo 200 EUR au 200 USD estos pagita post la 23.06.2012 ĝi sufiĉos nur por unu semestro dum 23.09-21.12.2012 au 21.01–20.04.2013, kio ebligos ricevon de 90-taga Schengen-vizo ne nur por Pollando, sed por ĉiuj Schengen-landoj de Europo. Gajnu 50% rabaton kaj aliĝu/pagu ĝis la 23.06.2012.
Eblos ankaŭ samtempe studi ĉe Ekonomia Universitato en Bydgoszcz (WSG-EUB). Tiucele aliĝinte al ISTK-studado kaj paginte 200 EUR eblas ankaŭ ricevi invitilon – konfirmon por pola vizo de Ekonomia Universitato, kiu ebligos ricevi ankaŭ Schengen vizon por 90 tagoj. En Ekonomia Universitato eblas studi en 18 fakoj kun 50 specielecoj en pola lingvo krome en Esperanto, angla kaj rusa lingvoj. La aldona kurso dum 23.09-21.12.2012 ĉe Ekonomia Universitato en Bydgoszcz kostos 150 EUR por la Internacia Kurso pri Entreprenemo kaj Turismo kaj po 100 EUR por 1 monato de loĝado. Tiuj aldonaj kotizoj de Ekonomia Universitato eblas pagi post la alveno al Bydgoszcz.Eblas nur aliĝi por 38-aj IFTEK en Bydgoszcz dum 23-30.09.2012 kun 42 AKB/AIS Sesio, kursoj por vojaĝgvidantoj, ĉiĉeronoj, tradukistoj, diplomatio, keramiko, ekzamenoj A1 laŭ niveloj de Europa Konsilio en Bydgoszcz dum 23-30.09.2012–kotizo 150 EUR kun 7 tranoktoj en Bydgoszcz kaj la tuta programo kaj dum 30.09-7.10.2012 eblos vojaĝo lau Itinero de Ludoviko Zamenhof en Pollando. Post la aliĝo kaj pago eblos ricevi invitileterojn por vizoj.

NI INVITAS AL STUDADO DE TURISMO, KULTURO KAJ LINGVOJ en la jaroj 2012/2013         Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo Centro de Konstanta Edukado estas Klerigejo AKB/AIS funkcianta ekde 1991,  laŭleĝe registrita ĉe Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj ĉe la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 13/08). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. En la studumo instruadas lekciistoj de AIS kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB), Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz (UKW-UKG) kaj Muzeo de Diplomatio, Grandpolia Altlernejo de Turismo kaj Administrado en Poznań, Ekonomia Universitato en Bydgoszcz (WSG-EUB), Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio ĵurnalistoj kaj spertuloj de Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo „Kujavio kaj Pomerelio”, Pola Esperanto-Asocio kaj Oficejo de Vojaĝantoj „Flugo”. En la studumo povas studi ĉiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj havas almenaŭ meznivelan edukitecon (maturec-ekzamenon) kaj bonan san-staton. Plena eduk-ciklo daŭras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en naŭ profesioj (simboloj de Eŭropa Unio):                     
post la 1-a studjaro -           akireblaj kvalifikoj: lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj aranĝoj;
profesioj/postenoj: oficisto pri turisma informado (422104), oficisto en vojaĝagentejo (422103)
kaj internacia vojaĝgvidanto (511301); Esperanto-instruado lau niveloj A1 kaj A2 de Europa Konsilio
                                   
post la 2-a studjaro -           kvalifikoj: lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta keramiko; profesioj/postenoj: organizanto de turisma priservado (341401), regiona turisma ĉiĉerono (511304) kaj animanto de kultura agado (347601); Esperanto-instruado lau niveloj A1, A2 kaj B1 de Europa Konsilio

post la 3-a studjaro -           profesioj/postenoj: kursgvidanto de Esperanto (235910), specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo (241915) kaj specialisto pri organizado de kulturo - kulturscianto (244103); ev. titolo de bakalaŭro de AIS /Akademio Internacia de la Sciencoj/  pri humanistiko aŭ morfosciencoj kaj Esperanto-instruado lau niveloj B2 de Europa Konsilio.


                Laŭ dekreto de la pola Ministro pri Edukado de la 1-a de augusto 2000 j., kiu estis publikigita en la ŝtata leĝ-ĵurnalo — fin-diplomoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo validas kiel oficialaj polaj dokumentoj rajtigantaj ĉiĉeronojn kaj vojaĝgvidantojn labori en Esperanto, kiu estas grava rekono de Esperanto en turismo. En la jaroj 2012/2013 kadre de la Studumo oni planas kunlabore kun Universitato de Kazimiro la Granda, Ekonomia Universitato en Bydgoszcz kaj aliaj altlernejoj kaj instru-institucioj, krome Oficejo de Vojaĝantoj „Flugo”-gvidadon de specialigitaj kursoj pri turismo, kulturo kaj bizneso kaj ankaŭ konversaciajn lingvokursojn. Eblas ankaŭ partopreni semajnajn kursojn kun studentoj de ISTK/AKB–prezo 10 EUR+loĝado en studenta domo po 10 EUR/nokte,do entute 60 EUR semajne kun 5 tranoktoj.Kunlaboro kun AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino kaj kun sciencaj institucioj en Pollando permesas akiri sciojn pri diversaj branĉoj de scienco kaj kulturo-i.a. pri ekologio, eŭrologio, etnologio, etnografio, arta keramiko, kultur-kaj soci-geografio, interlingvistiko, historio, politikaj sciencoj, diplomatio, komerco, merkatiko, estrado, kaj de pluraj lingvoj. La studado okazas laŭ Bolonja-sistemo – necesas akiri po 150 kursojn/studunuoj por bakalaŭro kaj magistro de AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj.
            La studjaro  2012/2013 daŭros ĝis aprilo 2013 kaj ampleksos: laŭ ĉiutaga sistemo po 30-40 studhoroj semajne, kaj laŭ t.n. eksterĉeesta sistemo — la  stud-ekzamenajn : Internacian Kurson por Vojaĝgvidantoj dum 13-20.04.2013 kun 44 AKB/AIS Sesio, kadre de 38 Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz dum 13-20.04.2013. Por la 23.09.2012-20.04.2013 povas aliĝi kaj veni al Bydgoszcz ĉiu kiu ne bezonas polan aŭ Schengen vizon. Eblas ankaŭ aliĝi kaj pagi kiel eble pli frue, ĝis septembro 2012 aranĝi vizon por 23.09.2012 – 20.04.2013 kaj post la studado havi studentajn praktikojn en Pollando kaj Europo, ankau dum semestraj studadoj 14-21.12.2012 kaj 26.03-2.04.2013. Necesas partopreni almenaŭ finekzamenan 44 AKB/AIS-Sesion dum 13-20.04.2013 ankaŭ kun Internacia Kurso por Esperanto – vojaĝgvidantoj. Eksterĉeestaj gestudantoj povas ankaŭ partopreni, sen krompago, libere elekteblajn kursojn ekster la sesioj.
La partopreno en la 38 IFTEK Internacia Forumo pri Turismo, Edukado, Kulturo dum 23-30.09.2012 kaj 38 Esperanto – Tagoj de Bydgoszcz kun 44 AKB/AIS Sesio kaj ĉiuj kursoj dum 13-20.04.2013, kostas same 150 EUR kun 7 tranoktoj en hotelo au en studentaj domoj. Se oni tamen volas nur ricevi atestojn pri finitaj kursoj de internacia vojaĝgvidanto, ĉiĉerono, instruisto de Esperanto tradukisto(nivelo B2 lau Europa Konsilio) pri diplomatio au arta ceramiko necesas pagi surloke aldone po 50 EUR por ĉiu el la finitaj kursoj.
            Dum la jaroj 1991–2012 lecionojn en la Studumo gvidis lekciistoj el 60 landoj de Eǔropo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Aŭstralio por gestudantoj el 90 landoj de la mondo. La plej ofte uzataj lingvoj en la Studumo, apud la pola kaj Esperanto, estis: angla, hispana, franca, litova, ĉina, albana, itala, kazaĥa, mongola, germana, rusa, portugala kaj svahila. La gestudantoj konatiĝis tiel pri kulturo kaj lingvoj de diversaj nacioj, kaj fremdlandanoj ankaŭ pri la pola. Okazis ankaŭ Internacia Festivalo de 36 lingvoj. La instruado en ISTK nun okazas en Esperanto kaj pola lingvoj, ankaŭ parte en angla, germana, hispana, litova kaj rusa lingvoj.                                                                                                                           Nun la studkotizoj por la studjaro 2012/2013 estas samaj por ambaŭ sistemoj – 400 EUR aŭ 400 USD ĝis la 25.06.2012. Kaze de enpago kaj neeblo alveni la kandidato povas prokrasti la studentiĝon ĝis la sekva studjaro (t.e. 2013/2014), studentigi anstataŭe alian personon el la sama aŭ alia lando, aŭ – se eblas – utiligi la pagon por internaciaj vojaĝoj de la Internacia Klubo „Esperantotur”; resendo de la mono ne eblas. Eblas ankaŭ aliĝi por Kursoj de Pola kaj Esperanto Lingvoj en Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz(UKW) dum 25.09 – 12.12.2012, kio kostas aldone 150 EUR. La kurso ebligos lerni la polan lingvon tiugrade, ke oni povos aliĝi por 2013/2014 ankaŭ al studado ĉe Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz ĉu por studi geografion kaj turismon, ĉu aliajn fakojn en la Universitato. Tiamaniere, studante en Bydgoszcz eblos samtempe akiri kvar diplomojn: de ISTK, bakalauran kaj magistran de AIS-Akademio Internacia de la Sciencoj kaj magistran de la Universitato de Kazimiro la Granda  (UKW) aŭ de Ekonomia Universitato en Bydgoszcz. Aldone eblas krome aliĝi por Internacia Kurso pri Diplomatio, kiun gvidos dum 2012/2013 OProf.dr hab. Adam Sudoł-Prezidanto de Societo de Diplomatio-Amantoj kaj Historio de Migrado “Pro Diplomatio” samtempe Direktoro de Muzeo de Diplomatio ĉe Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz. Aldona pago estas 150 EUR, do kun ISTK studado 2012/2013 estos 500 EUR aŭ ISTK studado 200 EUR + kurso de pola lingvo ĉe UKW-Universitato 150 EUR = 350 EUR kaj aldone Internacia Kurso pri Diplomatio – 150 EUR – entute 500 EUR au ankau Ekonomia Universitato (EUB) en Bydgoszcz +150 EUR – tiam kune 650 EUR. 
Aliĝojn akceptas la sekretariejo de la studumo (adreso supre); la studkotizojn  por 2012/2013 oni pagu al bankkonto:
Bank Pocztowy SA O/Bydgoszcz, Konto n-ro (IBAN):  PL80 13201117 2034 0100 2000 0001,
SWIFT kodo  POCZPLP4 por Internacia Centro
     Grave: sen studpagoj ne eblas ricevi invitleterojn, se la aliĝinto ilin bezonas por akiri polan vizon; krom tio konsideru, ke aliĝinte malfrue  estas tre malfacile aranĝi vizon por la kuranta studjaro — tial indas aliĝi kaj pagi frue. Pli facile eblas ricevi vizojn aliĝante samtempe al ISTK + UKW + EUB – studado. Organizantoj de minimume 10 personaj grupoj povas studi senpage!
     La modestaj viv-kostoj en Bydgoszcz (loĝado en hotelo au  studentaj domoj) estas ekde 200 EUR aŭ 300 USD ĉiumonate laŭ postuloj de Schengen - landoj – inkluzive manĝadon - tiujn kostojn oni povas pagadi surloke.
     Gestudantoj de la Studumo povas ankaŭ studentiĝi ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj (krom-kosto 32,50 EUR), kio rajtigas al 75% rabato de kromaj kurset- kaj ekzamen-kotizoj de AIS en Bydgoszcz aŭ aliloke en centra/orienta Eŭropo — kaj al ĉiuj fin-studintoj permesas akiri la titolon de bakalaŭro, kaj, post pliaj du studjaroj, ankaŭ magistro de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) pri humanistiko aŭ morfosciencoj.
     Dum 2006/2007 en ISTK en Bydgoszcz studis 132 gestudentoj el pli ol 20 landoj kaj 4 kontinentoj kaj  pli ol 70 gestudantoj dum 2007/2008 kaj 2008/2009 kaj ankau pli ol 80 por 2009/2010 kaj pli ol 130 por 2010/2011 de la tuta mondo. Por 2011/2012 jaroj aliĝis al ISTK pli ol 70 kaj nun por 2012/2013 jam pli ol 50 gestudantoj el Afriko, Azio kaj Europo. Bonvenon al nia Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz(AKB), kiu estas la unua en la mondo, kie oni ĉiutage instruas en Esperanto!
         Direktoro de ISTK                                                            Prezidanto de la Program-Konsilio de ISTK
(—) mag.
Wojciech Rumiński                                            (—) ASci. mag. Andrzej Grzębowski

Modelo de la  A L I Ĝ I L O – uzu apartan folion

por Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en 2012/2013
aŭ por kursoj ........................................................... en ISTK en 2012/2013 aŭ por vojaĝoj de Internacia Klubo „Esperantotur“, datoj, landoj, itineroj
FAMILINOMO:                 ...................................................................................................................................................
Nomoj:                                .................................................................................................................................... ..............
Naskiĝdato kaj loko:      .................................................................................................................................... ..............
Plena poŝta adreso: ..................................................................................................................................... ...................
Tel./ fakso/ e-mail:     ......................................................................................................................................................
Finita lernejo-akirita eduko: ............................................….............................................................................................
Dato:                          ......................................... Subskribo: ...............................…............................................................
D E K L A R O

Mi aliĝas ( jes / ne ) ankaŭ al Internacia Centro pri Turismo kaj Kulturo – Internacia Klubo „Esperantotur” en Bydgoszcz pagante la trijaran membrokotizon: 20 EUR aŭ 30 USD kaj studentoj, pensiuloj, neplenlertaj – 10 EUR au 15 USD al la banko konto:
PL80 1320 1117 2034 0100 2000 0001, SWIFT kodo  POCZPLP4 por Internacia Centro,  dank’al tio mi rajtas ricevi 15% rabatojn de la Esperantotur  prezoj kaj de la studadkotizoj de Internacia Stuudmo pri Turismo kaj Kulturo /ISTK/.
INTERNACIA CENTRO PRI KULTURO KAJ TURISMO kaj INTERNACIA KLUBO „ESPERANTOTUR” en BYDGOSZCZ

Jun 8, 2012

Intensaj 3 semajnaj internaciaj kursoj ĉe Jagelona Universitato

De: Maria Majerczak

Ni povas akcepti esperantistojn el aliaj landoj al baldaŭ komenciĝontaj
tri diversaj, intensaj, 3-semajnaj, internaciaj kursoj de Jagelona Universitato.

1. Kurso laŭtema „DIVERSAJ STILOJ DE ESPERANTO”
2. Praktika kurso "PLIBONIGO DE LA STILO"
3. Praktika kurso "PLIBONIGO DE LA LINGVOKONO" antaŭ la someraj kongresoj.

La lecionoj okazos en Interreto, vive, realtempe. Daŭro de ĉiu kurso: 12-30 junio 2012.
Ĉiu kurso estas 20-hora kaj kostas por A-landanoj 86 eŭrojn, por ĉiuj aliaj – 43 eŭrojn.


Se vi decidis aliĝi, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl  [ĉe] gmail [punkto] com . Vi ricevos indikojn pri la maniero formale aliĝi. Ni disponas pri kelkaj lokoj en ĉiu grupo.

Ĝuu internacian etoson, studante kun esperantistoj el kelkaj landoj ... sen forlasi vian hejmon. Lernu E-on en la plej malnova kaj plej fama universitato de Pollando, apartenanta al la plej prestiĝohavaj universitatoj mondskale. Faru tion ... restante en via hejmo.
Se vi tamen deziras veni kaj studi la lingvon ĉiutage, surloke, en Krakovo (B2-nivele), 2-20 julio 2012, ankaŭ tio estos ebla. Bv. sciigi nin pri via intereso, por povi plani.

Apr 30, 2012

Arĝento-koloido - Kiel fari kaj Uzi

Fare de: Zbigniew Wybraniec
Arĝento-koloido por la sano

Novaĵo el la serio pri la san-prizorgado.

Ĉi tiun fojon mi parolos pri la arĝento-koloido kiu estas koloida suspensaĵo de jonoj de la arĝento en la pura (plej bone distilita) akvo. Tiu ĉi metodo de la malsan-preventa sanprizorgado estas ofte diskutata ĉe la Interreto, sed ial mi ne vidis ankoraŭ ion pri tiu ĉi temo en la Internacia Lingvo.

Kial? Mi ne scias respondon je tio.
Eble la uzantoj de Esperanto estas ĝenerale tiel sanaj. ke ilin ne interesas tiaj aferoj kiel la etkosta kaj facila, sed efektiva sanprizorgado?... Tio ĉi estus ial stranga afero, ĉar ĝenerala aĝalteco de la Eo parolantoj tra la mondo – kun eble nur iomo da esceptoj – estas ja sufiĉe alta, kompare kun aliaj lingvo-tempe grupoj da homoj. Nu... sed kio ajn ĝi estu, ĉi tie estas la metodo por mem-fari generatoron (aparaton) de la arĝenta-koloido, kontraŭ tre malalta prezo, kontraŭe al tio ĉi kion oni normale ŝarĝas en diversaj naturkuracaj vendejoj.

Mi prezentas ĉi tie desegnojn de du plej malgrandkostaj generiloj de la “koloida arĝento” (nur alia nomo por la sama “arĝento-koloido”) fareblaj kontraŭ ĉirkaŭ 45 AUD, depende de la loko kie vi aĉetos la materialojn...

Mi rekomendas bonan fonton de la altgradaj arĝento-stangetoj ĉe tiu ĉi adreson: http://www.silverwell.com.au/ (la arĝento estas pura kiel nur eblas, kun la 9.9999% pureco). Ĉe tiu ĉi loko vi povas aĉeti ankaŭ pretan generilon de la koloida arĝento, kontraŭ ĉirkaŭ 250.00 $A – sed nur, se vi havas sufiĉan monon por tio, kaj ne volas klopodi sin per farado de tiu simplega aparato per si mem... Tio ĉi estas produkto de la “Silverwell” firmao en Aŭstralio, ĉe kiu eblas aĉeti tiujn stangetojn, kun la postulata pureckvalito, kontraŭ nur 30 AUD por la paro da elektrodoj: (9999+ Silver 18cm Straight Electrodes........$30 a pair.)

Du elektrodaj stangetoj, kontraŭ 30.00 AUD, sufiĉos por tre longa tempo, daŭros eĉ jarojn... Tiu ĉi firmao sendas siajn produktojn ankaŭ eksterlanden, do la mendo el eksterlande eble kostos iom pli por la eksterlandaj mendoj, pro la sendokostoj. Vivante en Aŭstralio, mi mendis de tiu ĉi loko. Ĝi okazis esti la sola loko kie eblis mendi tiujn arĝento-stangetojn kontraŭ tiu kosto, ĉiuj aliaj okazis esti duoble pli altaj. Mi evidente rekomendas iom da serĉo por pli malmultekostaj liveraj lokoj en via propra loko, kie vi eble povos trovi la arĝentoj kun la postulata pureco kontraŭ eĉ malpli. Kiel mi jam menciis, unu paro da arĝento-elektrodoj sufiĉos por tre longa tempo, do tiu inica kosto eĉ se pli alta tamen valoras la elspezon.

Por trovi pli facile ĉe la retejo mem, serĉu la butonon kun “FREE D.I.Y. Designs” kaj klaku ĝin por eniri rekten al la paĝo kun la mendebleco de la arĝento-stangetoj. Ili estas fakte la sola aĵo kiun vi vere nepre bezonos de tiu loko. Evidente, vi povas elekti ankaŭ aliajn aĵojn tie oferatajn, se vi havas tian deziron kaj la monon por elspezi. Mi elektis por si mem kiel alian aĉetaĵon (Keyring Laser Pointer / Torch........$6.). Ĝi estas etkosta kaj bone servas kiel la indikilo, ĉu jonoj da arĝento troviĝas jam en la sufiĉa kvanto en la akvo. Lumante tiun laseran lumon tra la (distilita) pura akvo en la glaso, vi ne ne vidos ruĝan lumstreketon tra la glasa-enhavo. Tamen post ŝarĝo de tiu ĉi akvo per jonoj de la arĝento, (kio daŭras ĉirkaŭ 15 minutojn, ĝis 20 minutoj) vi povos vidi klaran, ruĝan strekon tra la akvo. Kiam la streko estas klarvidebla, la koloido estas certe bona por jam uzi ĝin.

Jen la priskribo kiel fari tiujn aparatojn.

1. Unu 9V Baterio. Tio ĉi estas eble tiel simpla kaj maksimume malmultekosta, kiel la generatoro de la koloida arĝento povas esti farita – sed faros ĝi la same bone (aŭ malbone) kiel ĉiu alia FaruTion Mem (F.T.M.) tipa generatoro. La baterio kostas en Adelaide ĉirkaŭ $5 (Mi trovis ĝin kontraŭ $ 3.80) kaj la ceteraj partoj kostos ĉirkaŭ $3.00 en la vendejoj kiel tiu de “Dick Smith”. La sola 'multekosta' parto estas la arĝenta drato (stangetoj). Kutime vi povas aĉeti tion ĉe iu juvelista vendejo, kaj/aŭ la juvelistaj livero-servoj troveblaj ĉe “Yellow Pages”. (aŭ de ni). Certiĝu ke la arĝento estas ne malpli ol almenaŭ 9.999%+ arĝento-pureco. Ne allasu la dratojn (elektrodojn) hazarde kun-tuŝiĝi, ĉar tio kaŭzos la baterion eluziĝi tro rapide. Vi povus ankaŭ aldoni etan ampoleton, kaj la ŝaltilon al unu el la dratoj por preventi la kurt-cirkvitiĝon. Iu oportunisto vendas ĉe la interreto la 'Planojn' por konstrui tiun ĉi generatoron kontraŭ $5.


  • Kion vi bezonas:
  1. Du stangetojn el pura arĝento (9.9999%)
  2. Du 25 cm, pecojn da izolita drato, plej bone kupra, sed povas esti alia.
  3. 1 baterion 9V,
  4. Unu konekta klipero por la 9V baterio
  5. Du aligatoro-tipaj konektiloj por konekti kun la arĝentaj elektrodoj
  6. Unu granda glaso (vitra).
  • Post kolekti ĉiujn materialojn oni konektu du dratojn de la klipero, kun ĉirkaŭ 25 centimetraj drat-pecoj.Por diferencigi inter du polusoj (-) kaj (+), uzu plej bone la nigran koloron por la minuso kaj la ruĝan por la pluso.
  • Konektu al ambaŭ tiuj dratoj la aligatorajn konektilojn.
  • Enmetu du posedatajn arĝentajn elektrodojn en la glason da pura akvo (plej bone distilita).
  • Alhuku aligatorajn konektilojn de tiu aparato al la arĝentaj elektrodoj de la akvo-glaso.
  • Kaj nun, la aparato devus jam funkcii tre bone kaj komenci fabriki por vi la, koloidan arĝenton...
 Por certiĝi ke ĉiuj konektoj bone funkcias, oni povas alhuki al tiu ĉi simplega aparato iun ampoleton. Tenu la baterion konektita ĉirkaŭ 15, ĝis 30 minutojn. Post tiu tempo, dis-konektu ĉion, kaj uzu la faritan koloidan arĝenton. Ĝi estas tiel simpla afero!...

2. Populara aparato kun 3-9V baterioj.

En tiu ĉi aranĝaĵ tre 9V baterioj estas kunligitaj por gajni 27 voltojn. (Pli alta voltaĵo faras la koloidan arĝenton pli rapide). Vi povas ankaŭ aldoni la kvaran baterion se vi dezirus kaj fari la 36 voltan sistemon, aŭ depreni la baterion por fari 18 voltojn. (Verŝajne vi ne sciis pri tio ĉi, ke la 9v baterioj kunigeblas unu al la alia kiel la LEGO ludo-bloketoj). Nun enmetu 3 bateriojn en la plasta kesteto kaj vi havas la 'generatoron' kiun vi povas vendi ĉe la interreto por ĉirkaŭ $100.

Notu: La rapide evoluanta blanka nubeca aspekto indikita ĉe la suba bildo en la glaso enhavas normalan kran-akvon anstataŭ de la pura akvo. Tio ĉi estas definitive malbona . Vi devas uzi la distilitan, aŭ de-mineraligitan akvon. (Distilita akvo povus trans-koloriĝi je iom grizeca post iom da tempo, sed ne iĝas laktece-kolora.) 

KREDU TION AŬ NE sed unu sprita vendanto en Usono aktuale vendas la 'planojn' por fari tiun ĉi generatoron kontraŭ $45 (Tio ĉi estas, nur la planojn). Aŭ la komplete faritajn 'laborpretaj' generatorojn, kontraŭ $180 US. Kaj li inkludas en tio la 'elektrolitajn pilolojn' (probable nur salo-pilolojn) por pliigi konduktivon, por igi ĝin labori pli rapide. Tio ĉi estas simpla tro-risko! – ĉar ĝi produktas amase la arĝent-kloridon... Vidu ĉi tie: http://www.macrobiotic.org/csgenerator1.html


Mi pensas ke la bildo diras mil vortojn per si mem, do mi ŝparos al mi pli proksiman priskribon kiel fari tiun ĉi aparaton. Ĝi estas facila por fari, tre efika, kaj helpos nian sanon, la same kiel preventi la la malsanojn ataki nin kiam uzi ĝin en nia ĉiutaga dieto kiel la malsano preventaĵo.

En la sekvonta artikolo mi priskribos diferencajn manierojn de uzado de la arĝenta koloido.
Intertempe, la plej popuilara uzo estas aldono de la farita koloido (aŭ aĉetita se vi tiel preferas) en la kvanto de 2 tablokuleroj (grandaj kuleroj) al 1 litro da akvo, kaj trinkado de ĉirkaŭ duon-glaso da tiu solvaĵo de 3 ĝis eĉ 5 foje ĉiutage, antaŭ ĉiu manĝado. Aŭ iam ajn. Oni ankaŭ rekomendas la inhaladon, kaj eksteran uzadon en plej diferencaj manieroj. La arĝenta koloido estas sekura por uzi kaj ege efektiva kiel la antibakteriaĵo, dezinfektaĵo por ĉiuj manieroj de uzado, ktp, ktp. Ĝi estas ankaŭ alte rekomendata kiel la aldono al la trinkata akvo en la kvanto da 30 gramoj por unu litro da akvo. Tiumaniere ĉiu akvo estas dezinfektita kaj purigita de ĉiuj danĝeraj bakterioj – kiuj la arĝento mortigas. Miaj esploroj de la interretaj rimedoj montras ke ĝi (la arĝento-koloido) estas ankaŭ uzata kiel la efektiva kaj sekura akvo-purigilo per la Usona Armeo kaj armeoj de pluraj aliaj landoj.