UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Aug 28, 2011

Iom pri La Internacia Naturkuraca Asocio

Utilega San-organizo por la Esperanto Parolantoj
Tiu ĉi, fakte ne multe konata asocio estiĝis jam antaŭ multaj jaroj sed, pro iuj misteraj kaj al mi ne kompreneblaj kaŭzoj, ne sukcesis allogi vere multajn membrojn, spite de sia vere kaj ne mensoge utilega funkcio en la movado de la parolantoj de la Internacia Lingvo. Speciale strange tiu ĉi situacio aspektas en la luimo de la faktoj ke granda proporcio da Esperanto parolantoj estas la homoj kiuj ofte eĉ urĝe bezonas la helpon kiun tiu ĉi bonfara asocio oferas. Mi do mencias ĉi tie nur ties ekziston kaj tre ĝenertale la celojn, kaj kuraĝigas niajn mebrojn, vizitantojn, kaj subtenantojn, viziti ankaŭ la suban adreson, sub kiu kaŝas tiu ĉi bonega kaj utilega, kuraĉelpa organizo. Ĉion bonan en viaj esploroj! 

Kaj krome... La suban recepton mi ĵus faris mem, antaŭ kelkaj tagoj, kaj mi atestas pri ties efektiveco. Mia longtema tusproblemo, pro malvarmumiĝo, tute forlasis min por uzi tiun ĉi sube priskribitan, mielcepon, kaj la antaŭe uzitaj, apotekaj, medikamentoj tute ne helpis kvankam mi provis plurajn...
Jen la adreso: http://www.ina-asocio.info/ina-revuo.html/ 
Zbigniew Wybraniec

El la popola medicino: 
mielo kun cepoj

Preparado de la popolmedicina medikamento: mielo kun cepo
Kaj jen estas unu el inter ties helpaj receptoj pri la hejmfareblaj resanighelpiloj - por multe pli, iru kaj vizitu la supre montritan ligilon al la INA:

Jam  niaj  avinoj  sciis,  ke  cepo estas  kuracaĵo,  kiu  tre  bone efikas ĉe malvarmumo. Antibiotikaj substancoj  kontraŭbatalas  virusojn  kaj bakteriojn  kaj fortigas la defendokapablon  de  la  organismo. Sulfurhavaj oleoj de cepo desinfektas  spirajn  vojojn  kaj malfiksas  mukon  de  iliaj  surfacoj. Ankaŭ   mielo efikas  antibiotike kaj mildige je la  mukozoj ĉe afekcio  de  la  spirorganoj.  El mielo kaj cepo oni povas prepari simplan,  sed  tre  efikan  kaj agrable  gustantan  hejman  kuracaĵon  kontraŭ tusado kaj gorĝo-doloroj.

Kaj jen kiel ĝi estas farata:

• oni  prenu  mezgrandan  cepo-bulon kaj tranĉu  ĝin je ĉirkaŭ 1 cm  longaj  pecoj  (vidu  bildon sur  la  titolpaĝo).  Tiujn  pecojn oni  metu  en  ŝraŭb-fermeblan vazon  aŭ  poteton  kaj  super-verŝu  ilin  per  100 g da  mielo. Estas  egale,  ĉu  la  mielo estas likva  aŭ  solida.  Gravas,  ke  ĝi estu  pura,  naturdevena  kaj neniuokaze  varmigita(!!).
• oni  fermu  la  poteton  firme  kaj lasu  ĝin  stari  minimume  6  ho-rojn.  En  tiu  tempo  la  sukeraj ingrediencoj  de  la  mielo  sor-bos  la  eterajn  oleojn  (esen-cojn) el  la  cepo. Por akceli  tiun procezon  oni povas  de  tempo al tempo renversi  la poteton ne malfermante ĝin.  Per  la  sorba-do de la cepaj fluidaĵoj la mielo fariĝas pli likva.
• oni  trinku  la  pretan  mielcepan sukon  po  unu  manĝokulero (ĉirkaŭ  8  ĝis  10  ml)  kelkfoje tage.
• oni  konservu  la  kuracaĵon  mal-varme  (ekz.  en  malvarmiga ŝranko),  kaj foruzu  ĝin  jam  en unu  ĝis du  tagoj  (tial  preparu ne tro multe da ĝi, maksimume 200  ml. Ĉe  bezono  vi  povas pretigi  novan  kvanton de  tiu dolĉa suko).
 

Por  la  resaniĝo estas samgrave, ke oni  multe trinku:  la  likvaĵo pli faciligas  la  tusan  muko-forigon el la spirtuboj.
 Tradukis Waldemar Ebel, Germanio

Aug 9, 2011

Marinita Brasiksuko - La Fonto de la Sano


Esperantigis: Zbigniew Wybraniec

Saniga Marinita (bakterikultivita) Brasika Suko.

Brasiko - unu el la plej etkostaj sanfontoj

Kultivita brasikosuko estas unu el inter la plej efektivaj nutraĵkompletigoj por solvi problemojn kun la intestina kondukilo, ĉefe kaŭzitaj per la surkresko je ĝi de la malsanigaj bakterioj, intestinaj aŭ aliaj korposistemaj fungaj infektoj, intestina damaĝo, kaj multaj aliaj problemoj, kaj ĝi estas tre malmultekosta por fari.
Kultivigita (marinita) brasiksuko, estas unu el inter la plej bonaj nutrokompletigoj per la probionikaj (probionic), bonefikaj bakterioj (amikaj bakterioj), kaj kiuj estas ankaŭ facile atingeblaj. Ĝi estas ankaŭ tiel etkosta ke ĝi estas praktike senpaga. Krom siaj probionikaj espektoj, la brasiko estas unu el inter la plej riĉaj fontoj de la glutamino, la amino acido helpa ĉe la riparo de la intestinaj problemoj. 

Marinita Brasiksuko – Hinda Recepto

Por enplanti la amikan laktobakterion en la dikan intesttinon (colon) kaj emigi al kuraciĝo la mukan membranon de la nutraĵtrakoj (nutraĵvojoj) de la longa intestino (G.I tract), oni devus trinki po ĉirkaŭ 1 kaj ½ da taso de tiu ĉi suko ĉiutage. 

Jen estas la maniero por fari ĝin.

Plenigu miksilon per haketita je la pecetoj brasiko kaj, aldonu la distilitan aŭ alian tre puran akvon, ĝis ĝi estos plenigita ĝis ĉirkaŭ 2/3 da sia kapacito. (Ne uzu la putakvon aŭ la kranakvon). Dismuelu ĝin, per altrapideco reguligo de la miksilo dum unu minuto. Enverŝu tiel ricevitan miksaĵon en iun bolvon kaj ripetu tiun procedon, por fari du pluajn porciojn (baĉojn) da tiu miksaĵo. Kovru per la tolo (linaĵo), aŭ iu simila materialo kaj lasu stari en la ĉambra temperaturo (pli malpli 21 Celsiusaj gradoj).

Post 3 tagoj, la brasiksuka solvaĵo estos preta por uzi. Traverŝu tiun miksaĵon per la per filtra tolo, por disdividi la likvaĵon de la suko de la pulpo. Metu la kultivitan (marinitan) brasiksukon en la fridujo. Trinku ½ -on da taso de tiu ĉi solvaĵo, diluita per la egalparto da akvo (ankaŭ ½ da taso), 2 aŭ 3 foje ĉiutage. Kiam la provizo iĝos jam malmulta, faru alian baĉon. Tiu ĉi alia baĉo jam estos preta post nur 24 horoj, ĉar la postrestinta ankoraŭ startigilo treege plirapidigas la procedon.

Tiu ĉi procedo povas esti ripetata senfine. Ĉiu nova servo (porcio) enhavas plurajn bilionojn da amikaj laktobakterioj. La lakta acido en la marinita (kultivita) brasika suko purigos la vojtrakon de la longa intestino (G.I) kaj mortigos plimulton de la specoj da fungoj, parazitoj kaj aliaj patogenoj. (malsanigaĵoj). Vi devus trinki tiun ĉi miksaĵon ĝis rimarki ke via ekskrementoj flosos en la toaleto, kaj estos sen malbonodoraĉo. Kiam tio ĉi okazos, vi povas malgrandigi vian dozadon ĝis, po nur unu servo ĉiutage, por la konservado de sia sanstato.