Retejo http://amikumu.com malaperis - kaj kredeble ne pro malbonaj kialoj.
Ekzistas tamen, kaj konstante pliboniĝas la sencohava, pragmatika retejo:
http://esperanto.com kiu, tre kredeble baldaŭ estos unu el inter la plej grandaj retejoj de la Esperanto parolantoj - se ne La Plej Granda. Post eniri tiun ĉi lokon nur antaŭ nur du tagoj mi vidis tie nur iomete pli ol ĉirkaŭ 150 membrojn. Hodiaŭ mi vidis tie jam
223 uzantojn. Tio ĉi estas rapidega kaj tre alta al-kresko, por nur du tagoj. Fakte. tio ĉi estas eĉ fantaste rapide kreskanta nombro, laŭ ĉiuj ĝis nun viditaj per mi standardoj en la movado de parolantoj.de la
Internacia Lingvo.
Tio ĉi ankaŭ bone montras daŭre kreskantan bezonon por iu dece funkcianta retejo por parolantoj de Esperanto navigantaj la ondojn de la monda Interreta Oceano. Ĉu oni valoras aliĝi al tiu ĉi multe kapabla retejo trovos tuj ĉiu persono kiu volas simple praktiki sian scion de Esperanto rekte per Interreto, kaj prezenti al pli vasta Esperanto parolanta publiko siajn interesojn, projektojn, proponojn, aŭ simple nur iom babili kun aliaj.
En tiu ĉi - entute esperantlingva - retejo eblas
Blogi, formi kaj proponi al la Interreta Publiko siajn
Grupojn kaj
Eventojn kaj aldoni sian
Foruman Temon, kaj/aŭ simple nur
Babili ĉe la
Forumo.
Mi trovas tiun ĉi lokon esti kaj unika, kaj utila kaj praktika solvo por ĉiuj parolantoj de Esperanto. Mi do decidis uzi ĝin ankaŭ kiel ĉefa esperantlingva renkontejo por tiuj ĉi membroj de la
Universala Vivo Ligo kiuj scias kaj uzas Esperanton. Mi kredas ke speciala kreado de iu simila speciala tia loko por niaj Esperanto parolantaj membroj estus simple malŝparo de administra povo kaj modestaj materiaj rimedoj de
UVE, ĉar ja ekzistas jam ideala solvo kreita jam per aliaj parolantoj de tiu ĉi lingvo kiuj ja ankaŭ alte aprecas kaj bezonas subtenon de aliaj esperantistoj por tiu ĉi sia valora aranĝo.