UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Apr 4, 2009

Alternativaj Energifontoj kaj Brulaĵoj

Alternativaj Brulaĵoj: Recirkuleblaĵoj - Ventenergio - Hidroenergio - Atomenergio - Sunenergio - Geoterma Energio - Elektra Statiknergio de Aero. Elektroenergio el la Grundo, Elektro el Atmosfero, ktp.

Plimulto de projektoj ĉe Esperlando estas esperantigita kompilaĵo de materialoj el la retejoj trovitaj dum esplori Interreton pri alternativaj energioj. Oni prezentas tie diversajn projektoj kiuj, kvankam ekzistaj ofte jam de longa tempo estas plu ne konataj aŭ se estas konataj, do nur per kelkaj personoj en disaj unu de alia lokoj. Mi esperas ke tiu ĉi retejo servos bone per helpi apliki siajn sciojn kaj entusisamon por fari sian vivon pli bona kaj helpi pri tio ankaŭ aliajn personojn.

Tio ĉi ne estas tiel malfacila kiel oni povus pensi. Mi pensas ĉi tiun fojon, ĉefe pri la Esperanto parolantaj geamikoj kiuj vivas en landoj subevoluintaj kaj ofte tre malriĉaj. Materialoj uzataj por konstruado en projektoj kiujn mi ĉi tie prezentas estas tre bazaj kaj atingeblaj ĉie kaj facile, ofte eĉ senpage. Komprenante ke disiĝado de Esperanto povas ankaŭ helpi en disiĝado de la plibonigantaj vivon ideoj kaj projektoj mi decidis fari ĉiun tiun grandan laboron pri tradukado de materialoj trovitaj dum esplorserĉado de interreto speciale por tiu celo.

Mi tre aprecus se vi, legantoj kaj potencialj uzantoj de Eserlando kaj La Praktiko, ankaŭ helpus reciproke helpi niajn vivojn estiĝi pli bonaj kaj faciligi tion ankaŭ al aliaj, ekster de nia movado. Universala Ligo tion ĝuste celas. Kreda principaro de Universala Vivo Ligo ĉefe tion celas.

Se vi kredas simile ni aprecus ankaŭ vian kontribuon por kontinui ĉi tiun retejon sur la ondoj de Intereto. Sendu vian kontrubuaĵon, materialan aŭ monan helpon, se vi povas al si allasi tion, sciigante pri tio la Teksmajstron. Oni tre alte aprecas ĉiujn formojn de helpo.

Mar 22, 2009

Humanaj aspektoj de Esperanto

Magistra disertaĵo pri la humanaj aspektoj de Esperanto


Ewelina Tokarczyk preparas magistrigan laboraĵon s.t. 'Humanaj aspektoj de Esperanto', en la fako 'Internaciaj rilatoj' de Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando.
Malfacila temo, ne nur ĉar vastega, sed precipe, ĉar ŝajne mankas tutecaj prilaboraĵoj pri ĝi.
Jen letero de Evelina.

Saluton,
En mia laboraĵo mi intencas prezenti la humanan valoron de E-o larĝe: de la problemo de la mondpaco kaj grandaj organizitaj agadoj de esperantistoj ĝis la interpersona kaj persona dimensioj. Iuj temoj estos ĉefaj, aliaj flankaj, sed ĉiuj bezonaj por tiu laboraĵo, en kiu mi volus prezenti kiel eble plej komplete humanajn aspektojn de E-o.
Temas pri ĉiaj sferoj: la ideo de Esperanto, internacia kunlaboro, solidareco, edukado, memevoluo dank' al E-o ktp, tamen kun emfazo je la socia dimensio.
Estos ankaŭ mia tasko krei la prezentoskemon por tiu temaro. Ĉu iu havas spertojn pri tio kaj povus helpi per sugestoj?
Mi estus ankaŭ tre danka, se iuj volus atentigi min pri diversaj humanaj aspektoj de E-o neofte menciataj aŭ atentataj, sendi siajn personajn atestojn, atentigi min pri bibliografiaĵoj, kiujn mi ankoraŭ ne konas kaj helpi per indikoj kiel atingi tiujn, pri kies ekzisto mi scias, sed kiujn mi ankoraŭ ne havas, ktp.
Preskaŭ tute mankas al mi materialoj pri kunlaboro de esperantistoj kaj E-institucioj kun OUN, UNESKO k.a. , ankau' pri E-o en la Ligo de la Nacioj.
Mi invitas vin al mia anoncpaĝo:
http://docs.google.com/Doc?id=dhp3sf5p_475c4n5qhj2&hl=pl ,
kie oni trovas pli da detaloj kaj mian kompletigotan bibliografion.
Kaj ankoraŭ unu detalo. Mi aŭdis, ke postvivis la duan mondmiliton minimume du esperantistoj, savitaj en nazia koncentrejo dank' al E-o. Antaŭ multaj jaroj estis publikigita artikolo pri unu el ili en esperanta revuo, verŝajne en Okcidenteŭropo.
Mi estos danka por ĉia helpo.

Korajn salutojn
Evelina Tokarczyk


Evelina Tokarczyk (fotis A.Sochacki) estas prezidantino de la Studenta Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato, organizantino de, i.a., tritagaj allogaj prezentadoj de Esperanto sur la krakova Ĉefplaco dum la ĉiujara Scienca Festivalo.
Kore
Maria Majerczak

Mar 21, 2009

Universala Ligo Kultura kaj Arta


Tre interesa kaj el la estetika vidpunkto tre atrakcie farita retejo titolita Universala Ligo Kultura kaj Arta situita en Hongkongo atingeblas ĉe la adreso: http://www.ulkaret.com/ kaj ties nomproksimeco al la nomo de Universala Vivo Ligo mem faras ĝin kelksence ties frata organizo. Mi vizitis ĝin, kaj trarigardis ties enhavon trovinte ties adreson hazarde, traserĉante Interreton en serĉo de iuj materialoj rilate al Universala Ligo. Mi havas impreson ke tiu ĉi novaperinta organizo havas tre bonan ŝancon multe atingi en la kultura mondo de uzantoj de la Internacia lingvo.
Supera bildo estas unu el inter multaj diversspecaj artopecoj prezentitaj ĉe tiu ĉi retejo. Inter li estas artfoto, papereltranĉaĵoj, kaj aliaj tipe aziaj artoformoj, inkluive arstkribon ĉinan kaj japanan, ks.

Mar 17, 2009

Esperanto Librobutiko de Esperlando

Esperlando Butiko

De hodiaŭ jam aĉeteblas la unua eldono de la libro titolita "Akvo Kiel Brulaĵo", unika teĥnika kaj meĥanika eldonaĵo en Esperanto per tute nova Esperlando Librobutiko. La libro enhavas precizajn insrukciojn kun desegnoj priskriboj kaj teĥnikaj komentoj por fari per si mem la akvoelektrolizilon por ŝpari monon kaj travenki tre altajn aktualajn kostojn de ĉiuj brulaĵoj. Ĉe la adreso: http://stores.lulu.com/store.php?fAcctID=3883899 vi trovos nun la Esperlando Butikon kiu planas baldaŭ eldoni ankoraŭ pluajn aliajn eldonaĵojn pri similaj, alternativaj, temoj.

Aperis ankaŭ anglalingva retejo kun blogo ĉe la adreso: http://www.esperlando.com/blogs Ĝi estas anglalingva ĝeneralinforma blogo pri alternativaĵoj, ankaŭ pri Esperanto en Aŭstralio kaj Pollando, povigata per la cifra motoro de Word Press. Ankoraŭ alia retejo ligita kun Esperlando kaj la Universala Vivo Ligo estas Esperlando Forumo ne nur ties enhavo sed ankaŭ komandoj, instrukcioj kaj registroj sub la adreso: http://forums.cjb.net/esperlando.html estas entute en Esperantlingva phpBB Platformo.

Mar 2, 2009

Usono raportas pri homaj rajtoj en Fiĝio

Fontas el: Aŭstraliaj novajretejoj.

Raporto de usona agencio pri homaj rajtoj estas rubaĵo: diras Fiĝio.
Mar 02, 2009

Usona raporto kondamnanta Fiĝian aliron al homrajtoj estis priskribita kiel: “peco de rubaĵo” per propra agencio pri homaj rajtoj de tiu ĉi Pacifika nacio.
Raporto de Usona Departmento de la Ŝtato por la jaro 2008 sciigas ke Fiĝia militregistaro, tenanta povon de la tempo de puĉo en Decembro 2006, forneis al civitanoj ties rajton ŝanĝi registaron en la paco, timigis ilin per medioj de amaskomunikado, kaj enmiksiĝis en leĝan procedon.
Ĝi ankaŭ diris ke la stuporo (seksviolento), hejma turmentado, incesto, kaj malĉastaj atakoj estis signifaj problemoj en Fiĝio.
Tamen, la prezidantino de la Fiĝia Komisiono de Homaj Ratoj, Dr-ino Shaista Ŝameem diris ke la usonaj raportoj pri homaj rajtoj: “ne estis famkonatoj pro siaj relativa justeco aŭ balacopleno”.
“Tio ĉi estas nur la peco de rubaĵo konsiderante la fakton ke Usono ne ŝatas fingromontri al si mem kvankam rapidas fari tion direkten al aliaj” diris Dr-ino Shameen al la Fiĝia novajretejo “Fiji Live” Fiĝio Vive.
Ŝi diris ke Usono ankaŭ tute neglektis konsulti ĝustajn homojn antaŭ ol publiki sian raporton, kaj ne kontaktis ŝin por obteni raportojn de ŝia komisiono pri malbontraktoj de homaj rajtoj.
La mem proklamita premiero de Fiĝio, Frank Bainimarama, kolerigis Aŭstralion kaj aliajn Pacifikajn najbarojn pro ripeta forneado voki baloton kaj redoni sian ŝtaton al la demokracio.
La findato, 1-a de Majo 2009 por la elektoj, kiel difinita per la Forumo de Pacifikaj Insuloj ne estas atendata esti realigota.

Feb 14, 2009

Kroata Aminsulo

Plej Ideala Aminsulo Por la Geamantoj
Fonto: www.interia.pl

Eta insuleto en la formo de la koro ĉe Adriatiko, ĝis antaŭ neloge tute ne konata, popularegiĝis inter enamiĝintoj el tuta la mondo ĵus antaŭ la tago de St. Valentino.
Proprietulo de la ne-enloĝita insuleto, Galesnjak, proksima al Zadar ne konsciis pri ties vere unika formo, ĝis la tempo kiam, komencis aliĝadi al li multaj geenamiĝintoj. Rimarkon de la unike koraspekta formo de tiu ĉi insuleto kuŝanta ĉe la marbordo de Kroatio ebligas la interrteta ter-obserilo "Google Earth."
- Tio ĉi estas vere nekredebla. Ĝi estas certe la plej proksima al la formo de la koro insulo en tuta la mondo - diras, Vlado Juresko, kiu estas proprietulo de tiu insulo kun la sufaco de 10 hektaroj. - Neniu loĝas tie, do por la geamantoj, kiuj volas pasigi tie tempon nur unu kun la alia, tio ĉi estas perfekta loko - li certigas. Galesnjak, iĝas pli kaj pli populara - ĉi momente ĝi troviĝas je la 18-a loko en rangaro de la plej ofte elektataj vojaĝlokoj en la mondo.

Jan 10, 2009

Izraela bombmurdado de civiluloj

11:16, 09.01.2009 /PAP
Ili arigis civilulojn en unu domon kaj bombis ilin tie.

Foto. EPa. Sekva tago de la bombado de la Gaza Strefo
UNO AKUZAS, RUĜA KRUCO RETIRIĜAS.

Seriozaj akuzoj sub la adreso de Izraelo estis prezentitaj de la flanko de unu el inter agencioj de UNO. Laŭ ĝi, la izraelaj soldatoj unue kunirigis 110 palestinajn civilajn personojn en la lernejdomon, kaj poste ili bombis ĝin. Mortis 30 Palestinanoj. Pro la sekureckaŭzoj kaj koncernoj
el la Gaza Strefo retiriĝas la Internacia Ruĝa Kruco.

Tio ĉi okazis la 4-an de Januaro en Zeitun, la kvartalo de Gaza. Izraelaj soldatoj evakuis tie al unu domego enloĝantojn de la ĉirkaŭaj domoj, ordonante ilin postresti en ĝi – afirmas la Ofico de la Unuiĝintaj Nacioj por la aferoj de Koordinado de la Humanitara Helpo.
El la Gaza Strefo de la komenco de la konflikto tutan tempn rifuĝas la ekstrelandanoj… legu pli (OCHA) en la publikita vendrede komnikaĵo.

24 horojn pli poste, aviadilarmeo bombis ĝuste tiun ĉi domegon – En la izraela aviadilatako je tiu ĉi domo mortis 30 el inter arigitaj en ties interno homoj – asertas la jerozolima reprezentanto de OCHA, alvokante atestojn de la prapraokulaj atestantoj
Kune, en la izraelaj aviadilatakoj mortis – laŭ la plej novaj palestinaj informoj – ĉirkaŭ 760 da personoj.Ruĝa Kruco bezonas gvaranciojn

Tio ĉi ne estas la solaj malbonprosperaj informoj, kiuj alvenas de tiu organizo.

Izraelanoj priopafis ĵaŭde la konvojon de UNO, mortigante ĉe tiu okazo du el inter la palestinaj personoj laborantaj laborantaj enkadre de la akcioj humanistaj engaĝitaj en la Gaza Strefo.Z powodu operacji wojskowych Izraela czasowo ogranicza działalność swego personelu w atakowanej Gazie Międzynarodowy Komitet Czerwonego Krzyża. To odpowiedź na
Pro militaraj akcioj de Izraelo, Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco portempe limigas aktivecon de sia personelo en atakata Gaza. Tio ĉi estas respondo je la ĵaŭda bombigo de unu el inter la vehikloj de la Ruĝa Kruco, kun la medikaĵoj por palestinaj hospitaloj. kaj mortigo - per izraelaj soldatoj - de du ŝoforoj el la konvojo kun UNO-a helpo por la palestinanoj.
Pli frue, pri la decido suspendi la agadon sur la tereno de la Gaza
Strefo informis la UN-a helpa agencio UNRWA (United Nations Relief and Works Agency). Unuiĝintaj Nacioj Faciligo kaj Laboroj Agencio UNFLA.Tago de la Kolero starigas Jerusalemon je la piedoj.
Vendrede, je la 13-a tago de la konflikto, Izrael atendas en la araba parto de Jerusalemo amasajn palestinajn demonstraĵojn.
- Ni engaĝis en la Orienta Jerusalemo milojn da homoj por certigi la sekurecon de la urbo – asertis en la interparolo kun la ĵurnalisto de AFP ĉefo de la izraela polico Micky Rosenfield. Li antaŭdiris ke sur la terenon de tiu ĉi parto de la urbo estos allasataj nur la Palestinanoj en la aĝo pli ol 50 jaroj kaj posedantaj la izraelan personan dokumenton. Liberan aliron al la tereno de la Templa Monteto havos tamen virinoj.
Izraelo anoncis ankaŭ tutan feron por 48 horoj ekde la vendredo matene de la teritorio de la Okcidenta Jordana Riverbordo. Tio ĉi estas blokonta alfluon de manifestantoj al la Orienta Jerusalemo.

mtom/bea,iga