Rapidfarebla Faru-Tion-Mem Sanoretena Formulo
Inspirita
per aliaj pli fruaj printeldonaĵoj kaj poste ankaŭ blogoj pri
sanigado, malsan-prevento, travivismo, preparadismo, mem-faremo kaj mem-sufiĉemo - speciale la pollingvaj kaj anglalingvaj, kiuj
estas miaj ĉefaj ĉiutagaj laborlingvoj - mi kreis kaj tenas ĝis
nun tiun ĉi blogon por Esperanto uzantoj. Ĝi enhavas principe
tradukojn de artikoloj el la pollingvaj kaj anglalingvaj fontoj,
kvankam iomo ankaŭ fontas el la ruslingvaj kaj hispanlingvaj fontoj.
Multaj el inter ili estas tamen mia originala prilaboro, originale en
Esperanto, kaj kio estas markata enkadre de koncerna artikolo.
Mi
publikigas ĉi tie plej ofte la mem provitajn preskribojn, receptojn
kaj formulojn kiujn miaj geamikoj kaj la kunlaborantoj kaj aliaj
subtenantoj de la Universala Vivo Ligo sendas al mi per la e-poŝto,
aŭ la mesaĝiloj kaj forumoj ĉe iu el inter pluraj sociaj retoj al
kiuj mi apartenas.
Tiu ĉi
recepto nun publikigita sube, estas per mi mem provita, pruvita esti
bona kaj utila uzebla, kaj eĉ uzenda se oni bezonas efikan helpon je
siaj problemoj sen iuj malbonaj flank-efikoj. Mi mem uzas ĝin kurante
ĉiutage, eĉ ĝis nun, kaj kun ĝuo, ankaŭ pro tio ĉi ke la gusto
de tiu ĉi recepto estas bona kaj ĝuinda. Mi pruvis ĝin je mi mem
esti tre sukcesa kaj efika en la malsanprevento kaj reguligado de la
artrozo kaj artrito (artritis), ĉar mi mem urĝe bezonis pritrakti
mian propran sanon – kazo de ofte tre dolora artrito (artritis) ĉe
mia spino, kolo kaj brako, speciale dum la veteroŝanĝoj, ktp. Mi
uzas tiun ĉi formulon ĉiutage jam de preskaŭ duonjaro, kio vere
helpis min farti multe pli bone kaj sane, kaj sen superfluaj doloroj.
Tio ĉi gravas kiam oni vojaĝas, ĉu ne? Kaj speciale en la lokoj
tiaj kiel Aŭstralia forforejo, for de la kuracistoj kaj aliaj
sanprizorgaj servoj.
Mi laboras
aktuale pri kelkaj aliaj artikoloj en Esperanto, sed mi publikigos ilin
en iom pli posta tempo, kiam la tempo kaj la interreta atingebleco
allasos min fari tion, ĉefe pro mia kurante plentempe vojaĝada
vivostilo. Mi povas priskribi mian nunan vivostilon kiel nomada, aŭ itinera, kaj en la forforejaj kondiĉoj estas plej-ofte ĉi tie ke
oni malofte povas havi bonan konekt-eblecon al la Interreto.
Multajn el
inter ĉiuj publikigataj ĉi tie planoj, receptoj, priskriboj kaj
instrukcioj, mi gajnis kun helpo de miaj geamikoj ĉe Facebook, kaj
lastatempe ankaŭ alia socireto “www.minds.com”
kiu estas eble la plej nova, sed rapide kreskanta, anonima
socia reto. Ĝi estas iom simila al Facebook, sed anonima, kaj ankaŭ
prezentanta al ĉiuj pli vastajn eblecojn de aprobado, sed ĉi kaze
plensenca, do kun “ŝato”, kaj “malŝato” eblecoj. Sekve do,
ne cerbo-lavema. Ni ja tute ne bezonas iun Orwell-eskan socian reton en
niaj vivoj, ĉu ne? Estas ja tro multe da politikismo kaj malsaĝa
“politika korektismo” jam, kaj generita per ĝi obskura
“aktivismo”, tre negative influanta niajn vivojn...
Sed. Ek
denove al la pozitiva, kreiva kaj konstruiva laboro kaj ideoj de la
Universala Vivo movado reprezentata per la Universala Vivo Ligo kaj
tiu ĉi eldonaĵo de UVL, La Praktiko.
Mi nomis la suban formulon Kurpipzinol (Kur-Pip Zin-Ol) pro unuaj literoj de ties konsistaĵoj - kur-kumo, pip-ro, zin-gibro kaj ol-eo.
JEN ESTAS
LA FORMULO:
Verŝajne
ne ekzistas iu alia naturdevena kontraŭ-kancera spico aŭ iu herbaĵo
uzata kiel la manĝaldonaĵo, en la mondo, kiu estus egale efektiva
pri reduktado de informaĵoj ol la kurkumo (ang: turmeric).
Tre simple kaj rapide preparebla kombinaĵo de la kvaropo da subaj
konsistaĵoj, povas eĉ, sukcese preventadi okaziĝon de kanceroj.
PREPARU
LA SUBAN RECEPTON, POR POVI ANKAŬ ĜUI LA SAME KIEL MI MEM LA
GUSTAJN, BONAROMAJN KAJ ĈIUJN ALIAJN BONEFIKOJN DE TIU ĈI MIRINDA
SPICO.
Kunmiksu:
- Unu kvaronon (¼) da te-kulero de la kurkumo,
- Unu (1) plenan, platan, ne superplenitan, teo-kuleron da freŝe muelita nigra pipro.
- Unu duonon (½) da teo-kulero de la muelita zingibro,
- Unu duonon (¼) da tekulero de la oliv-oleo,
Bone miksu
ĉiujn tiujn konsistaĵojn (ingrediencojn) kune kun, kaj konsumu aŭ
sole per si mem, aŭ kun iomo da akvo aŭ kiel ajn alimaniere vi
volus uzi ĝin, aŭ ankaŭ miksite kun manĝaĵoj kiel la bongusta
spico. Speciale kiel aldonaĵo al salatoj, ks.
,
Por profitakciaj, sanprizorgaj kaj resanigaj celoj plej bone konsumu tiun
ĉi spico-miksaĵon ĉirkaŭ 15 minutojn, ĝis la duonhoron, antaŭ
havi ion por manĝi. Faru tion ĉi unu fojon ĉiutage, matene, por la malsano-preventado, aŭ alternative du foje aŭ eĉ tri foje ĉiutage
dum almenaŭ tri aŭ kvar semajnoj por kuracado, depende sia farto
kaj ĝenerala sanstato. Tiu ĉi recepto estas tre efika, kaj ĝi ne kaŭzas iujn malbonajn flankefikojn, do ĝi estas sekura en laŭvola
uzado, laŭ siaj gustoj kaj ŝato.
Atentu
tamen - eblaj raraj
esceptoj de tio ĉi POVUS ESTI iuj kazoj, certe tre malofte,
kiuj havus alergion al unu aŭ alia el inter la konsistaĵoj de tiu
ĉi formulo, en tia kazo, pli bone estas ĉesi ties uzado kaj
konsulti sian kuraciston!
Preparo
kaj uzo:
- Bone kunmiksu ĉiujn tiujn ĉi kvar konsistencaĵojn.
- Tiu ĉi miksaĵo povas esti konsumata individue, nur per si mem, aŭ kiel la aldonaĵo aŭ spico al diferencaj manĝaĵoj, saladoj, ks.
- Se vi konsumos nur tiun ĉi miksaĵon sole, vi povas miksi ĝin kun iom da akvo.
- Tamen, kiam kuiri kun ĝi memoru aldoni tiun ĉi formulon al kuirata manĝaĵo nur ĉe la sama fino de la kuirado, por eviti tro longan eksponon al altaj temperaturoj.
Pluraj
esploroj je bestoj, kaj aliaj laboratoriaj studoj raportis
kontraŭ-kanceran funkciadon de la, kurkumiono, estanta aktiva
ingredienco enhavita en la kurkumo (ĝis nun esplorita en kazoj de
la: kolona kancero, haŭt-kancero kaj mam-kancero).
Kio
kaŭzas tiel altan bonefikojn de kurkumino( enhavita en la kurkumo)
kiam ĝi estas uzata kun la nigra pipro?
Esploroj
pruvis ke la piperino ekzistanta en la nigra pipro, pliigas pli
grandan absorbadon kaj bioaktivecon de la kurkumiono enhavita en la
kurkumo en la serum-kontento de la sango en ambaŭ esploritaj kazoj,
kaj en la ratoj, kaj en la homoj, kaj tio ĉi okzas sen iuj ajn
malbonefikoj.
Tio ĉi
signifas ke malata dozo de la kurkumino povas havi multe pli grandan
efekton je sanigado kiam ĝi estas kombinita kun la piperino, ol tion
povus fari granda dozo da kurkumino sole per si mem.
Aliaj,
bazitaj je la pruvoj, bonefikoj de la spico kurkumo, kun sia
kunkonsistaĵo kurkumino:
- Pro siaj sanigaj antisepsaj kvalitoj, ĝi pliigas kuracprocedon de haŭtovundoj. Kunmiksu ĝin kun la herbo, Aloe Vera, por eĉ pli granda efikeco.
- Ĝi povas helpi en la metabolismo (materi-transformado), kaj sekve, en redukto da la korpopezo ĉar ĝi estas efika en reduktado de la insulino-rezisto, kio estas ŝlosilgrava en la pezoredukto. Kurkumo ankaŭ plibonigas la digestadon, do aldonau ĝin al via manĝaĵo se vi deziras redukti sian pezon.
- Pluraj spicoj kun anti-inflamaj kvalitoj estas uzataj por traktadi artrozon, sed unu el inter la PLEJ promesaj el inter ili estas la kurkumo, ĉar ĝi enhavas la kemiaĵojn kiuj funkcias simile kiel kelkiuj efikaj anti-inflamaj kuracaĵoj.
- Kurkumo povas pliigi produktadon de galo per la galsaketo. Hepato uzas la galon por detoksigadi la sangon, kio helpas teni la hepaton sana kaj en la bona ordo.
- Multaj esploroj pruvis ke la kurkumo bonefikas en kazo de la Alzheimera malsano ĉar la kurkumo enhavas plurajn aktivajn konsistaĵojn blokantajn formiĝadon de la beta-amiloido (ang: beta amyloid), kiu respondecas pri formiĝado de la bariloj kiuj iom po iome, malrapide obstrukcias cerbajn funkciojn, en la kazo de la Alzheimera malsano.
- Ĉeesto de la kurkumino en la kurkumo faras ĝin esti bona ankaŭ por traktado de la depresio, ĉar la kurkumino povas pliigi nivelojn de la serotonino (ang: serotonin), kio laŭvice helpas en la reguligado de la memoro, dormado, animstato, humoro,, kaj ankaŭ la lernado-kapablecon, kaj ja estas klara ke ĉio tio ludas gravan rolon en kazoj de la depresio.
- Kurkumo povas esti uzata por trakti la diabeton, kaj speciale la tipo-2 diabeton, helpanete redukti la insulino-reziston de la homa korpo.
- Tenado de kolesterolo je la sana nivelo povas preventi multajn specojn da malsanoj, kaj la kurkumo estis pruvita helpi redukton de la kolesterolaj niveloj en la sango-serumo.
- Zingibro
aldonita al la kurkumo eĉ plie plibonigas la guston de tiu ĉi
formulo kaj la bonegiko de la zingibro en la hebaĵa kuracado estas
bone konata kaj en la Hinda Ayjurveda Medicina Skolo, kaj ĉiuj
aliaj medicinaj skoloj pri la naturkuracado mondskale. En tiu ĉi
kombino kun la kurkumo kaj pipro, zingibro aldonas al la supra
preskribo eĉ pli povoplenan efikecon kaj bonefikadon por la
organismo per ĝi traktata, je ĉiuj niveloj de la plifortigado de
la imuna sistemo de la homa korpo.
Kaj por
la bona fino, ankoraŭ alia uzo de la kurkumo - rapida kaj bongusta
formulo
Miksu
unu tekuleron da kurkumo en glaso da varmega akvo, aldonu unu aŭ du
pecojn da citrono kaj trinku ĝin kiel teo. Se vi ne tro
ŝatus la guston, aldonu por la gusto iom da bonkvalita, natura
mielo.
ĝi povas
helpi vin farti multe pli bone tre baldaŭ, kiam vi suferos pro la
malvarmumo, aŭ gripo. Ĝi ankaŭ ĝenerale plifortigos vian imunan
sistemon. Tio ĉi okazas pro la substanco nomata la lipopolisakĥarido
(lipopolysaccharid), enhavita en la kurkumo, kaj kiu estas la
plifortigigilo de la immuna sistemo.
No comments:
Post a Comment
Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.