UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Apr 17, 2009

Eŭrunia Manipulado de Pola Registaro

Fonto: Prawy.pl
Esperantigita per: Zbigniew Wybraniec

Ĉu la Pola Registaro Volas Rompi Polan Konstitucion?
Francio kaj Germanio estas la plej grandaj parakletoj de la eŭropa superŝtato, kies konstitucio estiĝus la Lisbona Traktato. Pli kaj pli multaj konrtaŭuloj de tia superŝtato rimarkigas, ke ĝi estus nura masko por la german-franca mastrumado de Eŭropo laŭ ties propraj interesoj, krom iĝi ankaŭ komforta politika instrumento por fikomercado per intersoj de la malpli grandaj kaj malpli fortaj eŭropaj landoj, kaj speciale tiuj ĉi el la Mez-orienta Eŭropo. Oni eĉ aŭdas senkaŝe esprimatajn, kaj ankaŭ tre bone pruvitajn, opiniojn ke tio ĉi estas malnova koncepto el la repertuaro de la germana politiko: fari el la Mezorienta Eŭropo kolektujon de malmultkosta laborforto merkato kaj la vendmerkaton por la germana produktado (kaj industrio).

Apud la Lisbona Traktato (kiel Politika Instrumento), staras alia ilo por la ekonomia dominado en tia „labormerkato” kaj „vendmerkato” kiu estus la unueca valuto, eŭro, kiu estus seniginta kurantajn Centrajn Naciajn Bankojn (en tio ankaŭ la Nacian Bankon de Pollando) ian ajn influon pri ties mona politiko...
Altrudo de eŭro al la landoj kiuj ĝis nun konservis sian propran valuton iĝas do, krom la Lisbona Traktato, la unugrada celo de „Brukselo”, do de Berlino kaj Parizo.

En tiu ĉi koneksto elfluas el la registaro de Donald Tusk, kaj tra la vojo de la Ministerio de Financoj, la sugesto ke oni povas engvidi eŭron ankaŭ en Pollando… eĉ sen ŝanĝo de konstitucio! Tiu ĉi ideo vigle rememorigas kurantan provon engvidi Lisbonan Traktaton sen tutnacia referendumo. Do, kun tota preterpaso de la nacia volo kaj voĉo en tiu ĉi afero, kvankam la Konstitucio klare diras ke: „En aferoj kiun la speciala signifo por la Ŝtato povas esti organizata tutlanda referendumo: (art.125 p. 1). Ĉu povas esti pli grava afero por la ŝtato ol la decido pri la konservo aŭ rezigno el la nacia suvereneco?!... Des pli ke jam la sekvanta tiun ĉi artikolon konstitucia artikolo, unusignife decidas ke: “Prezidento de la Respubliko gardostaras kiel gardisto de la Konstitucio, li gardas la suverenecon (…) de la Ŝtato” (art.126 p. 2).
Spite de tiuj strangaj, fakte eĉ malferme suspektidaj, sugestoj elfluantaj el la Registaro de Donald Tusk, ankaŭ la engvido de eŭro, krom postulata referendumo pri tiu ĉi afero, postulas ŝanĝon de la Konstitucio. Art. 227 de la Konstitucio diras ke: „Centra ŝtata banko estas la Nacia Banko de Pollando. Sole al ĝi apartenas la rajto de mintado de la mono kaj de la decidado kaj realigado de la mona politiko. Nacia Banko de Pollando respondecas pri la valoro de la pola mono”.

Eĉ se la Centra Eŭropa Banko kun sia sidejo en Frankfurto apud la Meno aŭtorizus la Nacian Bankon de Pollando emisii, por la bezonoj de Pollando, ties eŭro valuton en la difinita kvanto – la engvido de eŭro senigus la Nacian Bankon de Pollando de ties konstitucia „respondeco pri la valoro de pola mono”, ĉar la grandecoj kaj limigoj de tia emisio de eŭro estus difinataj kaj altrudataj al Pollando per la banko el Frankfurto!... El tio ĉi klare evidentiĝas ke, eventuala anstataŭigo en Pollando de la zloto valuto per la eŭro valuto ne povas esti okazigita sen ŝanĝo de la kuranta konstitucio.

...Dumtempe, la francion, ĉefan parakleton de la Lisbona Traktato kaj disvastigado de eŭro, ĵus ĉirkaŭbrakis ondego de nekonataj jam de multaj jaroj potencegaj demnostracioj, manifestacioj kaj strikoj: en Parizo kaj pli ol 200 francaj urboj demonstris kaj strikis pli ol 2.5 da milionoj da francoj, kaj ĵus antaŭ nelonga la subteno por prezidento Sarkozy falis el pli ol 60%, ĝis apenaŭ eĉ malpli ol 30% Aperis eĉ iu nova socipolitika "valoro": amasmokado de Sarkozy esprimiĝanta per amasa sendado de SMS-j, ĉirkaŭportado de plakatoj kaj pendigado de flugfolioj kun ne havantaj multe komunan kun iu ajn eleganteco surskriboj.

Mi skribas pri tio ĉi ĉar en la polaj publikaj medioj tiuj ĉi potencegaj manifestacioj de malkontento kaj strikoj en Francio estis simple prisilentataj, kvazas pro timo ke ili perfidigus bildon de la "feliĉa" Francio: ŝajniganta sub gvido de Sarkozy esti faliĉa parakleto de la Lisbona Traktato kaj, eŭro la savanto... Sed, substanco de tiuj ĉi potenceaj demonstracioj estas tiu ĉi ke estas tute kontraŭe, ekzistas giganta malkontento de francoj pro grandega multkosteco kaj senlaboreco, antaŭ kiu – kiel tio ĉi videblas – gardis ilin nek EU nek ties eŭro. Dume – eĉ kiam mi skribas tiujn ĉi vortojn – similaj demonstacioj kaj strikoj estas jam antaŭanoncataj en Germanio, pro la samaj kaŭzoj kiel tiuj en Francio...

Iu nevidebl cenzorista mano en la onidire „misia” TVP kompate ŝparas al ni tiujn vidaĵojn de la grandega malkontento en Francio kaj Germanio, la ĉefpiliero de la UK kaj eŭro – nur ĉu tio ĉi ne estas pro la timo, ke ni ekdubos pri la mirakleco kaj „la sola praveco” de la bruksela eŭrorecepto pri la prospero?

Per: Marian Miszalski
fonte de: prokapitalizm.pl
kaj tiu fonte de: niedziela.pl

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.