UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Nov 21, 2008

Universala Kongreso-La Polica Kvazaŭŝtato

Respegulitaĵo el sendependa reta gazeto http://www.liberafolio.org/ Legu pli pri tiu afero jam ĉe la Libera Folio sekvante subajn ligilojn.
Arestita kongresano rakontas
de Redakcio Laste modifita: 2008-08-06 12:55


Dum la UK en Roterdamo kongresano Gunnar Olsson el Svedio estis arestita de la polico, ĉar li rifuzis montri sian kongresan insignon. La ĵaŭda numero de la kongresa kuriero, kun frontpaĝa artikolo pri la okazaĵo, estis lastminute cenzurita de la Centra Oficejo, sed la teksto de la artikolo nun legeblas en Libera Folio. Ni ankaŭ intervjuis ĉeestintojn, kaj povas nun rakonti ilian version pri tio, kio okazis. ”La kongresinsigno estas tre praktika kaj utila informilo, sed mi ribelas kontraŭ tio, ke ĝi estas la ununura rimedo por pruvi vian anecon”, diras Gunnar Olsson, dumviva membro de UEA, kiu nun minacas forlasi la asocion. La direktoro de la Centra Oficejo rifuzis komenti la okazintaĵon en Libera Folio.


Gunnar Olsson.
La konflikto de Gunnar Olsson kun la Loka Kongresa Komitato en Roterdamo komenciĝis jam en la unua tago de la kongreso. Gunnar Olsson bonorde pagis sian kotizon, sed fidela al sia kutimo rifuzis pendigi ĉirkaŭ sia kolo la kongresan nomŝildon. Anstataŭe li pendigis blankan paperpecon, tiel protestante kontraŭ la deviga nomŝildo. Same li faris en pli fruaj kongresoj, ĝis nun sen drastaj sekvoj.
Reprezentantoj de la LKK plurfoje atentigis lin, ke kongresanoj devas porti la nomŝildon videble, sed Gunnar Olsson rifuzis. La konflikto kulminis marde matene je la 10-a horo, kiam devis komenciĝi gitara koncerto en la granda salono Hodler.
Du tagojn post la okazaĵo la redaktoro de Libera Folio renkontas kongresanon Gunnar Olsson en la kongresejo, kie li daŭre ne portas la nomŝildon. Li volonte pozas por foto, kaj rakontas pri la okazintaĵo.
Laŭ la vortoj de Gunnar Olsson, li alvenis al salono Hodler iom antaŭ la komenciĝo de la koncerto kaj trankvile sidiĝis en seĝo proksime al la scenejo. Ĉar la halon de la kongresejo povis eniri ankaŭ nekongresanoj, la insignoj en Roterdamo estis kontrolataj ne ĉe la enirejo, sed tuj antaŭ la programeroj. Tial post iom da tempo kontrolisto aliris ankaŭ lin kaj petis, ke li montru sian nomŝildon, kiu ne estis videbla.
- Mi ne faris, ĉar li jam bone scias ke mi aliĝis al UK. Apudsidantaj homoj diris ke mi bone pagis, kaj kelkaj eĉ montris mian kongresnumeron en la libro. Post ankoraŭ iom da tempo venis tri, eble kvar, gardistoj por elĵeti min, sed mi restis en la seĝo. Fine venis du policistoj, kaptis min je miaj brakoj, kaj eltiris min el la salono. La tuta spektaklo daŭris eble duonan horon, rakontas Gunnar Olsson.
Jam en alia ĉambro de la kongresejo Gunnar Olsson fine montris al la policanoj sian kongresan insignon, sed jam estis tro malfrue. Li estis forveturigita al la apuda policejo kaj fermita en ĉelo dum du horoj, ŝajne ĉar li ne havis sian pasporton kun si. Li estis poste liberigita, kiam alia kongresano alportis lian pasporton.
Laŭ la impreso de la LKK-reprezentanto Gunnar Olsson minacis bati ŝin, kiam ŝi insiste petis, ke li montru sian insignon. Ŝajne ĝuste pro tio la neesperantistaj gardistoj de la kongresejo decidis voki la policon. Gunnar Olsson mem tamen nur ridas, kiam li aŭdas la akuzon.
- Ĉu mi batus virinon? Ĉu vi kredas tion?
Du tagojn post la incidento Gunnar Olsson plu ĉeestas en la kongreso, nun tute sen insigno, sed li ne opinias, ke li gajnis sian batalon.
- Ne, mi malgajnis. Mi estas dumviva membro de UEA, sed ĉi tiu estas mia lasta kongreso, mi ne plu volas partopreni. Mi forlasos ĉi tiun parton de la movado.
Kongresano Kristin Tytgat el Belgio helpis al Gunnar Olsson liberiĝi el la policejo. Ŝi malaprobas la agadon de la LKK:
- Mi ne povas kompreni kaj akcepti ke pro interna konflikto en Esperantujo oni vokas la policon. Se ekestas problemo, oni devas solvi ĝin interne de nia movado. Nun ni kongresis en Nederlando, sed ne en ĉiuj landoj de la mondo la polico reagus en tiu ĉi maniero! Due, mi ne povas kompreni ke konata esperantisto kaj mecenato povas esti traktita en tiu ĉi maniero. Ĉu por UEA gravas nur proceduraj demandoj?
Ĉar la marda gitar-koncerto malfruiĝis duonhoron pro la okazaĵo, multaj kongresanoj mem vidis la agadon de la polico aŭ aŭdis famojn pri ĝi. En la kongresa kuriero oni tamen ne povis legi pri la afero, ĉar la artikolo estis lastmomente cenzurita.
- Estante redaktoro de la kuriero, kaj profesia ĵurnalisto, mi taksis mia devo verki pri tio artikolon, unue por atesti la okzintaĵon, due por esprimi mian propran perplekson kaj embarason, antaŭ tiel publika ago kontraŭ kongresano, kiu tamen pagis sian kotizon, rakontas Brunetto Cassini.
Li mem vidis la okazaĵon, kaj povis konfirmi al Libera Folio la ĉefajn punktojn en la rakonto de Gunnar Olsson.
La mallongan artikolon transprenis Roy McCoy, la ĉefa redaktoro de la kongresa kuriero. Ĝi estis lokita en la suba maldekstra angulo de la frontpaĝo, la gazeto estis sendita al la presejo, kaj preparita por publikigo en la retejo de la kongreso.
- Sekvant-matene, mi estis informita ke la Centra Oficejo decidis interrompi la presadon de la Kuriero, kiu enhavis mian artikolon, ĉar oni opiniis, ke ĝi povus kaŭzi pliajn problemojn (mi supozas, ekzemple, kontrastoj inter UEA kaj la LKK) kaj oni eĉ petis min helpi por anstataŭi la koncernan artikolon. Mi povis nur pardonpeti, ke mia teksto evidente ne al ĉiuj aspektis ekvilibra, kiel mi ĝin planis kaj supozis, kaj efektive mi helpis anstataŭi la koncernan artikolon, rakontas Brunetto Cassini.
Anstataŭ la malpermesita artikolo en ĝia loko aperis foto pri ekspozicio en la Centra Oficejo. Dum iom da tempo la gazeto efektive estis legebla en la retejo, kaj iom da ekzempleroj estis presitaj, sed poste la numero estis retirita. Kelkaj personoj tamen konservis la tekston, kaj helpe de ili la nun legeblas en Libera Folio.
Roy McCoy estis surprizita de la decido haltigi la numeron, kiun li mem preparis por publikigo.
- Mi ne sciis pri la cenzuro ĝis post kiam mi vekiĝis en la sekva tago, kaj mi aprobis ĝin nek tiam nek poste. Mi trovis la novaĵon en la artikolo sufiĉe interesa por aperigo, kaj la kritikon en ĝi sufiĉe milda, li rakontas al Libera Folio.
Ĝenerala direktoro Osmo Buller, kiu laŭ pluraj indikoj faris la finan decidon haltigi la koncernan numeron de la kuriero, rifuzis respondi al la demandoj de Libera Folio pri la temo. Ankaŭ la prezidanto de la LKK, Ans Bakker, ne respondis al retpoŝta demando de Libera Folio.

Nov 3, 2008

Helpo al Esperlando per PayPal

De ioma tempo Esperlando igxis im pli populara ol mi pensis. Mi longe ne havis tempon por eniri kaj kontroli administran panelon de la retservilo, sed mi fine faris tion kaj mi miregiĝis. Eĉ sen iu ajna reklamado, sen apliko de specialaj serĉvortoj, mi trovis ke Esperlando ricevis dum ĉirkaŭ 2 monatoj 1500 vizitantojn, lastan monaton preskaŭ 2000 haltiĝoj kaj 500 pli longaj vizitoj. Mi do decidis aldoni ĉe la enirpaĝo ankaŭ la montrilon de proksimumaj lokoj de loĝado de vizitantoj, kontinentoj kaj proksimume landlokoj. Okazis ke vizitis jam Esperlandon vizitantoj el tuta la mondo jam, kvankam plej multe el Usona Germanio kaj Aŭstralio. Ŝajnas ke pri Esperlando iom post iom kreskas la intereso.
Tio ĉi ĝojigas, kiam oni vidas ke ja onia laborego tamen ne okazas esti perdita por nenio, kaj iuj tamen ĝuas ties fruktojn. Iomete pli ĝojus min tamen se mi ricevus iom malpli da spamado ĉe mia gastlibro, kaj iom pli da rimarkoj de la vizitantoj.

Nu. Tia tamen estas la vivo.

Hodiaŭ mi aldonis faciligaĵon por povi fari donacojn per monajn porchelpi subteni tenadon de Esperlando ĉe la reto. Mi jam pagis por teni ĝin, kio estas iom kosta, speciale por malsanpensiulo, do ĉiu monsumo helpos multe en la laboro kaj plua ekzisto kaj eble eĉ plikresko de Esperlando.

Se vi kredas ke Esperlando estas ja io valora kaj oni valoras subteni ties ekziston, eble eĉ ties pluevoluon, bonvolu donaci laŭvolan monsumon uzante PayPal butonon prezentitan por tiu celo, sub la ligiloj ĉe www.esperlando.com Oni povas nun facile donaci laŭvolan monsumon per PayPal, Visa Card, Master Card kaj Bank Card. Ĉia sumo valoras.
Oni povas ankaŭ donaci klakante ĉi tien por iri al la PayPal-a faciligaĵo kaj helpi Esperlandon per sia donaco.