Utilega San-organizo por la Esperanto Parolantoj
Tiu ĉi, fakte ne multe konata asocio estiĝis jam antaŭ multaj jaroj sed, pro iuj misteraj kaj al mi ne kompreneblaj kaŭzoj, ne sukcesis allogi vere multajn membrojn, spite de sia vere kaj ne mensoge utilega funkcio en la movado de la parolantoj de la Internacia Lingvo. Speciale strange tiu ĉi situacio aspektas en la luimo de la faktoj ke granda proporcio da Esperanto parolantoj estas la homoj kiuj ofte eĉ urĝe bezonas la helpon kiun tiu ĉi bonfara asocio oferas. Mi do mencias ĉi tie nur ties ekziston kaj tre ĝenertale la celojn, kaj kuraĝigas niajn mebrojn, vizitantojn, kaj subtenantojn, viziti ankaŭ la suban adreson, sub kiu kaŝas tiu ĉi bonega kaj utilega, kuraĉelpa organizo. Ĉion bonan en viaj esploroj! Kaj krome... La suban recepton mi ĵus faris mem, antaŭ kelkaj tagoj, kaj mi atestas pri ties efektiveco. Mia longtema tusproblemo, pro malvarmumiĝo, tute forlasis min por uzi tiun ĉi sube priskribitan, mielcepon, kaj la antaŭe uzitaj, apotekaj, medikamentoj tute ne helpis kvankam mi provis plurajn...
Jen la adreso: http://www.ina-asocio.info/ina-revuo.html/
Zbigniew Wybraniec
El la popola medicino:
mielo kun cepoj
Preparado de la popolmedicina medikamento: mielo kun cepo |
Kaj jen estas unu el inter ties helpaj receptoj pri la hejmfareblaj resanighelpiloj - por multe pli, iru kaj vizitu la supre montritan ligilon al la INA:
Jam niaj avinoj sciis, ke cepo estas kuracaĵo, kiu tre bone efikas ĉe malvarmumo. Antibiotikaj substancoj kontraŭbatalas virusojn kaj bakteriojn kaj fortigas la defendokapablon de la organismo. Sulfurhavaj oleoj de cepo desinfektas spirajn vojojn kaj malfiksas mukon de iliaj surfacoj. Ankaŭ mielo efikas antibiotike kaj mildige je la mukozoj ĉe afekcio de la spirorganoj. El mielo kaj cepo oni povas prepari simplan, sed tre efikan kaj agrable gustantan hejman kuracaĵon kontraŭ tusado kaj gorĝo-doloroj.
Kaj jen kiel ĝi estas farata:
• oni prenu mezgrandan cepo-bulon kaj tranĉu ĝin je ĉirkaŭ 1 cm longaj pecoj (vidu bildon sur la titolpaĝo). Tiujn pecojn oni metu en ŝraŭb-fermeblan vazon aŭ poteton kaj super-verŝu ilin per 100 g da mielo. Estas egale, ĉu la mielo estas likva aŭ solida. Gravas, ke ĝi estu pura, naturdevena kaj neniuokaze varmigita(!!).
• oni fermu la poteton firme kaj lasu ĝin stari minimume 6 ho-rojn. En tiu tempo la sukeraj ingrediencoj de la mielo sor-bos la eterajn oleojn (esen-cojn) el la cepo. Por akceli tiun procezon oni povas de tempo al tempo renversi la poteton ne malfermante ĝin. Per la sorba-do de la cepaj fluidaĵoj la mielo fariĝas pli likva.
• oni trinku la pretan mielcepan sukon po unu manĝokulero (ĉirkaŭ 8 ĝis 10 ml) kelkfoje tage.
• oni konservu la kuracaĵon mal-varme (ekz. en malvarmiga ŝranko), kaj foruzu ĝin jam en unu ĝis du tagoj (tial preparu ne tro multe da ĝi, maksimume 200 ml. Ĉe bezono vi povas pretigi novan kvanton de tiu dolĉa suko).
Por la resaniĝo estas samgrave, ke oni multe trinku: la likvaĵo pli faciligas la tusan muko-forigon el la spirtuboj.
Tradukis Waldemar Ebel, Germanio