UNIVERSALA VIVO LIGO
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.
UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiuj formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie
Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).
Mar 9, 2010
Plej nova Malfermoficejo "Open Office 3.2".
Plej novaj renovigoj kaj aldonoj
Havinte hodiaŭ iom da libera tempo por elspezi por plukonstrui tiun ĉi blogejon mi elspezis ĝin por aldoni iom da interesaj, kaj ofte praktike utiligeblaj retejoj kaj blogoj. Mi ankaŭ aldonis kelkajn utiljn ligilojn, multmaniere helpontaj viajn laborojn kaj taskojn, same en kiel ankaŭ ekstrer de Esperanto. Mi ankaŭ volas rememorgi ĉiujn la pli kaj pli multajn vizitantojn ke postlaso de iuj spuroj de via viito, en formo de la komentoj estas treege helpa al la redaktantoj de la viitataj retejoj kaj blogoj en ties laboro, bonvolu do lasi ankaŭ vian propran spuron de la vizito al tiu ĉi retejo..
Kun sinceraj antaŭdankoj;
Elektito
Mar 4, 2010
Gugla Stipendio por Esperanto-tradukiloj?
fonto: Ret-Info: http://www.eventoj.hu
Esperanto-tradukilojn
La traduk-platformo Apertium, per kiu oni evoluigas aŭtomatajn tradukilojn el kaj al Esperanto, i.a. tiuj de http://traduku.net/ estos plej verŝajne elektata kiel projekto ĝuanta stipendion de la t.n. Kodig-Somero de Guglo (angle: Google Summer of Code).
La Kodig-Somero de Guglo estas iniciato de la serĉilo Google komenciĝinta en 2005 por instigi la evoluigon de liberaj programoj (t.e. sepage uzeblaj de ĉiuj kaj kun travidebla programkodo, reuzebla kaj modifebla de kiu ajn). Temas pri stipendioj por studentoj (ĉi-jare 5000 US$), kiuj dum tri monatoj laboru kun elektita projekto. Ĝis nun ĝi kunigis preskaŭ 3400 studentojn kun pli ol 200 projektoj (legu: http://socghop.appspot.com/ kaj http://dejo.dk/gsoc/google-summer-of-code-2010/view?set_language=eo ) La antaŭviditaj projektoj en Apertium apartenas al du kategorioj: ĉefe programadaj aŭ ĉefe lingvistikaj. En la lingvistikaj oni aldonas novajn lingvoparojn al la tradukplatfomo. (Malfermitan liston de projektoj eblas legi en la angla ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Ideas_for_Google_Summer_of_Code ) Nuntempe ekzistas en Apertium 22 tradukiloj inter lingvoparoj konsiderataj "stabilaj" kaj pliajn en diversaj gradoj de evoluigo. El tiuj 22, tri havas Esperanton kiel unu el la du traduklingvoj: la tradukiloj el la kataluna, la hispana kaj la angla (ĉi-lasta ankaŭ en la inversa direkto). Ankoraŭ ne atingis "stabilan" nivelon tradukilo el la franca al Esperanto. (Listoj de lingvoparoj estas konsulteblaj ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Main_Page kaj ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Incubator ). En la programadaj oni evoluigas kaj plibonigas la platformon Apertium aŭ adaptas ĝin por diverscela uzado (ekz. kiel oni faris por faciligi ĝian uzadon por traduki Vikipediajn artikolojn: http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/ ). Ni esperas ke studento kreu unu lingvoparon kun Esperanto, samtempe ricevante prestiĝan, nemalgrandan stipendion de Google. La alia lingvo povas principe esti kiu ajn de la jam ekzistantaj lingvoj de Apertium (vidu la la listojn en la ĉi-supraj retadresoj), sed projekto franca-esperanto aŭ itala-esperanto havus la plej grandan ŝancon de sukceso. Konoj pri Linukso aŭ simila UNIX-bazita sistemo (ekz. Mac), XML, ĝenerala programado kaj lingvistiko/gramatiko estas granda avantaĝo. Esperantaj studentoj kun intereso kaj laboremo ne maltrafu la okazon kaj rapide (plej malfrue je la fino de marto) anoncu sin ! Tiucele bonvolu aliĝi al la retgrupo de Esperanto-evoluigantoj de Apertium ĉe http://groups.google.com/group/apertium_eo?hl=eo kaj ankaŭ nepre al al la tut-Apertiumaj kanaloj troveblaj ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Contact En la babilejo irc.freenode.net #apertium ni pretas respondi al demandoj (la babilnomoj de la ĉefaj Esperanto-evoluigantoj estas 'jacobEo' kaj 'hector'). Apertium Esperanto http://www.apertium.org/?lang=eo http://wiki.apertium.org/wiki/Main_Page - Jacob Nordfalk - el [eliberaprogramaro] ----- fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu ======================================================================== Internacia Kalendaro de Esperanto-Renkontiĝoj - Detala listo ĉe: http://www.eventoj.hu ========================================================================
Startu.net malaperis!
Kial? Kiu tion scias?! Ĝi simple ne plu funkcias, kaj domaĝe, ĉar ĝi ja enhavis iom da utilaj informoj kaj materialoj. Mi trovis ke alia Esperanto portalo malaperis, ĝi estas: www.startu.net kiu iĝis tute malaktiva. La sola peco de informo kiun mi povis trovi estas la suba mesaĝo trovita dum provi iom ekscii pri la sorto de ĝi per Google serĉilo. Sekve, mi decidis forviŝi ĉiujn ligilojn al ĉi tiu retejo el La Praktiko.kiel la ne plu jam validaj.
" Kie estas startu.net? - soc.culture.esperanto | Google Groups
2 posts - 1 author - Last post: 30 Apr 2009
Ĉu http://startu.net malaperis? Dum 4 tagoj ĝi ne funkcias..... Jes, ankaŭ mi rimarkis tion. Mi bedaŭras se ĝi malaperus; ĝi fakte ...
groups.google.com/group/soc.culture.../ec3282c965a530e2 - Cache"
Rektigo de konfuzo pri IKEF
Mi tre pardonpetas pro tio ĉi al ĉiuj ricevantoj de novaj artikoloj el La Praktko per la E-poŝto. La korekta adreso al IKEF estas ne www.ikef.com/ sed www.ikef.org/ Mi tuj korektis tiun mesaĝon ĉe la retejo mem, rimarkinte tion post kontroli la mesaĝon post gzin publiki, sed bedaŭrinde, post jam puŝi l butonon, publikigu, ĝi estas aŭtomate sendata en sia unua formo al ĉiuj aldonitaj al adresaro ricevantoj de la mesaĝoj de La Praktiko per E-poŝto. Okazas ke la adreso www.ikef.com, havas nenion komunan kun ties esperantista samnomulo.
Internacia Komerca Esperanto Federacio
IKEF kunigas la komercemajn uzantojn de Esperanto kaj eldonas komercajn, kaj aliajn, utilajn terminarojn en Esperanto, krom senpere kunigi la Esperanto Komercantojn kaj Komercistojn en la speciale fundita tiucele komerca organizo. Ĝi ankaŭ poseas intereso-grupon ĉe Google al kiu ĉiu povas aliĝi. Oni povas ricevi de tie regulajn informojn pri ĉio ko okazas ĉe IKEF per la mesaĝoj sendataj rekte al via elektronika poŝtkonto. Bonŝancan kj feliĉan komercadon kaj ekonomian agadon tutmonde enkadre de la sendependa kaj praktika Esperanto movado, potenciale kaj ofte tre efektive, profitanta ties agantojn multforme kaj multmaniere.
Feb 7, 2010
Feb 3, 2010
Amikumu.com malaperis!
Ekzistas tamen, kaj konstante pliboniĝas la sencohava, pragmatika retejo: http://esperanto.com kiu, tre kredeble baldaŭ estos unu el inter la plej grandaj retejoj de la Esperanto parolantoj - se ne La Plej Granda. Post eniri tiun ĉi lokon nur antaŭ nur du tagoj mi vidis tie nur iomete pli ol ĉirkaŭ 150 membrojn. Hodiaŭ mi vidis tie jam 223 uzantojn. Tio ĉi estas rapidega kaj tre alta al-kresko, por nur du tagoj. Fakte. tio ĉi estas eĉ fantaste rapide kreskanta nombro, laŭ ĉiuj ĝis nun viditaj per mi standardoj en la movado de parolantoj.de la Internacia Lingvo.
Tio ĉi ankaŭ bone montras daŭre kreskantan bezonon por iu dece funkcianta retejo por parolantoj de Esperanto navigantaj la ondojn de la monda Interreta Oceano. Ĉu oni valoras aliĝi al tiu ĉi multe kapabla retejo trovos tuj ĉiu persono kiu volas simple praktiki sian scion de Esperanto rekte per Interreto, kaj prezenti al pli vasta Esperanto parolanta publiko siajn interesojn, projektojn, proponojn, aŭ simple nur iom babili kun aliaj. En tiu ĉi - entute esperantlingva - retejo eblas Blogi, formi kaj proponi al la Interreta Publiko siajn Grupojn kaj Eventojn kaj aldoni sian Foruman Temon, kaj/aŭ simple nur Babili ĉe la Forumo.
Mi trovas tiun ĉi lokon esti kaj unika, kaj utila kaj praktika solvo por ĉiuj parolantoj de Esperanto. Mi do decidis uzi ĝin ankaŭ kiel ĉefa esperantlingva renkontejo por tiuj ĉi membroj de la Universala Vivo Ligo kiuj scias kaj uzas Esperanton. Mi kredas ke speciala kreado de iu simila speciala tia loko por niaj Esperanto parolantaj membroj estus simple malŝparo de administra povo kaj modestaj materiaj rimedoj de UVE, ĉar ja ekzistas jam ideala solvo kreita jam per aliaj parolantoj de tiu ĉi lingvo kiuj ja ankaŭ alte aprecas kaj bezonas subtenon de aliaj esperantistoj por tiu ĉi sia valora aranĝo.
Jan 28, 2010
Virtuala Esperanto Komunumo
Jen, ĵus antaŭ nelonge mi estis rememorigita pri la ekzisto kaj plua funkciado de la Virtuala Esperanto Komunumo internetigta per niaj Ruslandaj geamkoj. Mi certas ke multaj estos interesitaj viziti tien kaj partopreni en ilia interesa iniciativo kaj nun jam bone funkcianta interreta loko, pograde ĉiam per il plibonigata kaj pliriĉigata. Jen estas la adreso: http://esperanto.com/ Alternative, alklaku la supran logo-bildon de ĉi tiu nova Esperanto Komunumo. Mi mem konsideras ĝin esti unu el inter la pli interesaj por esperantistoj interretaj lokoj. Mi aldonu ĉi tie ke tio ĉi estas unu el inter pli kaj pliaj lokoj kiuj estas tute kreitaj per la "Open Source" programaro de "Drupalo"tradukita kaj funkciante en Esperanto. Kvankam plu en Beta versio, ĝi jam nun bone funkcias.
Porserĉila Universala Konvertio de Mezuroj
Nun jam ĉiu povas havi bonegan universalan konvertilon de ĉiuj mezuroj en sia propra retserĉilo. Nur iru al la adreso sube donita por via komforto kaj enigu ĝin en sian retserĉilon. Aŭ alternative alklaku la logo-bildon de "Mozilla" maldekstre. Post enigi ĝin en vian retserĉilon aperos malgranda kolora ikoneto ĉe la dekstra flanko de la malsupro de via retserĉilo, post kies alklako ĉiuj mezuroj vidataj en la en la legata per vi artikolo (en iu ajn lingvo) ekhavos konvertitajn valorojn en la alia sistemo en la parentezoj por pli bona klareco.
http://converter.mozdev.org/?src=xi
Subite, post kiam provi ĝin la unuan fojon, kvazaŭ per iu sorĉita vergo, malaperis malkomprenoj nur pro kulturaj diferencoj, ofte ekzistaj spite de ex tre bone paroli komunan al si usonalnglan, aŭstralian, kanadan, ĉu iun alian lingvo-version de la angla, au iun eĉ tute alian ol la angla lingvon. Mi esperas ke ĝi baldaŭ povos funkci egale bone por ĉiuj aliaj lingvoj.
Post mem provi kaj pruvi ĝin mi atestas ke ĝi funkcias bonege inter la ĉefuzataj Usona kaj la Internacia (Eŭropa) alie nomata Decimala mezursistemoj.
Ĵus antaŭ nelonge aperis nova universala konvertilo de mezuroj ĉe Firefox, kiu tamen bone funkcias kun ĉiuj ĉefaj retserĉloj, kiel oni tion diras ĉe la originala retejo kiu ĝin lunĉis senpage ĉe la dreso:
http://converter.mozdev.org/?src=xi povas ĝin ankaŭ trovi inter la aldonaĵoj de "Firefox" kaj "Mozilla" retserĉiloj. Mi kredas ke ĝi devus ankaŭ bone funkcios kun la "Internet Explorer" serĉilo - se oni kredu kion diras la aŭtoroj de tiu ĉi bonega programeto ĉe sia ĉefretejo. Mi mem ne provis ĝin ankoraŭ mem kun IE ĉar mi ne fidas tiun ĉi serĉiloj kaj m mem tute ne uzas ĝin, escepte de nur absolute ne eviteblaj, ekstremaj, okazoj. Vi trovos la supre publikitan adreson ankaŭ en la Utilaj Ligiloj sekcio de tiu ĉi sola informejo de la Universala Vivo Ligo en la Internacia Lingvo - Esperanto.
Dec 28, 2009
Roskilde-rokfestivalo en Danio
Saluton,
Dank' al 3-taga laboro la restado estos senpaga kaj dezirantoj labori pli povos gajni monon, per kiu ili povos, ekz., almenaŭ parte repagi sian vojaĝkoston. Bv. vidi la informojn, kaj se vi emas partopreni, por esti certa pri via loko, bv. rete aliĝi nun:
http://roskilde.festoklubo.dk/
Se, krome, vi volas fari demandojn pri la laborbrigado, bv. skribi al: Simon Damkjaer Hazard; blindulo(ĉe)gmail.com
La eblo viziti tiun plej grandan en Skandinavio rok-festivalon sen pagi la bileton (240 eŭrojn), loĝlokon, manĝaĵojn estas, precipe por gejunuloj, taŭga motivo por eklerni kaj plulerni E-on.
Bona E-aranĝo - helpanto de instruanto!
La etoso estas bonega. E-gejunuloj, kiuj partoprenis la RF 2009, deziras reveni tien!
Kunlabore kun la organizantoj - DEJO,
Maria Majerczak
Dec 27, 2009
Novjaraj Bondeziroj
Akceptu do ĉiuj la plej korajn kaj sincerajn, kvankam iomete malfruitajn, bondezirojn okaze de la Zamenhofa Tago kaj la Kristnasko kaj la Nova Jaro 2010!
Ĵus nelonge antaŭ la tradicia, okcidentmonda, kristnaska tempo mi intense laboregis por fari grafikajn kaj strukturajn ŝanĝojn al La Praktiko (ĉe la adreso http://lapraktiko.blogspot.com) kaj Universala Vivo Ligo blogejo kaj retejo (ĉe la adreso: http://www.esperlando.com/blogs) sufiĉe frue por sukcesi fini tion antaŭ la nova jaro. Mi sukcesis fari ĝis nun ŝanĝojn en La Praktiko, kaj la anglalingva retejo kaj blogejo Universala Vivo Ligo, situita ĉe la servilo WordPress.
Eble mi fine sukcesos ankaŭ finkonstrui la pollingvan version de la Universala Vivo Ligo retejo kaj Blogejo ĉe Wordpress. pri kiu mi laboras de ioma tempo. Tio ĉi tamen ankoraŭ iomete daŭros.
Mi esperas ke vi ŝatos la novan grafikan veston de ambaŭ, kaj la esperantlingva kaj la anglalingvsa organoj de ULL kaj Esperlando. Bedaurinde, nia ĉefportalo ESPERLANDO, ĉe la adreso: http://www.esperlando.com devos ankoraŭ iomete atendi por sia vestoŝanĝo, pro multe pli komplika afero kun ties konstrua strukturo. Estante la trilignva portalo ĝi estas multe pli komplika kaj postulas ankoraŭ multan laboron. Mi tamen esperas ke mi sukcesos transformi ĝin kaj signife modernigi jam ĉe la fino de Januaro 2010. Intertempe, Ankoraŭfoje, ĉion bonan al ĉiuj niaj legantoj kaj subtenantoj kaj ĝis la sekvonta fojo!
Elektito
Dec 22, 2009
Plurmileŭra Fraŭdo ĉe IEI
fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu
Internacia Esperanto-Instituto estas malnova kaj finance solida institucio, fondita en la jaro 1930 de Andreo Cseh, la aŭtoro de la Cseh-metodo por instruado de Esperanto, kaj ges-roj Isbrücker.
IEI pli frue posedis du domojn en Hago, Nederlando. Antaŭ deko da jaroj la instituto vendis unu el la domoj kaj tiel havigis al si kapitalon (kvankam bonan parton utiligis je la funda renovigo de la restanta, la IEI-domo). El tiu ĉi ili luigas nun parton, kaj tio donas konstantan enspezon.
Pro diversaj donacoj kaj heredaĵoj IEI havas financan bonhavon, per kiu ĝi interalie kunfinancas la eksterordinaran katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo.. Lastatempe montriĝis tamen, ke mono de donacintoj en neplanita maniero malaperadis el bankkonto de IEI.
Laŭ informoj kolektitaj de Libera Folio, la estraro de Internacia Esperanto-Instituto en Hago dum longa tempo nenion sciis pri la malaperado de mono, ĉar al la estraro estis prezentitaj falsaj konteltiroj.
La likado de mono povis daŭri dum relative longa tempo, ĝis la komenco de oktobro, kiam unu el la estraranoj decidis kontroli la bonhavon de la konto memstare, rekte alirante la retejon de la banko. Tiam evidentiĝis, ke iu kun aliro al la ŝlosilvortoj de la reta banko eluzis sian pozicion kaj elprenis plurajn milojn da eŭroj el la kapitalo de IEI.
La 6-an de oktobro la direktoro de IEI, Atilio Orellana Rojas, kiu dum pli ol dek jaroj laboris en la instituto, estis subite eksigita el sia posteno. En la retejo de IEI aperis lakona informo: "Atilio Orellana Rojas ekde la 6-a de oktobro 2009 ne plu laboras ĉe IEI." En komuniko poste sendita al kelkaj Esperanto-gazetoj, la estraro de IEI abunde dankas aliajn kunlaborintojn. Pri la direktoro, kiu dum pli ol dek jaroj laboris ĉe la instituto, la komuniko konstatas nur, ke li "ne plu laboras ĉe IEI".
La 28-an de oktobro, tri semajnojn post la okazaĵo, Libera Folio turnis sin al la estraro de IEI por ekscii kial la direktoro de la instituto forlasis sian postenon. Ĝis nun venis nenia respondo. Informoj ricevitaj de Libera Folio el alia fonto sugestas, ke reprezentantoj de IEI subskribis juran sindevigon ne komuniki ion ajn pri la kaŭzoj de la eksigo.
La eventuala jura sindevigo povus rilati al la fakto, ke la eksa direktoro de IEI konsentis forlasi antaŭ la 1-a de decembro sian loĝejon, kiun li ĝis tiam tre favore luis en la domo de IEI. Laŭ la nederlanda juro, forigo de luanto kontraŭ ties volo estas tre komplika kaj ofte tute ne ebla. Simile malfacila cetere estas maldungo de multjara laboranto sen reciproka interkonsento.
Libera Folio la 12-an de decembro skribis al pluraj aktivaj retpoŝtaj adresoj de Atilio Orellana Rojas por peti lin rakonti, kial li subite forlasis sian postenon kaj sian loĝejon ĉe IEI, kaj ĉu lia foriro iel rilatas al la malkovr de monmanko en la kontoj de IEI. Neniu respondo alvenis ĝis nun.
kie vi povas aldoni ankaŭ vian personan komenton...
Dec 10, 2009
Izraela toleremo de malsanuloj kaj ne plenlertuloj
Izraelo kiel Spartujo.
Nur la "sanaj kaj fortaj" estas niaj!
La nacio , kiu dum la II-a Mondmilito spertis multajn suferojn kaj humiligojn mem sin-kondutis simile kiel ties germanaj hitleranaj senfeligistoj . Segregante siajn samnacianojn je la pli bonaj kaj la malpli bonaj pruvis ke ne gravas la frateco sed egoista intereso de la Juda ŝtato .
Jen kion skribis en la jaro1958 al la ambasadoro de Izraelo en Pollando, Katriel Kac, la ĉefulino de la Izraela diplomatia teamo Golda Meir.:
"Al la Kunordiga Komitato oni prezentis la proponon, ke oni informu polan registaron, ke ni postulas en-gvidon de selekciado de la juda emigracio al Izraelo, ĉar ni ne povas plu akcepti personojn malsanajn kaj ne plenlertaj "
Fonto (pollingva).:
http://www.tvn24.pl/0,1632824,0,1,izrael-chcial-selekcji-zydow-z-polski,wiadomosc.html
Kia hipokriteco!. Aliajn naciojn Judoj akuzas pri manko de la toleremo rilate al la Juda nacio, sed per si mem ne toleras en sia ŝtato homojn malsanajn kaj ne plenlertajn!. Tutklare, kiam temis pri la mono, Izraelo tute forgesis pri la moraleco kaj homrajtoj, eĉ de siaj samnacianoj.
Klimatpinta Aferaĉo en Kopenhago
Dum la sekvonta semajno, oni proponos al gvidantoj de la ŝtatoj de la mondo, subskribon de la interkompreno kiu pliigas per si la rajtojn de la riĉaj ŝtatoj kaj limigas la rolon de UNO en la sekvontaj pri-klimataj negocadoj – kiel tio ĉi montriĝas, sen iu ajn dubo, en la teksto de la "dana opozicio", ricevita per la tagĵurnalo "Guardian".
Nov 28, 2009
Porka Gripo - Epoka Korupto de Ĉiuj Tempoj
Farsa "nova" gripo – Sensaciaj rezultoj de esploroj

Epidemio de la nova gripo La, Porka Gripo, - (malprave misnomita „pandemio”) povas okazi esti nur la giganta koruptafero, la plej granda korupta afero de la modernaj tempoj. Tiel konkludas ĵurnalistoj de Dana gazeto "Information", esplorintaj aferojn rilatantaj ligilojn de ekspertoj de la Monda Organizo por la Sano (MOS) kun la plej grandaj farmaciistaj kaj farmakologiaj firmaoj.
Plej tamen sen-kvietigas ja la fakto ke multaj el inter sciencistoj membrantaj en diversaj komitatoj kaj komisionoj de MOS, mem prezentas sin kiel la, SENDEPENDAJ EKSPERTOJ, sed ili estas fakte aperigitaj sur la salajro-listoj de la farmakologioj gigantoj – diras profesoro de la epidemiologio, Tom Jefferson, la esploristo el „Cochrane Center” en Romo. Tiu ĉi scientisto substrekas ke, kvankam simplaj naturaj rimedoj kontraŭ gripo - kiel la fundamenta higiena vivo kaj ofta lavado de manoj - povas esti multe pli sukcesaj ol la medikaĵoj, MOS mencias tion apenaŭ kelkfoje. Dume, ĝi senĉese parolas, preskaŭ ekskluzive, pri la vakcinado... Kaj jes. Fakte, tio ĉio ĉi lasta okazas almenaŭ kelkdekfoje.
Pri la Dana ĵurnalista esplorado pri tiu ĉi afero skribas la Rusa tag-gazeto "Nowye Izviestia". La gazeto eksplikas ke, multaj sciencistoj laborantaj en MOS, kaŝas la fakton ke ili ricevas monon de la mondaj farmaceŭtaj gigantoj.
Ekspertoj, demanditaj per la ĵurnalistoj de tiu ĉi Dana gazeto, kredas ke la ĉefkaŭzo de la troigita, kaj konstante troigata, reakcio de la Monda Sano Organizo je la viruso de la Porka Gripo (renomita per iu stranga nomo „A/H1N1” nur pro iu orveleske manipula NOVPAROLO) estas sole la tre sukcesa Publik-Rilata amas-media kampanjo organizita kaj gvidita per ekspertoj de tiu ĉi organizo. Oni rimarku tion ĉi ke PLURAJ EL INTER ILI laboras por la farmakologiaj (farmakologaj) firmaoj.
La Monda Organizo por la Sano anoncis „pandemian”staton nur sub la severaj premoj per la grupo de ekspertoj, kiun ĉefestras, Albert Osterhaus, virusolgo el „Erasmus Medical Center” en Rotterdam. Nederlanda registaro esploras kurante la detalojn de lia agado - ĉar montriĝis ke, li ricevas la monon de kelkaj farmakologiaj firmaegoj produktantaj vakcinon kontraŭ tiu ĉi nova gripo.
Nov 24, 2009
Esperanto Kursoj ĉe Jagiellona Universitato
Universitato kaj Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo (WSZiB, en kiun E-o estis enkondukita en 2004). La kursoj estas destinitaj por komencantoj. Dum la lastaj jaroj la lernado estas malferma por ĉiu, sendepende de la aĝo.
Kiel kutime, instruas Maria Majerczak
Novaĵo En Jagelona Universitato:
unuafoje okazos perreta+semajnfina elementa kurso por pollingvanoj. La nombro de disponeblaj lokoj por perretaj studantoj estas tre limigita kaj preskaŭ ĉiuj jam estas prenitaj.
---
Raporto pri la nuna oficiala instruado kaj la alta statuso de E-o en tiuj superaj lernejoj, ankaŭ pri la studenta E-agado en Krakovo, sekvos.
---
Valorus
scii en kiuj aliaj superaj lernejoj de Pollando, krom tiuj de Krakovo
kaj Poznano (UAM), kaj krom ISTK de Bidgoŝĉo, komenciĝis/-as kursoj de,
en aŭ pri E-o. Mi estos danka por ĉiaj informoj.
Gigantaj Kromenspezoj de Eŭroparlamentanoj
Nov 5, 2009
Plinovigo de la Esperanto Klavaro - EK!
La Plej nova, versio 3.6, de la Esperanto Klavaro - EK!
Jen plej nova mesaĝo el la populara, sed nun nur Interreta, www.eventoj.hu
el Hungario. Ĝi temas pri bonege konata kaj alte aprezata per la
Esperanto parolantoj, Esperanto Klavaro - Ek! Ĝi estas la komputila
program-verko de la Rusa Esperantisto, S-ro. Jurij Finkel. Jen la mesaĝo:
EK - Esperanta Klavaro, versio 3.6
Post 5-jara pauxzo, Jurij Finkel ĵus aperigis la plej novan version de
la konata Esperanta help-programo EK = Esperanto-Klavaro.
EK estas programo, kiu permesas tajpi Esperantajn cxapelitajn literojn
en cxiuj vindozaj programoj, korekte subtenantaj unikodon, kiel Word,
Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj multaj aliaj.
EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto
de ĉapelitaj literoj, kaj ankaux atribui ĉapelitajn literojn rekte al
certaj klavoj.
Piktogramo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto, kaj vi povas
aktivigi aŭ malaktivigi EK-on, klakinte sur la piktogramo per
maldekstra musbutono.
La nova versio de EK (Esperanto-klavaro) estas senpage elŝutebla ĉe
http://www.esperanto.mv.ru/E
fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu
Aug 19, 2009
Elektroinvertilo en Krizosituacio
Per: Zbigniew Wybraniec
Elektroinvertilo kaj Akumulatoro Kiel Krizosituacia Elektrejo
Malrapidturna alternatoro, iom da lignaĵo, iom da ŝraŭboj kaj ŝtalo, iu profund-cikla akumulatoro kaj la elektroinvertilo estas ĉio bezona por gajni la sendependecon de la elektropovaj monopoloj. Tio ĉi estas malmultkosta kaj povas esti fiksfarita porkonstante, se vi decidus establi sian propran ventopelan elektrejon en sia propra ĉedoma korto. Tia solvo estas pli bona ol la sunpaneloj kaj multe malpli kosta, dum kiam uzi 80% de ĉiuj la konsistopartoj tiel aŭ aliel bezonaj kiam uzi subateriojn (la sunpanelojn). Uzado de sunbaterio kiel opcia aldona elektebleco - en la sistemo hibridigita - estas ankaŭ ebla, kaj ĝi estas bona opcio se vi elektus fari tiel en la sekvonteco, post jam povi ŝpari la monon por la multkostaj sunpaneloj.
En Aŭstralio, nur dum lasta jaro, kostoj de la elektro plialtiĝis jam kvar foje, kaj ili minacas eĉ plu plialtigadi ĝin. Nur ĉi tiun jaron kosto de la elektro plialtiĝis ĉirkaŭ kvaroble pli multe ol dum tutaj lastaj 20 jaroj. Tio ĉi komencas esti jam neeltenebla al ĉiuj, speciale al la pensiuloj, al la homoj kun malaltaj enspezoj kaj salajroj, kaj al la senlaboruloj. Mezriĉa klaso ankaŭ sentas tre dolorige la konstantan mordadon de siaj financoj per avaregeco de la korporacioj monopolantnaj la elektropovon kaj diversaj senskrupulaj, monavidaj korporaciaj kaj merkatistoj senigitaj jam de ajna sento kaj perceptebleco de eĉ fundamentaj etiko kaj moraleco.
La plej simpla - kaj la plej facile atingebla – sistemo por uzo dum la krizosituacioj estas do la sistemo konsista el la aŭtomobila akumulatoro kaj invertilo, kiu estas konektebla al hejma elektrosistemo per la elektrokablo prinutranta loĝejon per elektropovo el la 1000 – 2000 W invertilo muntita en la aŭtomobilo. Ĉio ĉi tio instaleblas dum nur minutoj da labo por ĉion konekti kaj uzi. Ĝi estas ankaŭ tre efika kaj ekonomia, ĉar oni devas enŝalti aŭtomobilan motoron nur ĉirkaŭ ĉiuj 2 horoj por ĉirkaŭ 15 minutoj, por reŝarĝadi la akumulatoron por averaĝa hejmuzo de la elektro.
Oni povas ankaŭ elspezi nur iomete pli da tempo (ĉirkaŭ 20 minutojn) por ŝarĝi la akumulatoron se duobligi ties kapaciton, kaj/aŭ eĉ aldoni plian unu aŭ du altkapacitajn bateriojn. Tio ĉi ebbligos ke oni devu reŝarĝi la akumulatorojn nur ĉiujn 4 aŭ kvin horojn, anstataŭ du. Mezoskale, tio ĉi eĉ pli ekonomiigus tiun sistemon.
Se iu el inter la legantoj faros mem tun ĉi sitemon, bonvolu kontakti nin mesaĝante pri siaj atingoj al la adreso provizita sub ĉi tiu artikolo kaj kundividi kun ni siajn spertojn.
Ni volonte akceptos diversajn artikolojn kaj prilaboraĵojn pri la alternativaj energioj kaj similaj temoj.
Jul 25, 2009
Kultivado de la Moringarbo - la Mirakloarbo
Tiun ĉi artikolon mi trovis antaŭ nelonge kaj mi decidis ke ĝi certe valoras esti tradukita kaj prezentita al pli vasta publiko parolanta la Internacian Lingvon - Esperanto. Kvankam, tiel nomataj, altevoliuintaj landoj enhavas multon da diversaj kuracmetodoj kaj modernaj kuraciloj, ili ofte estas tamen ne atingeblaj al multaj homoj kiuj estas malriĉaj. Malnbonnutrado do iĝas sekve de tio la ĉefkaŭzo de tre multaj malsanoj, inkluzive eĉ kun la kancero, diabeto, ktp...
Ankaŭ, estas pli kaj pli malfacila iu balancoplena manĝmaniero kiam la prezoj de ĉiuj gravaj - plej vitaminoplenaj kaj mikroelementoplenaj manĝaĵoj, fruktj kaj legumoj iĝas foje eĉ ne atingeblaj al jam tre multaj homoj, sed kun ties nombro eĉ plu kaj plu kreskanta...
Jen do venas helpo de tiu ĉi “mirinda arbo” la Moringarbo el tropikaj regionoj de la mondo. La arbo kiun oni tamen povas kreskigi ĉie, kiel la hejm[planto. Ĝi ne malpli utlilas tamen en ĉiu ajn ties formo. Ĝuu do ĉi tiun artikolon, la duan jam el la planata serio de pluraj ĉe ĉi tiu blogo.
Kreskigado de Moringarbo
Kultivado de Moringa por Persona aŭ Komerca Uzo
Moringo estas planto ideala por kultivi interne de la hejmo aŭ en la ĉedoma korto. Fakte, en Filipinoj tio ĉi estas precize tio ĉi kion oni faras tie kun ĝi. Vi povas pluki ties foliojn aŭ aldoni ilin kiel la parto de la bongustega freŝa salato. Uzu ĝin en unu el inter niaj multaj receptoj pri la uzado de la moringo, (ĝi estas escepte bongusta kun la kokidaĵo). Oni povas sekigi la foliojn por fari bongustegan verdan teon. Vi povas ankaŭ fari teon el la folia pulvoro de la moringo en la kafo-farilo. Se vi havas sufiĉe da folioj, vi povas sekigi ilin kaj transformi ilin je la moringa pulvoro, kiel ni mem tion faras, kaj uzi ties koncentritan nutraĵenhavon por balancigi sian dieton pliigante til siajn energinivelojn kaj ĉiutagan senton de la bonfarto. La eblecoj estas senfinaj.
Tiuj ĉi kiuj vivas en Usono, kaj speciale en ties sudaj kaj okcidentaj ŝtatoj, estas bonŝancaj ĉar oni povas kreskigi la moringarbon tie ekster la hejminterno. Moringarbo ne ŝatas troan malvarmon kaj perdas siajn foliojn dum la vintro. Tiuj ĉi el inter vi kiuj havas en sia regiono veran vintron, dum kiu neĝas kaj vetero frostas, ni rekomendas planti la moringarbon en la plantokreskigaj terpotoj, kaj teni ilin ekstere dum la printempo, somero (kaj eble parto de la aŭtuno kie tio ĉi eblos) sed re-portanti ilin hejmen kiam la vetero iĝas jam tro malkvarma.
Forcejo estas la plej ideala solvo en plimulto de la terenoj. Tiu ĉi planto mortos se ĝi estos tuta frostigita, sed ne malpli tamen, ĝi kapablas bone elteni mildajn frostojn. Moringarbo perdas ties foliojn kiam la meza temperaturo falas, por pli longa tempo, sub 70 gradoj (Farenheitaj).
La 12 specoj de la moringarbo apartenas al la plej koramataj en la bestmondo. Plej populara specio estas la “Moringa Oleifera”. Plimulto de esplorado farita en kampo de la prinutrado, akvo purigado kaj prinutrado de la brutaro, vegetalaj farboj, herbaĵaj medicinoj, kaj produktado de la oleo estas bazitaj je la “Moringa Oleifera” specio. Ĝi estas ankaŭ la plej facile akirebla (plej abunda). Do, kiam ni mencias la Moringon ni vere parolas pri la “Moringa Oleifera” specio.
Moringarbo kreskas en la varieco de la klimatoj kaj eĉ en substandardaj grundoj kaj ĝi estas same rapide kreskanta kiel ĝi estas utilega.kaj favorata. Ties normala kreskrapideco estas 3-5 metroj per jaro se allasita kreski sen pritranĉado (rikoltado). Ĝi estas unu el inter la plej rapide kreskantaj biomasaj rikoltablaĵoj sur tuta nia planedo, kiam ĝi estas ĝuste prinutrata. La semostoko de la bieno “Moringa Farms” apartenas al la specvariaĵo konata kreski 7 metrojn dum unu jaro se oni allasas ĝin kreski senkontrole. Plene maturiĝinta moringarbo povas kreski ĝis 35 futoj (preskaŭl 10.5 metroj).
Komercaj plantejoj de la Moringarbo kutime pritranĉas tiujn arbojn tiel ke ili ne trapasas la altecon de 3-4 metroj. Tia alteco allasas rikoltistojn la sencohavan atingeblecon, kaj la rikoltado kuraĝigas ties horizontalan diskreskiĝadon, kio laŭvice ebligas multe pli abundan produktadon de ties tre dezirataj altvaloraj folioj.
Ĝermigado de semoj por la proprapersona uzo
Ekzistas pluraj metodoj por germigadi la semojn. Iuj metodoj povas pli bone funkcii ol la aliaj, depende de la mikroklimato. Ni certas ke estas multaj el inter vi kiuj havas siajn proprajn metodojn por ĝermigi la semojn, do ni diros nur al vi kion ni mem faris, kio bone funkciis por ni kaj kio bonfunkciis por la kreskigantoj tra la mondo.
Moringarbaj semoj havas flugiletojn kaj ili havas la dimenzion de la granda pizo. La semoj ne bezonas la sunlumon por ekĝermi. Jen estas iom da sugestoj pri ties ekĝermigado.
Trempu la semojn por 24 horoj en la akvo; la semo avide trinkos en tiu ĉi procedo la akvon kiun ĝi bezonas por ekĝermi, kaj deprenu ilin el la lokvo post 24 horoj..
Enmetu la semojn en la plasta saketo kaj metu en la varma, malluma loko kiel la tirkesto aŭ ŝranko. Tempo de la ĝermigado daŭras inter 3-14 tagoj. Ne aldonu kroman akvon al la saketo.
Kontrolu ilin post ĉiuj du tagoj. Kiam la semoj jam forromiiĝis el la fulgilhava ŝelo, vi rimarkos du elkreskaĵojn elstarantajn el la semo.
Ne atendu ĝis la elkreskaĵoj iĝos tro longaj kaj maldikaj ĉar ili povas facile rompiĝi kiem transplanti ilin. Unu el inter la elkreskaĵoj havos laŭaspekte iomete disiĝintan kreskon ĉe la fino; tio ĉi estas la ekreskaĵo kiu enhavas la unuajn folietojn, (cotyledons) kaj ĝi devus esti la elkreskaĵo eksponita al la suno. Plantu la semojn ¾ da colo sub la grundo surfaco kun la ĝusta (altenkreska) elkreskaĵo supren. Plantu la elĝermintajn semojn en la komerca aŭ torfa plantpoto uzante la altkvalitan plantpotan grundon. Sablohavaj grundoj ankaŭ bone taŭgos. Uzu la plantpoton lkiu estas almenaŭ 18 colojn profunda se tio ĉi estas la fina hejmo por la arbo. Moringarbo amas la sunon, do certiĝu ke ĝi havu multe da suno. Kvankam la arbo estas tolera je la sekeco, ĝi povas esti akvumata ĉiutage, nur ne allasu la radikojn resti dronigitaj per akvo por longaj tempoperiodoj. Se vi vivas en speciale varmega zono, ne allasu junajn arbeton esti tuttage eksponitaj je plena suno. Pririgardu ilin, ili mem “diros” al vi kiam ili iĝas troinfluitaj per troa suno, akvo aŭ manko de nutraĵoj.
Bona ideo estas uzado de la plantpotoj por komenci kreskigi la moringarbojn ĉar oni havas pli da kontrolo pri la flegado de la juna arbeto. Varia pestaro manĝos la moringarbajn bebojn se ili nur povos. Estas rekomendinda ke vi allasu la enpotitajn plantojn kreski en siaj plantpotojn almenaŭ 8 semajnojn, aŭ eĉ pli longe, antaŭ ol transplanti ilin al la grundo. Kiam transplanti, provu tute ne aflikti la radiksistemon. Kiel tiuj de multaj palntoj, la radikoj estas speciale sensitivaj ĝis la tempo kiam ili bone establiĝas en la grundo.
Se uzi plastan plantpoton, antaŭ ol transplanti al la grundo uzu longan maldikan klingon por lozigi la grundon ĉe la randoj de la poto. Renversu la poton por allasi tutan planton kune kun la grundo kaj radiksistemo ne tuŝita elglitiĝi el ties enhavigilo. Tio ĉi preventas kontraŭ inflikto de ia ajn damaĝo al la radikoj. Havu la truon jam antaŭe elfositan, kaj ĝentile enmetu ĉion en la plantotruon. Se vi plantas pli ol unu arbon, lokigu la plantojn ĉirkaŭ 7-10 futojn unu de la alia por havi optimume bonan alireblecon al ĉiu arbo kiam ili maturiĝos. A arbo disbranĉiĝos 3 ĝis 4 futojn de sia trunko do tiu ĉi spacigo allasos vin libere paŝi inter la arboj kaj allasi la sunlumon plenumi ties propran laboron. Evidente, se vi volas havi la ventoŝirmilon, nur planu ilin ĉiujn en la distanco de nur 1 futo, kiel oni tion faras en Afriko kaj Indio. Moringarbo kiel ĉiu planto aprecas abundecon de la akvo, kune kun abundeco de la plantonutraĵo, kaj abundan sterkaĵon.
Ne forgesu ke vi povas ĉiam nur meti la semojn en la grundon aŭ granda plantpoto, kaj akvumi. Ni trovis ke Moringo estas sentiva je la volumo de la grundo en kiu ĝi komencas siaqn vivociklon.
Komerca ĝermigado kaj plantado
Se vi planas kultivi dekojn, aŭ centojn da arboj legu la sube sekvantan artikolon fare de la monda aŭtoritatulo pri Moringo, Lowell Fuglie. Sro. Fuglie estas altspertulo kaj fidinda fonto de informoj pri la komerca kultivado de la Moringarbo. Sro. Fuglie estas produkta direktoro de la projekto pri helpo al malsatuloj ĉe la Eklezio Mondo Servo en Senegalo, Afriko, kaj li kultivas plurmilojn da Moringarboj en tiu regiono.
KULTIVADO DE MORINGARBO
Lowell J. Fuglie kaj K. V. Sreeja
Moringa oleifera stas kredata esti naciulo de la sub-Himalajaj regionoj la norda Indio sed estas nun trovebla mondskale en la tropikoj kaj la sub-tropikoj. Ĝi kreskas plej bone en la senpera sunlumo kaj je la altecoj de malpli ol 500 metroj.. Ĝi toleras vastan gamon da grundkondiĉoj, sed tamen preferas la grundon neutralan ĝis iomete acidan (pH. 6.3-7.0), bone drenitand, sablan aŭ loesan. Minimuma jara pluvbezono estas estimata je 250mm kun maksimumo de pli ol 3000mm sed en la grundo tasorbita per akvo por longa tempo la radikoj havas la tendencon putriĝi. (En la regionoj kun peza pluvado, la arboj povas esti plantitaj sur malgrandaj montetoj kaj holmoj por ebligi la forfluadon de troa akvo). Posedo de longa ĉefradiko kaŭzas ĝin esti altresista je periodaj veterosekoj. La arboj povas esti facile kultivataj el la semoj aŭ detranĉoj (defalaĵoj). Temperaturorezistaj limoj estas inter 25-35 Celsiaj gradoj (0 ĝis 95 gradoj Fahrenheit), sed tiu ĉi arbo toleros ĝis 48 gradojn (Celsiaj) en ombro kaj ĝi povas ankaŭ travivi leĝerajn frostojn. Moringaj semoj ne havas dorman periodon, do ili povas esti plantitaj tuj post maturiĝi kaj ili retenos la kapablecon ĝermi ĝis unu jaro. Moringarboj floros kaj fruktos ĉiujare, kaj en iuj regionoj eĉ dufoje dum ĉiu jaro. Dum la unua jaro de sia vivo, la Moringarbo kreskos ĝis kvin metro alta kaj naskos la florojn kaj la frukton. Se lasita senprizorge, tiu ĉi arbo povas eventuale atingi 12 metrojn de alteco kun la trunko larĝa je 30cm; tamen, povas esti ĉiujare pritranĉata ĝis nur unu metro alte, mezurante de la grundsurfaco. Ĝi rapide rekreskos kaj produktos la foliaron kaj guŝojn en la distancoj facile atingeblaj por la rikoltanto. Post tri jaroj la Moringarbo fruktos per 400-600 guŝoj ĉiujare kaj la plenmatura arbo povas produkti ĝis 1,600 guŝoj.
EN LA PLANTFLEGEJO:
Uzu plastajn saketojn kun la dimenzioj de ĉrk 18cm de alteco kaj 12cm en diametro. La grundmiksaĵo por la saketoj devus esti leĝera, do. 3 partoj da grundo je 1 parto da sablo. Plantu du aŭ tri semojn en ĉiu sako unu ĝis du centimetrojn profunde. Tenu tion ĉi humida, sed ne tro malseka. Ĝermiĝo okazos post 5 ĝis 12 tagoj, depende de la aĝo de la semo kaj la metodo de antaŭpritrakto (preparo). Forigu ĉiujn eventualajn kromajn elĝermaĵojn (plantidojn), postlasante nur unu en ĉiu sako. La elĝermaĵoj (plantidoj) povas esti plantitaj eksteren kiam ili estas 60-90cm altaj. Kiam transplanti eksteren, tranĉu truon en fundo de la sako sufiĉe grandan ke ĝi allasu la radikoj libere elmerĝiĝi el ĝi. Certiĝu ke la grundo ĉirkaŭ la radikoj de la plantido postrestu tie..
Por certigi rapidan elĝermiĝadon, povas esti aplikita unu el inter tiuj ĉi tri metodoj de antaŭpreparo de la semoj:
Trempo de la semoj en akvo dum tuta nokto antaŭ ties plantado.
Krakado de la ŝeloj de semoj antaŭ planti ilin.
Forigo (entuta) de la semsheloj kaj plantado de nur la semkernoj.
EN LA AGROKAMPO:
Se planti grandan kampoparcelon estas rekomendata antauxe plugi la grundon. Antaŭ ol planti la semojn aŭ la plantidojn, elfosu la la plantfosaĵojn ĉirkaŭ 50cm profunde kaj kun la sama larĝeco (diametro). Tiuj plantfosaĵoj servas por lozigi la grundon kaj helpas reteni la humidecon kaj humon en ĉirkaŭaĵoj de la radikaro. Kaj ebligante al la radikoj de la plantidoj rapide disvolviĝi. Komposto aŭ sterko en la kvanto de 5kg per la elfosaĵo povas esti miksita kun la freŝa humo ĉirkau de la elfosaĵo kaj uzita por plenigi la elfosaĵon. Evitu uzi por tiu ĉi celo la grundon devenantan el la elfosita por la planto fosaĵo: freŝa humo enhavas bonefikajn mikrobojn kiuj povas ehlpi pri la pli efektiva kresko de la radikaro. Unu tagon antaŭ la transplantado al la plantkampo, akvumu bone la plenigitajn elfosaĵojn aŭ atendu ĝis la bona pluvo antaŭ transplanti la plantidojn. Pleniu la elfosaĵon per humo antaŭ transplanti la plantidojn.. En la regionoj kun pezaj pluvoj, la grundo povas esti formita en la formo de proksimime konusformaj altaĵoj por ebligi ties pli facilan drenadon. Ne akvumu tre multe por unuaj kelkaj tagoj. Se la plantidaoj falus, alligu ilin por la subteno, per la peco da ŝnuro, al la 40cm alta bastono.
SENPERA PLANTADO DE LA SEMOJ:
Se la akvo estas atingebla por la akvumado (i.a., ĉe la ĉedoma korto), la arboj povas esti plantitaj el semoj rekte kaj kreskigitaj dum iu ajn jartempo. Preparu unue la plantfosaĵon, akvumu, kaj tiam planigu la fosaĵon per la grunsurfaca humo miksita kun la komposto aŭ sterko antaŭ ol planti la semojn. En kazoj de la grandaj kultivkampoj, la arboj povas esti semitaj en la grunsdon senpere ĉe la komenco de la malseka sezono.
KRESKIGADO EL LA DETRANĈAĴOJ (DEFALAĴOJ) :
Uzu la malmolan jam lignon,, ne la verdan ankoraŭ lignon, por la detranĉaĵoj (defalaĵoj). La detranĉitaj pecoj devus esti 45cm ĝis 1.5m longajkaj 10cm dikaj. La defalaĵoj (detranĉaĵoj) povas esti rekte plantitaj aŭ plantitaj en la sakoj en la plantflegejo. Kiam planti senpere, plantu la defalaĵojn en la leĝera, sableca grundo. Plantu unu trionon de la tuta longeco (de la defalaĵo) en la grundo (t.e., se la defalaĵo estas 1.5m longa, plantu ĝin 50cm profunden). Ne akvumu; se la grundo estas tre peza, aŭ malseka, la radikoj povas putriĝ. Kia,m la elfalaĵoj estas plantitaj en la plantflegejo, la radiksistemo formiĝas malrapide. Aldonu la fosforon tal la grundo se eblas por kuraĝigi la radikoformiĝadon. La defalaĵoj plantitaj en la plantflegejo povas esti transplantitaj eksteren post 2 aŭ 3 monatoj.
DISTANCIGADO:
Por intensiva Moringo produktado, plantu la arbon en la distano de tri metroj unuj de la aliaj, kaj en la remoj (vicoj) ankaŭ 3 metrojn unuj de la aliaj. Por certigi sufiĉan sunon kaj aerfluon estas ankaŭ rekomendinda planti la arbojn orientitaj je la direktoj oriento-okcidento. Kiam la arboj estas parto de la alea rikolta sistemo, tiam devus esti la distanco de 10 metroj inter la vicoj. The area between trees should be kept free of weeds.
La arboj estas ofte distancigitaj en la linio unu metron aŭ malpli aparte unuj de la aliaj por tiel krei la vivantan barilpalisaron el la junaj arboj. Moringarboj povas esti plantitaj en la ĝardenoj; la radiksistemo de tiu ĉi arbo ne kompeticia kun aliaj plantoj pri la surfacaj nutraĵoj pro ties profundeco kaj la leĝera ombro provizata per tiu ĉi arbo okazos bonefika por tiuj ĉi vegetaĵoj, legomoj kaj plantoj kiuj estas tro sentivaj pri la senpera sunlumo. De la dua jaro jam, Moringa povas esti interplekte interplantata kun la maizo, sunfloro kaj aliaj amasproduktaj plantaĵoj. Sunfloro estas speciale recomendata por helpi pri sarkado de la fiherbaĉoj[1], Tamen Moringarboj estas konataj esti alte komiitaj kun la ovoplanto (Solanum melongena) kaj la dolĉa maizo (Zea mays) kaj ĝi povas redukti ĝis eĉ ĝis 5o% ties rikolton.[2]
PINĈPLUKADO DE LA KRESOKPINTOJ:
Kiam la plantidoj atingos la altecon de 60cm en la ĉefkampo, depinĉu (pluku) la finan kreskopinton 10cm de ties supro (depluku ties 10 cm longan pacon). Oni povas fari tion uzante la fingrojn ĉar lafina elkreskaĵo de la plantfinaĵo estas mola kaj sen la arboŝela fibraĵo kaj facile rompiĝema, do facile derompebla. La pluktondilo aŭ simpla tranĉilo povas ankaŭ esti uzita tiucele. Post tiu ĉi plukado, post ĉirkaŭ unu semajno pli komencos aperi, tuj sub la detranco sur la ĉefa tigo, la akcesoraj duagradaj branĉoj. Kiam tiuj elbranĉiĝoj atingos la longecon de 20cm, detranĉu de ilin ĉiuj ankaŭ 10cm. Usu akran klingon por fari ablikvajn tranĉojn. Tiam aperos post certa tempo ankaŭ triagradaj akcesoraj branĉoj, kaj tiujn ĉi ankaŭ pritraktu la same. Tiu ĉi priplukado, fartita kvar fojoiojn antaŭ aperos la floroj (kiam la arbo estas nur tri monata), igos la arbon iĝi arbustaspekta kaj ĝi produktos multajn guŝojn an la facilatingebla distanco. Plukado helpas la arbon formi fortan produktivan framon por maksimuma rendimento. Se oni ne plukos ĝin, la arbo havas tendencon kreski alta vertikalen kiel la masto, kun malmultaj floroj kaj nur kelkaj fruktoj (guŝoj) troveblaj nur alte, ĉe la pinto.
Por la ĉiujara rikoltoplantado de Moringarbo, tujsekve post la fino de la rikolto , tranxu la ĉeftrunkon de la arbo ĝis ĉirkau 90cm de la grundnivelo. Post ĉirkau du semajnoj 15 ĝis 20 elbranĉiĝoj aperos sub la tranĉloko. Allasu nur 4-5 robustajn branĉojn plu kreski kaj detranĉu la ceterajn elbranĉaĵojn dum ili estas plu junaj, antaŭ aol ili kreskos longaj kaj malmoliĝos.. Kontinuu la saman priplukan procedon kiel farinte kun la novaj plantidoj por fari la arbon branĉriĉe arbustaspekta. Post la dua rikolto, la arboj povas esti forigitaj kaj novaj plantidoj plantitaj, por atingi maksimuman produktivecon.
Por la ĉiujara produktadotipo de Moringo, forigu ĉiujare nur la mortajn kaj trolacitajn branĉojn. Post ĉiuj 4 aŭ 5 jaroj, detranĉadu la arbon tuta, ĝis unu metro de la grundsurfaco, kaj allasu ĝin rekreski.
AKVUMADO
Moringarboj ne postulas multan akvumadon. En tre sekaj veterkondiĉoj, akvumu regulare dum unuaj du monatoj kaj post tio ĉi, nur k9iam la arbo komencas evidente suferi. Moringarboj floros kaj produktos tamen la guŝojn ĉiam kiam estas akirebla sufiĉe abunda akvo. Se la pluvado kontinuas tra tuta jaro Moringarboj produktos preskaŭ kontinuan rendimenton. En sekaj kondiĉoj, oni povas kaŭzi floradon de Moringarbo per la akvumado.
STERKADO
Ĝenerale, la Moringarboj bone kreskos sen aldoni multe da sterko. Bestdevena sterko aŭ kompostaĵo povas esti miksita kun la fekunda grundol uzata por plenigi la plantfosaĵojn. Fosphoron oni povas aldoni por pliigi la formiĝadon de la radiksistemo, kaj la nitrogeno ebligos pli bonan kreskadon de la baldakeno da folioj. En certaj partopj de Indio, 15cm profundaj ringformaj tranĉeoj estas elfosataj ĉirkaŭ la arbotrunko 10cm for de tiu arbotrunko dum la pluva sezono kaj ili estas plenigata per verdaj folioj, bestodevena sterkaĵo kaj cindro. Post tio ĉi, oni kovras tiun tranĉeojn per la fekunda grundo. Tia preparo laudire kaŭzas pli altan rendimenton de la guŝoj. Esploro farita en Barato (Indio) montris ankaŭ ke aplikado de pli ol 7.5kg de la bestodevana biensterkaĵo kaj 0.37kg de la amonio sulfido (ammonium sulfate) (amonia sulfido) per ĉiu arbo povas eĉ trioble pliigi la redimenton (rikolton).[3]
Ĝenuloj Noculoj kaj Malsanoj
Moringo nature facile rezistas plimulton da ĝenvivaĵoj. En tre troakvohavaj kondiĉoj, povas okazi al ĝi Diplodio putro. En tre malsekaj kondiĉoj do, la plantidoj povas, esti plantataj en la arte faritaj altaĵoj kaj montetoj tiel ke la troa akvo fordreniĝi. Bovaro, ŝafoj, porkoj kaj kaproj avide manĝos Moringajn plantidojn,guŝojn kaj foliojn. Protektu Moringajn plantidojn kontraŭ la bienbestaro per instalo de la barilo aŭ per planto de la viva barilo ĉirkaŭ la plantejo. La vivanta povas esti elkreskigita per Jatropha curcas, kies semoj ankaŭ produktas la oleon bonan por produkti el ĝio la sapon. Ĉe la arboj jam maturaj, la malaltaj branĉoj povas esti detranĉitaj tiel ke la kaproj kaj alia bienbestaro ne povu atingi la foliojn kaj guŝojn. Termitoj povas esti la problemo, speciale kiam estas plantitaj la defalaĵoj (detralĉaĵoj).
Inter la problemalpaŝoj rekomendindaj por protekti la plantidojn kontraŭ termitoj:[4]
· Apilku la deŝiraĵon el kastor-olea plantaĵo, foliojn de la oleo-planto, elĉizaĵoj el la mohagonia arbo, folioj de tefrozio (tephrosia) aŭ la foliojn de la Persa liio ĉirkau de la trunkobazo de la plantoj.
· Akumulu cindrojn ĉirkaŭ la trunkobazo de la plantidoj.
· Sekigu kaj pulvorigu tigojn kaj foliojn de (Lions Ear) Leona Orelo? aŭ la Meksica Papavo? (Mexican Poppy) kaj disigu la polvon ĉirkaŭ la bazo de la plantaj trunkoj.
En Barato, cariaj raŭpoj estas raportitaj kaŭzi senfoliigojn se ne prizorgite per la antiĝenaj ŝrucaĵoj. La burĝonvermo (Noordia moringae) kaj la skvamaj insektoj kiel: (Diaspidotus sp) kaj (Ceroplastodes cajani) estas laŭ raportoj kapablaj kaŭzi seriozan damaĝon. Ankaŭ raportitaj kiel seriozaj ĝenaĵoj en Barato estas; Aphis craccibora, la borulo Diaxenopsis apomecynoides kaj la fruktomuŝo Gitonia sp.[5]. Aliloke, Aliloke en la mondo, kie Moringo estas la enkondukita arbo, lokaj ĝenuloj kaj noculoj estas malpli multaj.
RIKOLTADO
Kiam rikolti guŝojn por la homa konsumo, rikoltu kiam la guŝoj estas ankoraŭ junaj (ĉirkaŭ 1 cm en diametro) kaj facile derompiĝas. Pli maljunaj guŝoj formas malmolan eksteraĵon, sed la blankaj semoj kaj la karno postrestas manĝeblaj ĝis tiam kiam komenciĝas la maturproceso.
Kiam produkti la semojn por planti aŭ por gajni el ili oleon, allasu la guŝojn bruniĝi sur la arbo. En iu kazoj, povas eĉ okazi necesa subteni iel iujn branĉojn por helpi tiujn branĉon teni tro multajn guŝojn, por preventi ties derompiĝon. Rikoltu la guŝojn antaŭ ol ili komencos kraki, malfermiĝi, kaj la semoj komencos malsuprenfali al la grundo. La semoj povas esti kolektataj en la bone ventumitaj sakoj kaj storataj en ombraj lokoj.
Por fari saŭcojn el la folioj, rkoltu la junajn plantidojn, kreskofinaĵojn, aŭ junajn foliojn. Pli maljunaj folioj devas esti unue senigitaj de ties malmola kaj drateca tigaĵaro. Tiuj ĉi pli maljunaj folioj pli taŭgas por la sekigado kaj farado el ili la sekan foliopulvoron ĉar ties malmolaj tigoj kaj aliaj nedezirindaj partoj estas forigataj dum la pista kaj kribra procedoj.
Fontoindikoj
Fuglie, L., 1999. Producing Food Without Pesticides: Local solutions to crop pest control in West Africa. CTA, Wageningen, The Netherlands.
Morton, J.F. 1991. The Horseradish Tree, Moringa Pterygosperma (Moringaceae) - A Boon to Arid Lands? Economic Botany. 45(3):318-333.
Ramachandran, C., K.V. Peter, and P.K. Gopalakrishnan, 1980. Drumstick (Moringa oleifera): A Multipurpose Indian Vegetable. Economic Botany. 34(3):276-283.
Sreeja, K.V. 2001. Horti Nursery Networks, Tamil Nadu, India. Personal email of 26/03.
Warndorff, T. 2001. Personal email of 22.03.
Perdew, Rodney, President, Moringa Farms
Moringa Plantation Senegal
Moringa Tree 8 months old, Moringa Plantation in India
left to grow unattended.
Moringa Farms: Tel 818 995-1185
PO Box 55444
Fax 818 995-1127
Sherman Oaks, CA 91413 info@moringafarms.com
[1] Warndorff, T. Personal email correspondence.
[2] Ramachandran, C., K.V. Peter, and P.K. Gopalakrishnan, 1980. Drumstick (Moringa oleifera): A Multipurpose Indian Vegetable. Economic Botany 34(3):276-283.
[3] Ramachandran.
[4] Fuglie, L., 1999. Producing Food Without Pesticides: Local solutions to crop pest control in West Africa, CTA, Wageningen, The Netherlands.
[5] Morton, J.F. 1991. The Horseradish Tree, Moringa Pterygosperma (Moringaceae) - A Boon to Arid Lands? Economic Botany 45(3):318-333.
Jul 7, 2009
Epokfara Inventaĵo - Benzino en Pollando Farata el Karbonduoksido!
Ĉu ni produktos la benzinon el la karbonduoksido?
Foto. sxc.hu
Epokfara malkovro de Polaj sciencistoj el la Lublina Universitato!
Tio ĉi ne estas iu scienc-fikcio.
Polaj sciencistoj prilaboris metodon por gajni la ekologian brulaĵon (pelmaterialon) el la karbonduoksido (la duoksido de karbono). Tio ĉi estas la ideo, kiu povas revoluciigi kaj la energiindustrion kaj la brulaĵproduktadon – diras al„Rzeczpospolita” Jan Pietrosiński el Elektrociepłownia Lublin-Wrotków. (lElektreo kaj Varmo Farejo, Lublin-Wrotków.).
Sciencistoj el la, Maria Curie-Skłodowska Universitato, (Uniwersytet Marii Currie- Składowskiej) konvinkis jam al sia ideo la Nitrogenfaran Uzinon en Kędzieżyn Kożle, (Zakłady Azotowe w Kędzierzynie-Koźlu), ĝuste tie ekestos la unua komera instalaĵo. Morgaŭ subskribos intenc-leteron kun la plaj granda produktanto de la karbonduoksido en la Lublina Regiono – la Elektrejo Lublin-Wrotków.
Ankoraŭ ĉi jare, en Pollando povas komenciĝi konstruoo de unuaj kvar instalaĵoj kiuj estos produktantaj la ekologioan benzinon - informas gazeto "Rzeczpospolita".
Ni uzis tiucele artifikan fotosintezon, ĥemiajn reakciojn, dum kiuj la akvo kaj la duoksido de karbono, post aldoni katalizilon kaj sub influo de la profundskale ultraviola radiado transformiĝas je la metanolo (metana alkoholo, simila al etanolo estanta etana alkoholo). Poste oni subigas ĝin al la termika (per varmo) separado kaj sintezo de MTG (el metanolo je la benzino). Tiel ni ricevas la sintetikajn hidrokarbidojn, kiuj praktike ne diferenciĝas per io ajn de la substanco kiun ni enverŝas en niajn aŭtomobilajn kanistrojn. Ĝi tue samas kiel la, 108-oktana, brulaĵo. Pura kaj amika al la naturmedio – tiel prof, Dobiesław Nazimek, klarigas al "Rzeczpospolita" la principon de akirado de tiu ĉi brulaĵo el la duoksigeno de karbono.
Bedaŭrinde tamen, kiel informas “Rzeczpospolita”, tiu ĉi projekto ne ĝisatendis subtenon per la registara fako de la ŝtatmastrumado. Sed kial?
Por multaj, nia metodo aspektas tiel abstrakte ke ili simple ne kapablas ekkredi je ties efikeco.
Mi aŭdis kelkajn fojonjn ke tio ĉi odoras per scienc-fikcio. Nu... En tiu ĉi kazo, tio ĉi estas envere la scienco, sed tute ne iu fikcio – certigas profesoro Nazimek.
WP
Jun 24, 2009
Mondvojaĝoj per Internacia Vojaĝklubo Esperantotur
Elektito
fonto: Ret-Info - http://www.eventoj.hu
Esperanto-turismo kaj -studado 2009/2010 en Bydgoszcz
Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz celas kreskigon
de turismo kaj kulturo internacia pere de Esperanto. La Centro realigas
siajn celojn en du organizaj formoj.
1. Internacia Klubo "ESPERANTOTUR" okupiĝas pri organizado de
internaciaj Esperanto-vojaĝoj. El sia turisma kalendaro por 2009
Esperantotur realigis jam plurajn vojaĝojn internaciajn.
- En januaro de 2009 niaj grupoj partoprenis en du sxipkrozadoj
Singapuro-Malajzio kaj Singapuro-Tajlando-Malajzio kun kroma vizito en
Indonezio.
- En marto okazis ege interesa ŝipkrozado Karaiba Kolektio tra 12
landoj de Centra Ameriko.
- En aprilo Esperanta buso veturigis 50 personojn por la 21-a Internacia
Festivalo "Aroma Jalto" en Krimeo - Ukrainio.
- En majo du busoj de Esperantotur kun junularaj dancensembloj Rytmix
kaj Baby Jagi el Torun vizitis faman Tropokal Island apud Berlino kaj
partoprenis la Eŭropunian Esperanto-Kongreson en Herzberg. - Ankaŭ en
majo kaj junio Esperantotur helpis al vojaĝoficejo FLUGO realigi du 11
tagajn busvojaĝojn por 171 oficistoj de Statistika Oficejo el Katowice
danke al bona kunlaboro kun
Esperanto-organizantoj en Svedio, Finnlandio, Rusio, Estonio, Latvio kaj
Litovio. La priservado en Finlandio kaj Latvio estis plene en Esperanto
danke al Carola Antskog el Kimito kaj Mara Timermane el Riga.
.......
Cxiuj vojagxoj okazas kun Esperanto-gvidantoj, la plej multajn planas
kaj gvidas prezidanto de la Internacia Klubo ESPERANTOTUR - Andrzej
Grzebowski, mondvojaĝanto, kiu vizitis jam pli ol 180 landojn dise en
la mondo. Malgraŭ la ekonomia krizo, Esperanto-turismo bone funkcias.
Internacia Esperanto-turismo
bezonas multajn Esperanto-vojaĝgvidantojn, tiel "Internacia Studejo pri
Turismo kaj Kulturo" dum preskaŭ 20 jaroj ebligas studadon de
internacia turismo kaj kulturo - en Esperanto!!
Eblas ankoraŭ aliĝi por la studjaro 2009/2010 de Internacia Studejo
pri Turismo kaj Kulturo - Klerigejo de Akademio Internacia de la
Sciencoj (AIS/AKB). La studjaro daŭros de 18.09.2009 ĝis 05.05.2010
kaj jara stud-kotizo estas 350 eŭroj se oni pagos ĝin ĝis 01.07.2009.
Krome, estas nova eblo aliĝi al la "nternaciaj kursoj pri turismo",
kiujn realigos en Esperanto (!!) Profesiula Altlernejo "Kadruloj por
Eŭropo" en Poznan, Pollando sub gvido de ĝia rektoro Remigiusz
Mielcarek - konata mondvojaĝanto, kiu vizitis pli ol 270 landojn de la
mondo.
La jaro 2009 estas tre aktiva por Esperanto-turismo kaj
Esperanto-studado.
Pliajn informojn pri la ebloj aliĝi al la vojaĝoj kaj studado estas
ĉe:
Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo
Str. M. Sklodowskiej-Curie 10.
Rete: http://www.esperanto-turismo.za.pl
retposxte: esperanto-turismo@wp.pl
PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando
Tel/fakso 48-52/346 11 51
laŭ komuniko de Esperantotur en [per-esperanto-turismo]
-------------------------------------------------




