Paĝoj de ĉi tiu retejo

Jan 24, 2008

Pola Tagĵurnala Esperanto-Kurso per KD

Esperanta KD apud pola tag-ĵurnalo!
------------------------------------

La 1-an de januaro 2008. Peter Baláž, la kunordiganto de E@I, nome
de E@I subskribis kontrakton kun la urbo Bjalistoko pri kreado
de KD - multmedia disko, kiu per luda formo instruos Esperanton kaj
prezentos la Esperanto-movadon al la pola publiko.

La KD-on oni devas pretigi ĝis la fino de julio, laŭplane ĝi estos
prezentita dum UK en Roterdamo. La KD-on planas senpage eldoni dua
plej granda pola tag-ĵurnalo "Gazeta Wyborcza". La disko estos eldonita
dufoje kaj la tuta planata eldonkvanto estas 300.000 ekzempleroj!
Plejverŝajne tio estos nova rekordo pri la plej amasa Esperanto-eldonaĵo
kaj estas tre bele, se ĝi realiĝos kunlabore kun E@I.

Nuntempe E@I por la projekto serĉas personon, kiu kapablus bele
desegni komputile en vektora formato. Se vi estas sperta pri komputila
desegnado aŭ konas personon, kiu havas tiajn talentojn, bv. kontakti
nin per la retadreso "pola-kd@ikso.net ". La laboro estos pagata.

Informas Peter Baláž, " pola-kd@ikso.net"

fonto: [Novaĵletero de E@I n-ro 4.]

-----
fonto: Ret-info:
http://www.eventoj.hu

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.