Morgaŭ:
POSTTAGMEZO KUN ESPERANTO en la tutmonde aŭdebla radio RMF Classic (la detalojn bv. vidi en mia antaŭa mesaĝo).
Pliaj informoj
La Novaĵservo akiris pliajn informojn, kiuj interesos tiujn, kiuj deziras morgaŭ aŭskulti la programon kaj plani la tempon.
La aŭskultantoj aŭdos fragmentojn de
LA ĈEFVERKO DE LA POLA LITERATURO, POLA NACIA EPOPEO,
„Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz (elparolo: Mickjeviĉ),
en la majstra Esperanta traduko de la patro de la Esperanta poezio, Antoni Grabowski.
En la konkurso oni demandos PRI LA LINGVO (!) de la literaturaĵo.
Verŝajne, kontraŭe al la kutimo de tiuj konkursaj programeroj, tiu demando aperos ankaŭ en la prezentata fremda lingvo: Esperanto. Do, diverslandanoj povos sendi retmesaĝe la respondon.
Estas aŭdigotaj du fragmentoj de la verko.
TEKSTO 1 (la konkursa teksto) estas la fina parto de la verko: la priskribo de la sunsubiro.
Inter la horoj 14 kaj 18, oni aŭdos tiun fragmenton en 4 partetoj, kun unu verso de la originalo enplektita en ĉiun parton!
TEKSTO 2 (eksterkonkursa) estas la fama komenco de la verko, konata de ĉiu polo.
Ĝuan aŭskultadon!
Piotr (Petro) Nosek
la Novaĵservo
No comments:
Post a Comment
Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.