Saluton!
Bonvolu dissendi al diversaj dissendolistoj kaj publikigi en retpaĝoj kaj gazetoj.
Dankon!
*******************************
Karaj samideanoj,
jarfina sezono, decembro - estas tempo por kalkuli siajn farojn dum la tuta pasinta jaro kaj plani novajn. Ankaŭ estas tempo por revi pri Kristnaskaj donacoj por niaj karuloj kaj ni mem kaj fari tiujn donacojn.
En tiu c'i tempo ILEI donacas al Vi Alvokon-1 pri la venontjara konferenco en Krakovo kaj rekomendas, ke Vi donacu al vi partoprenon en la konferenco.
Antaŭ UKa semajno en la reĝa urbo kun lingvoinstruistoj certe estos neforgesebla travivaĵo por ĉiuj।
Se Vi ankoraŭ havas dubojn kie pasigi someran libertempon - profitu pri riĉa ekskursa, distra, kultura kaj faka programoj.
Kial Krakovo estas tiom alloga? - vidu la Alvokon - 1 en http://www.ilei.info/konferenco/Alvoko_Krakovo_1.doc
Kaj ĝis la revido en la reĝa urbo!
Organizantoj
No comments:
Post a Comment
Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.