Paĝoj de ĉi tiu retejo

Jun 8, 2012

Intensaj 3 semajnaj internaciaj kursoj ĉe Jagelona Universitato

De: Maria Majerczak

Ni povas akcepti esperantistojn el aliaj landoj al baldaŭ komenciĝontaj
tri diversaj, intensaj, 3-semajnaj, internaciaj kursoj de Jagelona Universitato.

1. Kurso laŭtema „DIVERSAJ STILOJ DE ESPERANTO”
2. Praktika kurso "PLIBONIGO DE LA STILO"
3. Praktika kurso "PLIBONIGO DE LA LINGVOKONO" antaŭ la someraj kongresoj.

La lecionoj okazos en Interreto, vive, realtempe. Daŭro de ĉiu kurso: 12-30 junio 2012.
Ĉiu kurso estas 20-hora kaj kostas por A-landanoj 86 eŭrojn, por ĉiuj aliaj – 43 eŭrojn.


Se vi decidis aliĝi, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl  [ĉe] gmail [punkto] com . Vi ricevos indikojn pri la maniero formale aliĝi. Ni disponas pri kelkaj lokoj en ĉiu grupo.

Ĝuu internacian etoson, studante kun esperantistoj el kelkaj landoj ... sen forlasi vian hejmon. Lernu E-on en la plej malnova kaj plej fama universitato de Pollando, apartenanta al la plej prestiĝohavaj universitatoj mondskale. Faru tion ... restante en via hejmo.
Se vi tamen deziras veni kaj studi la lingvon ĉiutage, surloke, en Krakovo (B2-nivele), 2-20 julio 2012, ankaŭ tio estos ebla. Bv. sciigi nin pri via intereso, por povi plani.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.