Paĝoj de ĉi tiu retejo

Oct 1, 2011

Krakova Universitata E-medio partoprenis la Eŭropan Tagon de Lingvoj

La krakova universitata E-medio partoprenis la Eŭropan Tagon de Lingvoj en la fama Kopernik-Liceo, en la urbo Katowice. La liceo specialiĝas pri instruado de lingvoj - ĝi  havas filologian karakteron kaj altan prestiĝon. Lernantoj de la liceo havas sufiĉe profundan intereson pri lingvoj.

La originon, diversajn aspektojn de E-o, ties praktikajn aplikojn ktp. prezentis al 200 gelernantoj la studento Filipo. La gejunuloj ankaŭ aŭskultis specimenojn de la lingvo - fragmenton de la nacia epopeo "Sinjoro Tadeo" de A. Mickiewicz, en E-o (en nova radiofonia interpreto de Maria Majerczak) kaj kanton de la reprezentanta altan nivelon franca muzikgrupo Kore. 
En la dua parto de la renkontiĝo okazis alloga E-leciono, dum kiu estis atingitaj de la studento konkretaj rezultoj.

Sekve de la sukcesa prezentado komenciĝas en la liceo E-kuso, prizorgata de la universitata E-medio en Krakovo.


Maria Majerczak
gvidantino de la studenta E-agado en Krakovo

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.