Paĝoj de ĉi tiu retejo

Nov 24, 2009

Esperanto Kursoj ĉe Jagiellona Universitato


Novaĵservo de Pola Sekcio de ILEI

Saluton,

Formiĝas novaj grupoj de studantoj de E-o en krakovaj superaj lernejoj: Jagelona
Universitato kaj Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo (WSZiB, en kiun E-o estis enkondukita en 2004). La kursoj estas destinitaj por komencantoj. Dum la lastaj jaroj la lernado estas malferma por ĉiu, sendepende de la aĝo.

Kiel kutime, instruas Maria Majerczak
.
Novaĵo En Jagelona Universitato:

unuafoje okazos perreta+semajnfina elementa kurso por pollingvanoj. La nombro de disponeblaj lokoj por perretaj studantoj estas tre limigita kaj preskaŭ ĉiuj jam estas prenitaj.

Ankoraŭ tre bonvenas ĉeestaj partoprenantoj. Mi petas vin transdoni la informon pri la E-kursoj al viaj /apud/krakovaj konatoj. Adreso: nauka.esperanto.pl(ĉe)gmail.comesperanto.info.pl(ĉe)gmail.com, tel. 791 06 06 56 (la instruistino). Eblas skribi ankaŭ al la adreso de la Novaĵservo. Antaŭdankon.
---
Raporto pri la nuna oficiala instruado kaj la alta statuso de E-o en tiuj superaj lernejoj, ankaŭ pri la studenta E-agado en Krakovo, sekvos.
---
Valorus
scii en kiuj aliaj superaj lernejoj de Pollando, krom tiuj de Krakovo
kaj Poznano (UAM), kaj krom ISTK de Bidgoŝĉo, komenciĝis/-as kursoj de,
en aŭ pri E-o. Mi estos danka por ĉiaj informoj.
Amike:
Maria Majerczak

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.